Saturday, December 31, 2011

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2012!

Estimataj,
NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2012!
Laudu la Eternulon pro alia jaro 2012!
Kutime, Opeyemi mia edzino, kaj Boluwatife kaj IfeOluwa niaj infanoj kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaron per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Psalmo 126:
- La Eternulo sxangxos vian historion por la plibono cxijare;
- Li plenigos vian busxon per ridajxo, kaj vian langon per gxoja krio;
- Vi laboros kaj mangxos la fruktojn de via laboro;
- Vi atestos inter homoj cxijare ke la Eternulo jam faris grandajxojn por vi;
- Homoj ja gxojos kun vi cxijare je la nomo de Jesuo. Amen.
Felicxan kaj prosperan Novjaron!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro),
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio.
+234 805 515 9591
+234 816 304 5450
http://www.thewordthruthenet.org/esperanto
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

PS:
Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Saturday, December 24, 2011

DIO ANKORAU ESTAS FIDELA!

Estimataj,
DIO ANKORAU ESTAS FIDELA!
“Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco” (Plorkantoj 3:22-23).
“Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne” (2 Korintanoj 1:18).
Apostolo Paulo planis viziti la eklezion en Korinto, sed kelkaj cirkonstancoj preter lia rego malhelpis lin fari tion. Sxajnis ke la eklezio pridubis lian sincerecon. Liaj malamikoj tie sercxis cxiajn okazojn kulpigi lian karakteron, kaj sxajnis ke ili uzis cxi tion por riprocxi lian personecon kaj senkreditigi lian diservon. Emfazante sian dedicxon al sia plano por la Korintanoj je sia dua epistolo al ili, li uzis la fidelecon de Dio kiel ekzemplon. Kiam Dio promesas fari ion ajn, Li faros gxin. Li ne estas tiu persono kiu estas nekonsekvenca je Siaj vortoj. Efektive, Jeremia ekkriis, “Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco” (Plorkantoj 3:22-23).
Dio ja estas fidela je Siaj promesoj por Siaj infanoj. Liaj vortoj estas “jes” kaj “Amen.” Li certe faros tion kion Li promesas ke Li faros, cxar “Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros” (1 Tesalonikanoj 5:24. Vidu ankau: Hebreoj 10:23).
Cxu Dio jam promesis fari ion ajn por vi cxijare? Cxu vi jam perdis esperon je Li au cxu vi pridubas Lin? Li estas fidela, kaj Li faros gxin. Daurigu fidi al Li cxar kvankam malfrua estas la jaro, Dio ankorau povas surprizi vin. La Joruboj havas cxi tiun dirajxon: “Oorun ti o ku ni oke yii si to aso i gbe.” Lauvorte, “la suno kiu restas sur la cxielo ankorau povas sekigi malsekan tukon.” Alivorte, ankorau estas espero je sxajne senespera situacio! La plenumo de la promeso de Dio eble malfruos, sed gxi certe venos. Malgrau la situacio, Dio ankorau estas fidela! Cxu vi kredas cxi tion? Se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio (kp. Johano 11:40).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 17, 2011

LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO

Estimataj,
LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO
"Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6).
Ni estas en alia kristnaska festo! Gxi estas festo apartigita rememori la naskon de nia Savinto kaj Sinjoro Jesuo Kristo antau du mil jaroj. La festo estas unu el la plej celebrataj festoj tra la mondo. Estas multaj debatoj por kaj kontrau la festo. Kelkaj diras ke la festo havas idolanan deveno. Aliaj prave observas ke la 25-a de decembro ne povis esti la naskodato de Jesuo Kristo. Multaj homoj kiuj celebras gxin dedicxas la feston al la naskigxo de Jesuo Kristo. Tamen, ne gravas via opinio pri la festo, cxu vi iam pripensis la misteron de la nasko de Jesuo Kristo? Kio estis speciala je Lia nasko?
La Infano kiu estis naskita en Betlehem de la Virgulino Mario estas la Regxo de regxoj. La Filo kiu estis donita al ni estas la Kreinto de la cxieloj kaj la tero. Kiel la Potenca Dio, Li estas tiel potenca ke Li ne bezonis ian ajn helpon porti la regadon de cxi tiu mondo sur Lia sxultro. Li estis naskita kiel ordinara nove naskita infano, sed Li estas la Patro de Eterneco. Li estas la Mirinda Konsilisto kaj Princo de Paco.
La nasko de cxi tiu speciala Infano alportis lumon, pacon kaj gxojon al la vivoj de multaj homoj precipe homoj kiuj fidas tute al Li. Li regas je iliaj vivoj nuntempe. Sed Li regos sur la tuta universo unutage kiam Lia regno estos senfina.
Ne gravas cxu vi kredas je la festo de Kristnasko de Jesuo Kristo au ne. Tio kio gravas estas: cxu vi jam spertis la lumon, pacon kaj gxojon kiujn Jesuo Kristo alportis al cxi tiu mondo? Cxu vi havas Liajn enajn pacon kaj gxojon? Cxu vi partigas cxi tiujn lumon, pacon kaj gxojon kun aliaj homoj? Cxu vi briligas Lian lumon al la mallumo de la mondo? Cxu vi regos kun Li kiam Li finfine starigos Sian eternan regnon sur la universo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 10, 2011

