Saturday, March 31, 2018

MORTO ESTAS VENKITA, HALELUJA!

Estimataj, MORTO ESTAS VENKITA, HALELUJA! "Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro: La morto forglutigxis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo" (1 Korintanoj 15:54-55). Unu el la ne-tiel popularaj himnoj de la resurekto de Jesuo Kristo estas la angla himno titolita “DEATH IS CONQUERED, HALLELUJAH!” [esperante: "MORTO ESTAS VENKITA, HALELUJA!"] verkita de William Edie Marks, kiu naskigxis en julio 1872 kaj mortis la 20-an de novembro 1954. George C. Hugg eldonis la himnon en 1890 en "Festo Chimes". La himno eble ne estas populara kiel multaj aliaj himnoj ofte kantataj dum Pasko, tamen, gxiaj 3-strofaj versoj estas tre konsolaj. La himno komencigxas per la voko vekigxi kaj kanti cxar Jesuo Kristo levigxis de la tombo. Cxar la morto estas venkita per Lia resurekto, ni havas iun esperon iam: ni forkuros el la malluma malliberejo de la morto. Cxar Li prisxtelis la morton de gxia teruro, cxiu timo foriris de ni por cxiam. Cxar Li estas la espero de nia savo, cxiu lando kaj cxiu nacio devas nun aligxi en la kanto de jubilo. Morto estas venkita, haleluja! Kristo levigxis. Cxi tiu himno reehxas la bibliajn verojn pri la venko de Jesuo Kristo super morto per Lia resurekto. Kiam la romaj soldatoj krucumis Jesuon Kriston, kaj Li mortis sur la kruco, la morto kaj la diablo kredis, ke ili konkeris la Fonton de vivo (komparu: Agoj 3:15). La tiam establita autoritato ecx provis gardi Lian tombon, por ke ne ekzistu ia formo de revivigxo au sxtelado de Lia mortinta korpo (vidu: Mateo 27:62-66). Lau homo, ne plu estas espero. Ijob ecx diris: "Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi?" (Ijob 14:14). Ne mirinde, la discxiploj de Jesuo Kristo enfermis sin en cxambron seniluziigxintaj, ke ilia Mesio foriris, kaj trovis malfacile kredi Lian resurekton (vidu Luko 24:11). Tamen Jesuo Kristo mortis kaj estis enterigita, iris al la tombo por proklami la spiritojn en malliberejo (vidu: 1 Petro 3:18-19), kaj revivigxis en la tria tago per tio venki morton, la diablon kaj liajn kohortojn! Mateo 28:2-4 klare priskribis kiel Li levigxis kaj kiel la gardistoj, kiuj gardis Lian tombon, farigxis kiel mortintoj. Apostolo Paulo deklaris: "La morto forglutigxis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo" (1 Korintanoj 15:54-55). Morto estas venkita, haluluja! La implikajxo de cxi tio estas, ke cxiu vera kredanto je Kristo ankau havas la venkon super peko, morto kaj diablo (vidu: Ijob 19:25; Johano 11:25-26; Romanoj 6:4-5, 8-11; 8:11: 1 Korintanoj 6:14; 15:21-22, 57; Koloseanoj 1:27; 1 Petro 1: 3-4). Jen vivanta espero - espero de gloro! (vidu: Koloseanoj 1:27; 1 Petro 1:3). Morto estas venkita, haleluja! Cxu vi havas la certigon pri tio, se vi mortos hodiau? Festo de Pasko estos sensenca se vi ne havas cxi tiun certigon. Felicxan Paskan Feston! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi certigxu pri la venko de Jesuo Kristo super morto en via vivo.

Saturday, March 24, 2018

LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO?

