Saturday, July 27, 2013

NE REZIGNU! (ATESTO)

Estimataj, NE REZIGNU! (ATESTO) "Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Cxu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?" (Nombroj 23:19). "Cxar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Cxar ankorau iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos." (Hebreoj 10:36-37). Mi ankorau provis elveni el la doloro de mia tria sinsekva viza rifuzo de la ambasadorejo de Usono en mia lando kiam iu maljuna pastoro el Britujo skribis kuragxigxan retleteron al mi. En la letero, li petis ke mi diru al li kiel li povus helpi al mi cxar mi ne plu povis iri al Usono kiel mi antaue planis. Mi ne hezitis peti novan porteblan komputilon cxar tiu kiun mi antaue uzis estas problemodona. Respondinte, la pastoro diris al mi ke mi konsideru la peton farita (kvankam li klarigis ke la promesita komputilo estos iom uzita). Li diris al mi ke li venos al Nigxerio la sekvantan monaton, kaj ke li alportos la porteblan komputilon. Tio estis Julio 2004. Mi atendis la komputilon tra la monato Augusto kaj mi nek audis de la pastoro nek vidis la promesitan komputilon. Mi skribis al li kaj li diris al mi ke li fakte jam venis al Nigxerio sed ne povis alporti la komputilon pro iuj problemoj kiujn li havis dum li venis. Li promesis sendi gxin per alia homo kiu venos je la monato septembro. Tiu monato ankau pasis sen akiri la promesitan komputilon. Sen akiro de la promesita komputilo, la pastoro diris al mi atendi gxis la fino de novembro kiam multaj homoj akompanos la gxeneralan kontrolanton de lia konfesio al Britujo por evangelia kunveno. Lau li, li trovos iun el tiuj homoj kiu alportus la komputilon al mi en Nigxerio. La monato novembro ankau pasis sen ke la promeso estu plenumita. Kiam mi kontaktis la pastoron denove, li diris al mi ke li jam trovis iun kiu estis preta alporti la komputilon sed ke la persono iris al Usono. Lau li, la persono alportus la komputilon dum li revenis de Usono tra Britujo. La persono ne venis gxis la fino de la jaro. Estis frue cxi-jare kiam alia homo en Britujo diris al mi ke li vizitos Nigxerion je la monato februaro. Kiam mi informis lin pri la promesita komputilo, li konsentis kontakti la maljunan pastoron kaj helpi al mi alporti gxin. Mi interligis ilin ambaux kaj ili arangxis ke li alportos la komputilon dum li venos al Nigxerio. Tamen, la arangxo ne sukcesis. Mi estis rezignonta je la promesita komputilo kiam la maljuna pastoro ree skribis al mi ke mi ne rezignu pri la afero. Li informis min ke li mem venos al Nigxerio je la frua aprilo kaj promesis alporti la komputilon. Li ja venis al Nigxerio kaj sendis retleteron al mi por ke mi donu al li miajn telefon-numeron kaj kontaktan adreson. Mi volis iri al li je lia loko, sed li decidis veni al mia loko. Post kelkaj malsukcesaj provoj vidi min, li fine donis al mi la promesitan porteblan komputilon. Tio estis post nau monatoj de atendado, skribado de retleteroj, telefonadoj ktp. Jen mia atesto. Mi verkas cxi tiun mesagxon per la promesita komputilo. Mi volas ke gxi estu kuragxigo por aliaj kiuj atendadas ion au de aliaj homoj au ecx de Dio. Se homo povus plenumi sian promeson post nau monatoj malgrau cxiuj obstakloj, kiom plie Dio plenumos Siajn multajn promesojn por vi? Prokasto ne estas rifuzo. La promesoj estos plenumitaj baldau. Nur atendu pacience. Ne rezignu! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a Aprilo, 2005.