ILI RISKIS SIAJN VIVOJN

Estimataj,
ILI RISKIS SIAJN VIVOJN
"Salutu, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo, kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj" (Romanoj 16:3-4).
Iu fremda misiisto havis amikon. Ili estis kune tre longtempe. La misiisto reale fidis al cxi tiu amiko kiu estis indigxeno de la lando. Okazis ke persekuto ekestis kontraux la misiisto pro malkonsento inter li kaj la regxo de la lando. La persekuto estis tre granda ke la vivo de la misiisto estis riskata. La indigxena amiko riskis sian vivon por savi sian misiistan amikon de la persekuto per tio ke, trompante cxian ceremoniaron, li vidu la regxon kaj repacigu lin.
Akvila kaj Priskila estis bonaj geamikoj kaj gekunlaborantoj de Pauxlo, kaj en sia komerco kaj en la proklamdao de la evangelio. Cxi tiu reale kuragxigis Pauxlon dum ili daurigis disvastigi la evangelion.
Ne nur cxi tio, ili ankaux riskis siajn vivojn identigante sin kun Pauxlo en lia tempoj de problemo. Ili ne konsideris la dangxeron de tia ago, sed preferis daurigi kiel gekunlaborantoj de Pauxlo. Iliaj agoj altiris la dankadon ne nur de Pauxlo, sed ankaux de la "eklezioj de la nacianoj."
Epafrodito (alia kunlaboranto de Pauxlo) ankux ricevis tian lauxdon por "riskante sian vivon, por kompletigi tion" (Filipianoj 2:30).
La Sankta Biblio diras, ".ni devus demeti nian vivon pro la fratoj" (1 Johano 3:16). Kiel vi povas riski vian vivon ankaux por aliaj homoj? Amiko dum bezono estas ja amiko.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 1-a de Augusto, 2004.

Saturday, December 3, 2011

KONDUTO, NE KONDOMO (resendita)