Estimataj, LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO? (Teskto: Luko 19:28-40) Palmodimancxo, la cxiujara soleno antaux Paskodimancxo honormemorigas la triumfan eniron de nia Sinjoro Jesuo Kristo en Jerusalemon. La evento okazis je la unua tago de la Pasiona Semajno. La nomo "Palmodimancxo" devenas el Johano 12:13, "[Ili] prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana?." La soleno komencigxis cxirkaux tria-kvara jarcento p.K. Tamen, cxu la evento havas ian signifon? Cxu ni lernas ian lecionon? La evento montras humilon kaj pacon de Jesuo Kristo (veskilo 30). Jesuo Kristo elektis enrajdi Jerusalemon sur azeno (vidu: Mateo 21:2), ne cxevalo. Azeno simbolas humilon kaj pacon dum cxevalo estas kutime asociita kun forto kaj milito. La rezulto de Lia elekto estis honoro kaj gloro (veskiloj 37, 38; Johano 12:19). La kristana mesagxo ne estas mesagxo de perforto aux tiranemo, sed mesagxo de paco (vidu: Efesanoj 6:15), cxar "...cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita." La evento pluklarigas tutan transdonon (veskilo 35). La posedintoj transdonis la azenidon al la fremduloj kiuj venis malligi gxin. Same, la azenido lasis sin esti uzata de Jesuo Kristo surrajdi gxin. Ni devas ankaux esti pretaj transdoni niajn posedajxojn kaj ecx nin mem tute por la uzo de la Sinjoro. La postefiko de la transdoneco estas alia leciono - nemeritita honoro (veskiloj 35, 36). Estas nekutime seli azenojn, sed pro la trasdono de la azenido, gxi estis selita kaj farigxis ilo por Jesuo Kristo. La azenido ricevis parton de la honoro farita de homo por Jesuo Kristo. Iu ajn kiu transdonas sin al Jesuo Kristo ankaux travivos la gracon - la nemerititan favoron - donitan de Dio (vidu: Efesanoj 1:3-4; 2:4-8). Plue, la nedependeco kaj nekonformeco de homoj estis demonstritaj en la evento (veskiloj 37-38). Malpli ol semajnon post la evento, la sama jerusalema homamaso kiu kriis "Hosana!" estis ankaux tiu kiu kriis "Krucumu Lin!" (23:18-23). Jesuo ne estis surprizita pri ili. Li iam deklaris pri ili: "Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: 'Cxi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi'" (Marko 7:6). Finfine, ni vidas la bezonon cxiam lauxdi Dion en cxi tiu evento (veskiloj 38-40). Iuj el la Fariseoj volis ke Jesuo haltigu la homojn kiuj lauxdis Lin, sed Li diris al ili fundamentan verajxon: "...se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios" (Luko 19:40). Cxi tiu signifas ke se ni ankaux rifuzas lauxdi Dion, Li levos aliajn homojn, ecx sxtonojn por lauxdi Lin! Dio ne anstatauxigu min per sxtonoj en Lia vinberejo. Kiel ni celebras cxi-jaran Palmodimancxon, pripensu gxin: Cxu vi scias gxiajn signifojn? Cxu ili havas ian influon en via vivo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke la signifoj de la triumfa eniro de Jesuo Kristo en Jerusalemon havu grandan influon en via vivo.

Saturday, March 17, 2018

VI BALDAU REFORTIGXOS!

Estimataj, VI BALDAU REFORTIGXOS! "Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, kaj gxia trunko mortas en polvo, tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9). La Joruboj havas multajn pensigemajn dirajxojn. Antau nelonge, unu el tiaj dirajxoj venis en mian penson. Jen gxi: "Ti eni ti o be igi ni o ju, igi yo ruwe." [Lauvorte, tiu kiu faligis arbon devas esti hontoplena cxar la arbo baldau denove verdigxos.] La supra citajxo el la Sankta Biblio konfirmas la joruban dirajxon. Tamen, venis en mian penson ke la tiel nomata arbo spertos ian periodon. Cxi tiu sxangxa periodo estas gxenerale ne placxa cxar la arbo provas adaptigxi al la nuna situacio. Tamen, siatempe, gxi reakiros siajn plenajn forton kaj belon kaj ecx produktos fruktojn. Multaj homoj ankau jam estis "faligitaj" de aliaj homoj iamaniere. Tio eble estas per trompado, fraudo, friponado, rabado, maldungado je laborejo, neado de justajxo, kaj similaj. Sendube, la persono kiu estas "faligita" travivos ian emocian traumaton. Li eble kulpigas tiun kiu "faligis" lin. Li eble kulpigas sin pro sia sufero. Li ecx eble kupigas Dion pro permeso de la malfelicxo. Tia persono eble permesas al la sufero blindigi lin de la vido de aliaj rimedoj de progreso. Tamen, tia homo ja refortigxos baldau. Je la sento de la odoro de akvo, li denove verdigxos kaj kreskos plue, kvazau jxus plantita kaj produktos fruktojn. Cxu via "arbo estas faligita"? Kian traumaton vi travivos nuntempe? Kiel vi reagas al la sufero? Cxu vi kulpigas vin au la personon kiu "faligis la arbon"? Cxu vi kulpigas Dion? Ne kulpigu iun ajn! Fokusu al Dio! Fidu al Li. Malfermu viajn okulojn por aliaj oportunoj. Via "arbo denove verdigxos" kaj produktos fruktojn! Vi baldau refortigxos. Apostolo Paulo diris al la Korintanoj, "Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Vi ja baldau refortigxos! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco povi fidi al Dio gxis vi refortigxos el ia ajn malsuceso kiun vi eble trapasas.

Saturday, March 10, 2018

CXU VI ESTAS TAUGA ESTI KUNLABORANTOJ KUN DIO?