Sunday, July 21, 2013

EKDE KIAM JESUO VENIS EN MIAN KORON

Estimataj, EKDE KIAM JESUO VENIS EN MIAN KORON "Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj" (2 Korintanoj 5:17). Honeste, mi ne konis la anglan himnon, “SINCE JESUS CAME INTO MY HEART” [esperante: EKDE KIAM JESUO VENIS EN MIAN KORON], gxis maljuna pastoro kantis gxin dum unu el la kapelaj diservoj de mia oficejo. La maniero en kiu la pastoro kantis gxin faris min havi intereson pri la himno kaj gxiaj vortoj. La himno estis verkita de Rufus Henry McDaniel kiu naskigxis en 1850 kaj komencis prediki cxe agxo dek nau. En 1914, post la frua morto de lia filo, Rufus Henry McDaniel verkis la vortojn de cxi tiu himno kiel esprimon de sia kredo kaj espero. Sendube, la mesagxo de la himno estas alloga. Se Jesuo ja venis en ies koron, devus esti evidentaj sxangxoj. Tiu himno parolas pri kelkaj el tiuj sxangxoj. Se Jesuo venis en ies koron, mirinda sxangxo okazos en onia vivo; estos lumo en onia animo por kiuj cxiuj estis cxiuj sopiras. Inundoj de gajeco ruligxos super la animo de tia persono kiel la maraj ondoj. Iu, al kiu Jesuo venas en lian/sxian koron, cxesos el sia vagado kaj erarvagado, kaj lia/sxia pekoj, kiuj estas multaj jam estos forvisxitaj. Tia persono posedas esperon firman kaj certan, kaj neniu malluma nubo de dubo malheligos lian/sxian vojon. Estos lumo en la valo de morto nun por iu ajn al kiu Jesuo venas en lian/sxian koron kaj li/sxi povos vidi la pordegojn de la cxiela Urbo tie. Fakte, li/sxi devas iri tien kaj logxi en tiu urbo cxe la fino de cxi tiu Agxo. "Ekde kiam Jesuo venis en mian koron ...." Cxu vi sincere kaj gxoje kantas la himnon? Cxu vi jam spertis tiun mirindan sxangxon kiu okazas al iu, kiam Jesuo venas en lia/sxia koron? Jesuo Kristo diras, "Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu audas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi" (Apokalipso 3:20). Cxu vi akceptas, ke Li venu en vian koron hodiau? Se vi akceptis Lin antaue, kiom via propra fido en Kristo transformis vian vivon? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Jesuo, Sinjoro, mi sincere invitas Vin en mian koron hodiau. Venu, mi spertu la mirindan sxangxon en mia vivo.

Saturday, July 13, 2013

CXU VI BEZONAS PETI POR LA SANKTA SPIRITO?