Estimataj,
Je la 3-a de decembro, 2006, mi unue dissendis la mesagxon sube por rememorigi la Tagon de Aidoso en la Mondo tiujare. Estis multaj reagoj por kaj kontrau la mesagxo. Je la 5-a de decembro, 2009, mi decidis dissendi gxin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo tiujare. Cxar la situacio de Aidoso estas ankorau preskau sama, mi decidas dissendi gxin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo cxijare. Jen gxi:
KONDUTO, NE KONDOMO
"Cxar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro" (1 Tesalonikanoj 4:3-4).
Aidoso, iu klinika simptomaro (grupo de diversaj malsanoj kiuj kune karakterizas iun afekcion) devenante de difekto al la imuna sistemo kauzita de infekto per la homa imuna-nesuficxa viruso (HIV), jam batalas kontrau homaro ekde 1980. La malfelicxajxo pri gxi estas ke estas nenia sanigilo eltrovita por gxi. Tial, estas multaj kampanjoj por malebiligi gxin kaj helpi al tiuj kiujn gxi jam infektis au tusxis.
Cxar oni alprenas gxin cxefe per koito, la uzo de kondomo jam estas unu el la rimedoj kiujn multaj homoj rekomendas por malebligi la disvastigxon de cxi tiu mortiga malsano. Cxi tio jam igis multajn homojn esti plue dismalcxastaj. Sxajnas ecx ke homoj rekomendas la uzon de kondomo je la malprofito de fideleco al onia edz(in)o, au tuta abstinado de koito gxis edzigxo, kiu estas la originala volo kaj celo de Dio. Tamen, esploro jam montris ke la uzo de kondomo ne estas tute sekura por malebligi la disvastigxon de aidoso. Cxi tiu nova eltrovo jam pravigis la religiajn organizojn kiuj predikas tutan abstinadon por needzigxaj homoj au fidelecon al onia edz(in)o por edzigxaj homoj kiel unu el la rimedoj por malebligi la disvastigxon de la viruso.
Antau ne longe, mi estis je kunveno kie kelkaj reprezentantoj de iu organizo venis por plu informi nin pri la malebligo kaj mastrumado de aidoso. Cxi tiu homoj estis la unuaj nereligiaj homoj kiuj diris publike je mia audo ke ili ne rekomendas kondomon, sed konduton kiel rimedon de malebligo de la disvastigxo de la viruso. Lau ili, cxar kondomo ne estas tute sekura, estas pli bone intersxangxi de kondomo al konduto - maniero kie needzigxa homo tute detenas sin de koito, kaj kie edzigxa homo estas fidela al sia edz(in)o.
Jes! Konduto estas pli bona ol kondomo: krom la malebligo de tiu mortiga viruso kaj aliaj sekse transdonataj malsanoj, gxi igos vin fari lau la volo kaj celo de Dio (Eliro 20:14; Levidoj 18:20; 20:10; Sentencoj 6:24-35; Mateo 5:27-28; 1 Korintanoj 6:9; Efesanoj 5:3-5; Koloseanoj 3:5-6; 1 Tesalonikanoj 4:3-8; Hebreoj 12:16; 13:4).
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de gxia disvastigxo por ke vi ne estu infektita per gxi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 26, 2011

EL SENSIGNIFECO AL RENOMECO

Estimataj,
EL SENSIGNIFECO AL RENOMECO
“Vi anstatauigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo” (Psalm 30:12).
“Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, El la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon Kaj fortikigis miajn pasxojn. Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, Laudon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo” (Psalm 40:3-4).
Cxu vi scias ke Dio povas transloki vin el sensignifeco al renomeco? Cxu vi scias ke Li povas turni vian senesperan situacion al espera? Jes! Li povas fari tion. Li jam faris gxin antaue. Li faradas gxin nune, kaj Li daurigos fari gxin.
Dio faris tion je la vivo de Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Regxo Saul de Izrael. Post la morto de Saul kaj Jonatan en milito, David farigxis la regxo de Izrael. Mefibosxet ne estis lama denaske, cirkonstanco de la morto de liaj patro kaj avo farigis lin lama je la agxo de 5 jaroj dum lia vartistino provis savi lin (vidu: 2 Samuel 4:4). Oni lasis lin en sensignifeco je urbo kiu ne estis populare konata (vidu: 2 Samuel 9:3-4). Heredonto farigxis forkuranto je stranga loko. Ordinara servisto de lia patro regis liajn posedajxojn. Tamen, kiam Dio rememoris lin per Regxo David, li estis relokigita al Jerusalem, cefurbo de Izrael; li ekmangxis kun la regxo, kaj liaj tutaj posedajxoj estis redonitaj plene al li (vidu: 2 Samuel 9). Oni translokigis lin el sensignifeco al renomeco!
Oni translokigis multajn eminentajn homojn en historio el sensignifeco al renomeco. Ecx, nuntempe, oni translokigis kelkajn influajn homojn el sensignifeco al renomeco. Prezidento Barak Obama de Usono estis naskita al nekonata kenja enmigranto. Nune, li estas la prezidento de la plej influa kaj la plej potenca lando en la mondo. Prezidento Goodluck Jonathan de Nigxerio estis de sensignifa familio antau ol li farigxis la deputata reganto de iu sxtato. Nune, li estas prezidento de la plej popolhava nigra lando en la mondo.
Oni povas translokigi vin el sensignifeco al renomeco. Ne gravas kie vi estas nune au tio kio okazas al vi, Dio povas subite anstatauigi vian situacion. Li anstatauigos al vi vian plendon per danco. Li deprenos de vi vian sakajxon kaj zonos vin per gxojo. Multaj tion vidos kaj gxuos kun vi je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 19, 2011

PRO KIO VI VIVAS?