Estimataj, CXU VI ESTAS TAUGA ESTI KUNLABORANTOJ KUN DIO? "Cxar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio" (1 Korintanoj 3:9). Unua Korintanoj 3:9 jam estas la populara cxefa versiklo de la Misia Unuigxo de la Baptistaj Virinoj de Nigxerio. Estas evidente ke la versiklo estas ne nur aplikebla al la baptistaj virinoj kiuj jam igis gxin sia slogano. Gxi estas aplikebla al cxiu kredanto je Jesuo Kristo. Tamen, kiuj estas taugaj esti kunlaborantoj kun Dio? Cxu vi vere povas diri ke vi estas kunlaborantoj kun Dio? Estante kosmopolita eklezio je urbo plena da nemoraleco, paganismo, kaj greka filozofio, la frua eklezio en la urbo Korinto estis problemeca eklezio. Apostolo Paulo devis skribi por pritrakti cxi tiujn problemojn. Unu el la problemoj, divido en la eklezio, kondukis al la populara versiklo. Atenta rigardo de la versiklo helpos nin kompreni tion kion Paulo reale volis signifi je la versiklo kaj tial dedukti la kvalifikojn de kunlaboranto kun Dio el la cetero de la cxapitro. Estas du pronomoj je la versiklo. Kiuj estis la "ni" kaj kiuj estis la "vi"? Sendube, la korintanaj kristanoj estis la "vi". Paulo kaj Apolos estis la "ni". Cxi tiu simpla interpreto helpos elporti la kvalifikojn de kunlaboranto kun Dio el la tuta cxapitro. Unue, kunlaboranto kun Dio devas esti spirite matura ne kiel la korintanaj kristanoj kiuj estis nuraj infanetoj je kredo pro jxaluzo kaj malpaco (versikloj 1-3). Due, kunlaboranto kun Dio devas esti Kristo-centrita, ne homoj-centrita (versiklo 4, kp. Hebreoj 12:1-2). Trie, kunlaboranto kun Dio devas esti ilo je la manoj de Dio (versikloj 5-6) kiu estos "...tauga por la Mastro, [kaj estos] pretigita por cxiu bona laboro" (2 Timoteo 2:21). Kvare, kunlaboranto kun Dio devas esti celema (versiklo 8). Kvine, kunlaboranto kun Dio devas esti zorga konstruanto (versiklo 10). Sese, kunlaboranto kun Dio devas esti la templo de Dio (versiklo 17) kiu tage prezentos "... [sian korpon] kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio" (Romanoj 12:1). Fine, kunlaboranto kun Dio devas esti preta esti "malsagxulo" (versikloj 18-20, kp. 1 Korintanoj 1:27-29). Dio deziras, ke la homoj estu Liaj kunlaborantoj je Lia vinbergxardeno. Cxu vi estas preta esti unu el ili? Cxu vi estas tauge bazita sur la kvalifikoj por esti kunlaboranto kun Dio? Vi ne povas labori por Dio au servi Lin se vi ne havas cxi tiujn kvalifikojn. Dio benu vin! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu al mi esti tauga esti Via kunlaboranto je Via vinbergxardeno.

Saturday, March 3, 2018

KIEL VI ALTE ESTIMAS DION?

Estimataj, KIEL VI ALTE ESTIMAS DION? "Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado" (Eliro 30:11-12). Dum la popolo Izraela eliris el la sklaveco en la lando Egpita, Dio donis al ili multajn legxojn kiuj gvidus ilin kiel apartan popolon al Li. El cxi tiuj legxoj estis la mono de la liberigo, pagota al sanktejo kiam homoj de la agxo de dudek jaroj kaj super estis kalkulataj kiel partoj de la armeo. Male ol la aliaj monoferoj, la ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli (versiklo 15). Cxi tio signifis ke la animoj de la ricxuloj kaj la malricxuloj estas same alte kostaj, kaj ke Dio ne estas respektanto de personoj. Cxi tiu aparta monofero estis pagita kiel elacxeto de la animo por ke ne estu inter ili epidemio. Tiam ili agnoskis ke ili ricevis siajn vivojn de Dio, ke ili jam cedis siajn vivojn al Li, kaj ke ili dependis je Liaj potenco kaj pacienco por la dauro de ili; kaj tiam, ili omagxis al la Dio de iliaj vivoj. Multe da cxi tiuj legxoj inkluzive de cxi tio ne estas aplikataj al ni nuntempe cxar ni ne estas sub la legxo sed sub la graco de Dio. Tamen, estas leciono por ni nuntempe de tia legxo: ni sxuldas al Dio niajn vivojn, kaj ni devas alte estimi Lin pro la donaco de vivo kiun Li jam donis al ni. Donado de mono al la kauzo de la evangelio estas nur unu el la multaj rimedoj alte estimi Dion pro niaj vivoj. La plej grava valoro kiun ni povas doni al Dio estas vivo. Cxi tio estis tio kion la eklezioj Makedonaj faris. "...unue ili sin dedicxis al la Sinjoro..." (2 Korintianoj 8:1, 5). Poste, ili faris aliajn tipojn de dono por alte estimi Dion. Kiel vi alte estimas Dion pro via vivo? Kion vi uzus por alte estimi Dion pro cxio kion Li faras en via vivo? Dum multaj pastoroj emfazas donadon de mono, cxu vi jam konsideris unue donadon de via tuta vivo al Li kiel vian estimon pro tiu vivo? Li meritas nenion malpli ol tio de vi. Nur nedankemulo kaj malsagxulo malestimos Dion kaj ne alte aprezos Lin pro sia vivo. Je la servo Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi cxiam alte estimu Dion unue donante vian vivon, kaj tiam viajn substancojn al Li.