Saturday, July 27, 2013

NE REZIGNU! (ATESTO)

Estimataj, NE REZIGNU! (ATESTO) "Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Cxu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?" (Nombroj 23:19). "Cxar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Cxar ankorau iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos." (Hebreoj 10:36-37). Mi ankorau provis elveni el la doloro de mia tria sinsekva viza rifuzo de la ambasadorejo de Usono en mia lando kiam iu maljuna pastoro el Britujo skribis kuragxigxan retleteron al mi. En la letero, li petis ke mi diru al li kiel li povus helpi al mi cxar mi ne plu povis iri al Usono kiel mi antaue planis. Mi ne hezitis peti novan porteblan komputilon cxar tiu kiun mi antaue uzis estas problemodona. Respondinte, la pastoro diris al mi ke mi konsideru la peton farita (kvankam li klarigis ke la promesita komputilo estos iom uzita). Li diris al mi ke li venos al Nigxerio la sekvantan monaton, kaj ke li alportos la porteblan komputilon. Tio estis Julio 2004. Mi atendis la komputilon tra la monato Augusto kaj mi nek audis de la pastoro nek vidis la promesitan komputilon. Mi skribis al li kaj li diris al mi ke li fakte jam venis al Nigxerio sed ne povis alporti la komputilon pro iuj problemoj kiujn li havis dum li venis. Li promesis sendi gxin per alia homo kiu venos je la monato septembro. Tiu monato ankau pasis sen akiri la promesitan komputilon. Sen akiro de la promesita komputilo, la pastoro diris al mi atendi gxis la fino de novembro kiam multaj homoj akompanos la gxeneralan kontrolanton de lia konfesio al Britujo por evangelia kunveno. Lau li, li trovos iun el tiuj homoj kiu alportus la komputilon al mi en Nigxerio. La monato novembro ankau pasis sen ke la promeso estu plenumita. Kiam mi kontaktis la pastoron denove, li diris al mi ke li jam trovis iun kiu estis preta alporti la komputilon sed ke la persono iris al Usono. Lau li, la persono alportus la komputilon dum li revenis de Usono tra Britujo. La persono ne venis gxis la fino de la jaro. Estis frue cxi-jare kiam alia homo en Britujo diris al mi ke li vizitos Nigxerion je la monato februaro. Kiam mi informis lin pri la promesita komputilo, li konsentis kontakti la maljunan pastoron kaj helpi al mi alporti gxin. Mi interligis ilin ambaux kaj ili arangxis ke li alportos la komputilon dum li venos al Nigxerio. Tamen, la arangxo ne sukcesis. Mi estis rezignonta je la promesita komputilo kiam la maljuna pastoro ree skribis al mi ke mi ne rezignu pri la afero. Li informis min ke li mem venos al Nigxerio je la frua aprilo kaj promesis alporti la komputilon. Li ja venis al Nigxerio kaj sendis retleteron al mi por ke mi donu al li miajn telefon-numeron kaj kontaktan adreson. Mi volis iri al li je lia loko, sed li decidis veni al mia loko. Post kelkaj malsukcesaj provoj vidi min, li fine donis al mi la promesitan porteblan komputilon. Tio estis post nau monatoj de atendado, skribado de retleteroj, telefonadoj ktp. Jen mia atesto. Mi verkas cxi tiun mesagxon per la promesita komputilo. Mi volas ke gxi estu kuragxigo por aliaj kiuj atendadas ion au de aliaj homoj au ecx de Dio. Se homo povus plenumi sian promeson post nau monatoj malgrau cxiuj obstakloj, kiom plie Dio plenumos Siajn multajn promesojn por vi? Prokasto ne estas rifuzo. La promesoj estos plenumitaj baldau. Nur atendu pacience. Ne rezignu! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a Aprilo, 2005.

No comments:

Post a Comment