Estimataj,
PRO KIO VI VIVAS?
“Lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto. Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:20-21).
Estas cxiam mia deziro vivi pro Kristo kaj esti fonto de Liaj benoj al la homaro. Cxi tio jam farigxis mia inspiro je cxio kion mi faras, precipe je cxiu aspekto de mia reta servo. Kiam mi antau nelonge aligxis al la reto de BlackBerry, mi konektigxis kun kiel multaj homoj kiel eble, kaj mi jam uzas tiun reton por plenumi mian aspiron je vivo. Tamen, mi estis surprizita unutage ke unu el la kontaktoj en mia BlackBerry uzis la reton por fari fifaran kaj needifan agon. Mi notis ankau ke kelkaj homoj jam uzas la reton por difekti aliajn homojn.
Fifaraj agoj kaj kruelegecoj ne estas limigitaj al la uzo de aparatoj de BlackBerry. Homoj faras la fifarajn agojn kaj elfaras kruelegecojn per aliaj teknologiaj aparatoj kaj rimedoj kaj ecx je aliaj diversaj rimedoj. Modela ekzemplo estas tio kion homoj enmetas sur siaj pagxoj en Facebook, sen mencii multajn friponajn retmesagxojn kiujn kelkaj homoj dissendas cxiutage al nesuspektintaj ricevantoj. Tiaj homoj simple montras tion pro kio ili vivas.
Apostolo Paulo enfaze diris gxin multfoje je siaj epistoloj ke sia vivo estis por disvastigi la regnon de Dio surtere kaj la bonfarton de homoj li renkontis. Li estis ecx preta morti por la Evangelio!
Pro kio vi vivas? Kio estas superega je via vivo? Cxu vi vivas por esti fonto de la benoj de Dio al homoj? Cxu vi estas fonto de gxojo kaj kuragxigo al ili? Au, cxu vi vivas por esti fonto de falo de, kaj malgxojo al aliaj homoj? Viaj vortoj, agoj, kaj ecx, kelkfoje, neagoj decidos tion pro kio vi vivas!
“Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:21).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se vi estas en la reto de BlackBerry, vi povas inviti min esti unu el viaj kontaktoj, au sendu vian BBPIN-on al mi. Jen mia BBPIN:27C6552C. Vi estos benita ke vi faris tion!

Saturday, November 12, 2011

SODOMIO: ESTAS NENIA ALIA VORTO POR GXI

Estimataj,
SODOMIO: ESTAS NENIA ALIA VORTO POR GXI
"Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontraunaturan; kaj tiel same ankau la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la taugan rekompencon de sia malvirto. Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn" (Romanoj 1:26-28).
La Joruboj havas iun dirajxon, "Ohun ti ko dara ko ni oruko meji. Ohun ti ko dara ko dara ni." Lauvorte, "Tio kio ne estas bona ne havas ian alian nomon. Tio kio ne estas bona ne estas bona." Por tauga pensulo tra la mondo, la inklino de samseksa edzeco estas abomena kaj anomalio de naturo. Tamen, la inklino kreskas cxiutage. La subtenantoj de cxi tiu inklino opinias ke estas nenio malbona je la fakto ke du plenkreskuloj de la sama sekso kunsentas kunvivi kiel "edzo kaj edzino"! Multaj landoj de la mondo jam legxigis kaj akceptas cxi tion. La Unigxintaj Nacioj ecx jam faris decidon por gxi. La debato dauras je multaj landoj por kaj kontrau la inklino.
Interese, la inklino ne estas nova. Gxi ekzistas ekde jarcentoj. La vorto "sodomio" devenis de la samseksema ago de la homoj de la urbo Sodomo je Genezo 19:5. La ago estis unu el la kialoj kial Dio detruis la urbon. Bedaurinde, cxi tio ne servas kiel averto al aliaj homoj. Malgrau la esprimitaj legxoj de Dio kontrau tia ago (vidu: Levidoj 20:13; 18:22), ecx kelkaj el la Izraelidoj faris la agon (Jugxantoj 19:22)! Estas ecx neaudeble ke ekzistas samseksemaj episkopoj je kelkaj kristanaj konfesioj! Cxar homoj kiuj faras kaj subtenas la agon jam fermis siajn mensojn al tauga penso, Apostolo Paulo, kiam li pridiskutis la aferon, diris trifoje ke "Dio fordonis ilin al" iliaj malaprobindaj mensoj.
Estas vane malkonsili la farantojn kaj subtenatojn de samseksa edzeco je la ago. Normala persono ne pensos pri tia afero, nemenciite farante au subtenante gxin! Profeto Mihxa diris, "Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi..." (6:8). Tamen, oni devas averti cxi tie: tiu kiu faras seksan agon kun alia persono de la sama sekso kaj/au homoj kiuj subtenas tian agon unutage eble faros kaj/au subtenos aliajn pli malbonajn seksajn perversajxojn kiel sangadulton kaj bestecaj interrilatoj. Estas nenia alia vorto por gxi. "Tio kio ne estas bona ne havas ian alian nomon. Tio kio ne estas bona ne estas bona!"
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 5, 2011