Estimataj, CXU VI BEZONAS PETI POR LA SANKTA SPIRITO? "Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankau heredanto per Dio" (Galatoj 4:6-7). Antau ne longe, unu el miaj retaj kontaktuloj demandis min, cxu oni povas peti por la Sankta Spirito, au ne. Lasu min bazi mian predikon cxi-semajne sur cxi tiu demando kaj la respondo kiun mi donis al la kontaktulo. La demando pri peto por la Sankta Spirito estas ambau teologia kaj semantika. Gxi estas teologia cxar gxi temas pri la tria Persono en la Dieco, kaj gxi estas semantika cxar estas iumaniere vortoludo pri kiam kaj kiel la Sankta Spirito logxas en kredanto. Permesu min diri cxi tie ke kiam la Sankta Spirito logxas en kredanto estas polemika temo inter la Pentekostanoj kaj la Evangelianoj pro iliaj malsamaj manieroj interpreti la Sanktan Biblion. Cxar mi estas evangeliano, mi unue donos la evangelianan pozicion kaj poste aludos al la pentekostana pozicio. La Sankta Spirito logxas en kredanto je la momento kiam tia persono kredas je Jesuo Kristo kaj invitas Lin en sian vivon kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron (Johano 1:12-13; 14:16; Romanoj 8:15-17; Galatoj 4:5-7; Efesanoj 1:13) kaj Li estas tie por cxiam! Tamen, la Sankta Spirito povas esti "senaga" en la vivo de iu kredanto kiu ne permesas al al Li operacii. Tio estas kial Paulo instigis kontrau tiaj en Efesanoj 4:30 kaj 1 Tesalonikanoj 5:19. Do, ne estas maloportune pregxi, ke la Sankta Spirito havu plenan kontrolon de onia vivo post kiam oni konscie kapitulacigis sin al Li. La pentekostanoj aliflanke profitas de iuj verskiloj de la Sankta Biblio kiel Luko 11:13; Agoj 1:8 kaj aliaj similaj verskiloj (precipe en la Malnova Testamento) por diri ke oni devas peti la enlogxadon de la Sankta Spirito. Tiuj verskiloj estas interpretitaj de la Evangelianoj lau tio kion oni nomas je la angla “Dispensational Theology” [esperante: Esceptigebla teologio]. Kiel kaj kial mi petas por Tiu (tio estas, la Sankta Spirito) Kiun Dio favore donis al mi se mi ja estas kredanto en Kristo? Alia miksita afero kiun la pentekostanoj faras temas pri la donacoj kaj montroj de la Sankta Spirito. Tio estas tute malsama de la Persono de la Sankta Spirito kiu jam vivas eterne kun la kredanto! Kredanto povas pregxi por la donacoj kaj/au la montroj de la Sankta Spirito (1 Korintanoj 12:31, 14:1). Aux evangeliano au pentekostano, la granda demando estas: cxu vi vere estas infano de Dio? "[Jesuo Kristo] venis al siaj proprajoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13). Cxu vi jam ricevis Lin en vian vivon? Vi ne bezonas peti por (la enlogxado de) la Sankta Spirito, se vi faris tion, sed vi povas peti ke Li plenigu vin per Sia potenco. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi faru vian vivon favora por la enlogxado de la Sankta Spirito kaj ke vi cedu vin al Lia gvidado por ke Li volu montri Sian potencon en via vivo.

Saturday, July 6, 2013

NE MALAKCEPTU VIAN DION!

Estimataj, NE MALAKCEPTU VIAN DION! "Pro tio, ke cxi tiu popolo malsxatis la akvon de Sxiloahx, kiu fluas kviete..., la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero..." (Jesaja 8:6-7a). La regnoj de Israelo kaj Sirio batalis kontrau la regno de Judujo (vidu: Jesaja 7:1). La Eternulo sendis profeton Jesaja al la popolo de la Judoj por doni al ili la sxancon de fido al Li por venko. Tamen, la Juda popolo sub la cxefeco de la regxo Ahxaz agis malsagxe. Ili malakceptis sian Dion, kaj fidis al sxajne potenca regxo de Asirio (vidu: 2 Regxoj 16:7). La Eternulo profetis per Jesaja, ke pro tio ke ili malakceptis sian Dion, kiu estas kiel "la kvieta fluanta akvo de Sxiloahx", la "potenca inundo de Asirio" al kiu ili fidis ja troplenigos iliajn malamikojn, sed gxi ankau balaos sur Judujon kaj inundos gxin ankau (Jesaja 8:5-8). Estus bone konfidi tute en Dio. Ne mirigas, la psalmisto diris, "Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian [dion]" (Psalmo 16:4). Estas malfelicxe, ke multaj homoj nuntempe estas kiel tiuj stultaj Judoj. Kiel en la vortoj de Paulo, "Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajoj" (Romanoj 1:22-23). Kelkaj el ili ecx asertas, ke ne estas Dio! Kurioze, tiuj malsagxaj homoj nerekte adoras tion, kion estas malpli ol Dio kaj ili estas turmentitaj de siaj mem-starigitaj "dioj". Ili nur ne estos pretaj malkasxe konfesi tion. En kiaj rimedoj vi ankau malakceptas vian Dion? Cxu vi agnoskas Lin en cxiuj viaj klopodoj? Cxu vi kredas ke vi povas sukcesi sen Li? Ne malakceptu vian Dion. Fidu tute al Li, kaj vi atestos pri Lia boneco super via vivo je la nomo de Jesuo. Amen. Jesuo promesas, "Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Cxar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza" (Mateo 11:28-30). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi neniel malakceptos Dion, sed tute fidos al Li en cxiuj viaj klopodoj.