NUN DION DANKU NI

Estimataj,

NUN DION DANKU NI

“Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon” (1 Kronikoj 29:13).

“Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco” (2 Korintanoj 9:15).

Tipa joruba baptisto ne povas facile forgesi la himnon, “A F’Ope F’Olorun.” La himno estas unu el la plej popularaj himnoj cxe la jorubaj baptistoj precipe dum la ceremonio de nomado de nova infaneto. Oni kantas gxin por danki Dion pro la nove naskita infaneto. Tamen, la himno – originale verkita en la germana de Martin Rinkart (1586–1649) titolita “Nun dank­et al­le Gott” kaj tradukita en la anglan de Catherine Winkworth (1827–1878) antau ol oni tradukis gxin en joruban [Montagu Christie BUTLER esperantigis gxin] – estas pli ol himno de la ceremonio de nomado de nova infaneto. Gxi estas himno kiu atestis pri la boneco de Dio precipe je la tempo de milito. La vortoj de la himno atestas pri cxi tio.

Strofo Unua estas plena de dankoj al Dio “per mano, vocxo, koro.” La kialo estas ke Dio jam faris bonfavoron benante nin sen fino de nia frua infaneco gxis nun. Je la Strofo Dua, la verkinto de la himno pregxis ke cxi tiu abundo-hava Dio apudestu tra niaj vivoj gardante nin per Sia ama forta mano, kaj savante nin el cxiuj malbonoj en cxi tiu mondo. Dume, Strofo Tria daurigas laudegi Dion. Gxi donas profundan ideon pri Dio kiel la unu sola eterna Dio kiu montras Sin kiel la Patron, la Filon, kaj la Sanktan Spiriton. Li estas Tiu kiun la tero kaj la cxieloj daurigos adori ambau nun kaj eterne. Amen.

Malgrau la cirkonstanco kiu kondukis al la verkado de cxi tiu himno, la himno estas plena de laudoj pri kaj dankoj al Dio. Kio estas via cirkonstanco nuntempe? Lernu laudi Dion pro tio, kiu Li estas, kaj danki Lin pro tio kion Li faras je via vivo. Paulo konsilis la Tesalonikanojn, “...pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi” (1 Tesalonikanoj 5:18). Ni ja povas danki Dion ecx dum niaj plej malfacilaj tempoj. Dank’ al Dio!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 22, 2011

“LA ALTAJXOJ”

Estimataj,
“LA ALTAJXOJ”
“Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj” (2 Regxoj 12:2-3).
“[Hxizkija] agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn…” (2 Regxoj 18:3-4).
La historio de Izrael kaj Judujo estas interesa precipe kiam oni vidas kiel la kronikistoj rakontis la vivon kaj tempon de unu regxo post la alia. Dum preskaux cxiuj regxoj de Izrael estis malbonaj, estis kelkaj bonaj regxoj inter la regxoj de Judujo. Kelkaj el cxi tiuj “bonaj” regxoj havis difektojn - “nur la altajxojn oni ne senfunkciigis” (1 Regxoj 22:43; 2 Regxoj 12:3; 14:4; 15:4, 35).
Kio estas “altajxoj”? Ili estis levitaj montetaj lokoj dedicxitaj al adorservo de paganaj dioj. Plej ofte la aludoj al altajxoj en la Malnova Testamento koncernas la paganan adorservon malpermesitan al la Izraelidoj.
Je la fino de sia regno Salomono adorservis la diojn de siaj fremdaj edzinoj sur cxi tiuj altajxoj (1Regxoj 11:7-8). Jerobeam donis al ili cxefan lokon tuj ekde la komenco de sia regno (1 Regxoj 12:31-32). La aliaj regxoj de Judujo cxu adorservis la paganajn diojn sur la altajxoj, cxu restis indiferentaj al tio. Tamen, Hxizkija kaj Josxija distingigxis el la regxoj de Judujo. Ili tute cxesigis tiajn agadojn dum siaj regnojaroj (2 Regxoj 18:3-4; 23:3-9). Ne mirinde, ili trovis favoron antaux la Eternulo.
Kiuj estas la “altajxoj en via vivo? Kio estas la “idoloj” kiuj konkuras kun Dio en via vivo? Cxu vi scias ke ili deturnas vian atenton de la aferoj de Dio? Kiel vi provas servi Dion, cxu vi atentas tiajn aferojn? Kiuj estas la pekoj kiuj estas konservitaj en via vivo necxesigitaj? Salomono prezentis ilin kiel, “…la malgrandajn sxakalojn, la detruantojn de la vinbergxardenoj…” (Alta Kanto 2:15). Cxu vi kaptis ilin?
Tiele diras la Eternulo, “Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj” (Jesaja 42:8).
Je servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de Junio, 2004.

Saturday, October 15, 2011

PLI BONA ESTAS SAGXO OL FORTO

Estimataj,
PLI BONA ESTAS SAGXO OL FORTO
“Kaj mi diris: Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas audataj. La vortoj de sagxuloj, trankvile auskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj” (Predikanto 9:16-18).
Antau nelonge, nigxeria plenagxa vira futbala ludantaro (la “Super Eagles”) malsukcesis kvalifikigxi por la Afrika Pokala Finalo de Landoj. La ludantaro kaj multaj patriotaj nigxerianoj jam pensis ke venko je la lasta ludbatalo de la kvalifikaj ludbataloj farigos la ludantaron kvalifikigxi por la cxiudujara turniro. La ludantaro havis kelkajn sxajnajn “fortojn” super la kontraua ludantaro. Gxi estas plena de bonaj ludantoj kun sperta gvidanto. Krome, la fakto ke la lasta ludbatalo estos ludita je la hejma tero kun multaj hejmaj subtenantoj estis alia sxajna profito. Tamen, la kontraua ludantaro bezonis nur egaligxon por kvalifikigxi por la kontinenta turniro. Atendinte, la kontraua ludantaro uzis sagxon je sia aliro al la ludantaro kaj gxi akiris la deziratan rezulton malgrau la “fortoj” de la hejma ludantaro.
Lau la skribinto de la libro de la Predikanto, sagxo ja estas pli bona ol forto. Ne gravas la forto de iu ajn, homo plena de sagxo estas pli bona ol tia homo. Sagxulo atingos pli ol tio kion fortulo atingos. Tamen, iu kun dia sagxo atingos plie. Cxi tiu speco de sagxo estas “unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco” (Jakobo 3:17). Gxi ne estas “...monda, lausenta, demona” (Jakobo 3:15). Gxi ne estas sagxaceco, ruzo, nek kasxemo. Iu ajn kiu havas dian sagxon estos grandprofita al si mem, aliaj cxe li kaj ecx Dio. Estos malfacile por iu ajn kiu ne havas tian sagxecon sukcesi au havi bonan sukceson se li iam sekcesos.
Kio estas via sxajna “forto”? Cxu gxi estas sperto, eduko, scio, ricxajxo, ofico, au kio? Dia sagxeco ja estas pli bona ol ia ajn monda forto. La Sankta Biblio diras, “Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata” (Jakobo 1:5).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 8, 2011

LA RICXECO DE LA MALVIRTULOJ

Estimataj,
LA RICXECO DE LA MALVIRTULOJ
"Silentu antaux la Eternulo kaj antendu Lin pacience; ne incitigxu, kiam sukcesos homo, kiu plenumas malbonajn intencojn" (Psalmaro 37:7).
Cxu vi iam pensis ke Dio prosperigas la nekredantojn pli ol la verajn kredantojn? Tiam, vi pensas ke Dio ne estas inda je via adorservo cxar malgraux cxio, kial la malpiuloj prosperas kaj la virtuloj estas malricxaj?
Same, kelkaj Izraelidoj dum la tempo de Malahxi senkuragxigxis pri sia adorservo al Dio, cxar, laux ili, nur la malvirtuloj prosperis dum la fideluloj estis en profunda malricxeco (Malahxi 3:13-15). Cxu Dio estis partia? Ilia deprimo farigxis akuzo pri la sxajna nesentemeco de Dio al ilia profunda bezono. Sed, cxu ili povis mezuri la rekompencon de Dio per portempa ricxeco? Kio estas vera ricxeco? Cxu tio signifas ke kelkaj kristanoj adorservas Dion pro tio kion ili akiras returne, aux pro kiu Dio estas? Cxu amasigi ricxajxojn per frauxdo, rito, kaj aliaj dubindaj manieroj estas vera ricxeco, aux havante internan pacon kun Dio? La vortoj de Jesuo en Johano 4:23-24 estas tauxgaj cxi tie: "Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoras la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn ke ili estu Liaj adorantoj. Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero." La fakto ke frauxduloj "prosperas" ne devus igi nin imiti ilin, aux akuzi Dion. Gxi ne devus igi nin adori la donajxojn anstataux la Donanton de cxiuj bonaj donajxoj. La Psalmisto avertis kontraux tiajxo (Psalmaro 37:1ss).
Tamen, ne cxiuj Izraelidoj dum la tempo de Malahxi deziris akiri ricxon per malvirtaj manieroj. Estis kelkaj kiuj sciis ke la Eternulo estas bona (Malahxi 3:16-17). Unu el ili estis Malahxi. Li estis kontenta. Li atestis ke Dio ankoraux rememoras tiujn kiuj dependas de Li kiel la fonto de vera ricxeco. Kiuj estas la lecionoj por ni? Atestoj pri Dio kaj Liaj rekuragxigoj estas fidindaj kaj komfortigaj ecx kiam ni estas en bezonoj. Dio neniam forlasas nin, "…cxar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" (Hebreoj 13:5).
Legu Malachi 3:18-4:3, klara difirenco estis farita inter la virtuloj kaj la malvirtuloj. Ambaux havas sortojn. Por la malvirtuloj, estos eterna detruo kun iliaj ricxajxoj! Cxi tiu ne estas ekstermo, sed tuta ekzilo de la preciza cxeesto de Dio (vidu Mateon 25:46). Kio pri la virtuloj? La virtuloj estos resanigitaj, honoritaj, kaj renovigitaj eterne. Se cxi tio okazos, kiel portempa "alloga" ricxeco de la malvirtuloj estus komparebla kun la eterna ricxeco de la virtuloj? Gxi estas dauxra, konstanta kaj neniam senvalorigita! Efektive, la virtuloj ja heredos la teron (Psalmaro 37:9, 11, 22, 34; Jesaja 60:21).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi mesagxo estis unue dissendita je la 26-a de oktobro, 2003.

Saturday, October 1, 2011

“CXU VI RESTOS KUN MI?”

Estimataj,
“CXU VI RESTOS KUN MI?”
“Ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano” (Jesaja 41:10).
Antau ne longe, dek-unu-jara filo estis malsana. Mi kondukis lin al la hospitalo por kuracado. La kuracisto konsilis ke li estu enlasita por tauga avertado ekzameno de la kuracado. Li estis kondukita al unu el la cxambroj de la hospitalo. Kiam li estis ricevinta la unuan kuracajxon, li demandis min, “Pacxjo, cxu vi restos kun mi?” Mia respondo ne estis difinita cxar mi tiutempe pensadis pri kiel lia patrino kaj mi alternos nian restadon kun li kaj samtempe la zorgadon de liaj gefiloj hejme. Mi poste demandis lin cxu li estis tima, kaj li diris ke li ne timis. Mi restis kun li dum preskau unu horo antau ol mi forlasis por ke lia patrino anstatauu min.
La zorgemo de mia filo estas nedisputebla. Cxiu el ni bezonas la kunecon de amato precipe kiam ni alfrontas au alfrontos problemon. Sendube, estas ne eble por oni esti kun oniaj amatoj cxiutempe, ne menciite helpo al la amatoj kiam ili bezonas gxin pleje. Tamen, Dio, kiel Iu kiu estas en cxie, ne estas nur tie por oni, sed ankau tie por helpi. La psalmisto diris, “Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata” (46:2). Iu ajn kiu fidas al Li ne devas timi tion kion li travivos pro la cxiama cxeesteco de Dio. Je alia loko, la psalmisto diris, “Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, Cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo Trankviligos min” (23:4). Tiam, kie ajn oni estas, Dio estas tie por kuneco kun oni kaj helpi onin je kia ajn problemo kion oni alfrontas.
Kion vi trapasas nun au trapasos? Vi ne devas timi cxar Dio restos kun vi! "...cxar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" (Hebreoj 13:5).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

“CXU VI RESTOS KUN MI?”

Estimataj,
“CXU VI RESTOS KUN MI?”
“Ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano” (Jesaja 41:10).
Antau ne longe, dek-unu-jara filo estis malsana. Mi kondukis lin al la hospitalo por kuracado. La kuracisto konsilis ke li estu enlasita por tauga avertado ekzameno de la kuracado. Li estis kondukita al unu el la cxambroj de la hospitalo. Kiam li estis ricevinta la unuan kuracajxon, li demandis min, “Pacxjo, cxu vi restos kun mi?” Mia respondo ne estis difinita cxar mi tiutempe pensadis pri kiel lia patrino kaj mi alternos nian restadon kun li kaj samtempe la zorgadon de liaj gefiloj hejme. Mi poste demandis lin cxu li estis tima, kaj li diris ke li ne timis. Mi restis kun li dum preskau unu horo antau ol mi forlasis por ke lia patrino anstatauu min.
La zorgemo de mia filo estas nedisputebla. Cxiu el ni bezonas la kunecon de amato precipe kiam ni alfrontas au alfrontos problemon. Sendube, estas ne eble por oni esti kun oniaj amatoj cxiutempe, ne menciite helpo al la amatoj kiam ili bezonas gxin pleje. Tamen, Dio, kiel Iu kiu estas en cxie, ne estas nur tie por oni, sed ankau tie por helpi. La psalmisto diris, “Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata” (46:2). Iu ajn kiu fidas al Li ne devas timi tion kion li travivos pro la cxiama cxeesteco de Dio. Je alia loko, la psalmisto diris, “Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, Cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo Trankviligos min” (23:4). Tiam, kie ajn oni estas, Dio estas tie por kuneco kun oni kaj helpi onin je kia ajn problemo kion oni alfrontas.
Kion vi trapasas nun au trapasos? Vi ne devas timi cxar Dio restos kun vi! "...cxar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" (Hebreoj 13:5).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 24, 2011

LA KURO NE DEPENDAS DE LA RAPIDULOJ

Estimataj,
LA KURO NE DEPENDAS DE LA RAPIDULOJ
"Denove mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas" (Predikanto 9:11).
La membroj de mia familio jam enlitigxis. Mi ne dormis. Mi televidis mian favoratan piedpilkan teamon ludantan kun alia teamo en kontinenta konkurso. Estis certe ke mia teamo venkos. Unue, ili ludis hejme. Due, ili havis multajn talentajn kaj profesian ludistojn. Tamen, mi enlitigxis seniluziigxinte. Mia kara teamo malvenkis konvinke antaux siaj svarmaj apogantoj.
Mi kusxigxis sur mia lito, samtempe, mi pensis pri la konkurso: Kial malvenkis ili? Kial ili ne poentis unu solan golon, ecx kiam ili havis la oportunon de penala sxoto? Kio okazis al iliaj golsxotantoj? Cxu ili ne preparigxis bone por la konkurso? Multaj senrespondaj demandoj venis en mian penson gxis la supra Biblia verso venis en rigardon kaj malkovris la misteron de vivo, "…ne de la rapiduloj dependas la kuro…."
Kelkfoje, ni havas cxion, kion ni bezonas por sukcesi, sed la rezulto estas seniluziiga. Eble, gxi estas la rimedo de Dio doni al ni gravan lecionon: cxiu sukceso dependas de Dio, ne de nia inteligenteco. Li estas cxiopova kaj suverena Dio. Li donas veran sukceson al iu ajn kiu placxas al Li. Viaj forto, scio, sperto, sagxeco, auxtoritato kaj ofico estas bonaj, sed ili ne povas konkuri kun la sagxeco de Dio. Nepre ne!
Rememoru, "La regxon ne helpos granda armeo, fortulon ne savos granda forto. Vana estas la cxevalo por helpo, kaj per sia granda forto gxi ne savos. Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, kiuj esperas Lian favoron" (Psalmaro 33:16-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 19-a de oktobro, 2003.

Saturday, September 17, 2011

DONACOJ POR EKIPI ALIAJN

Estimataj,
DONACOJ POR EKIPI ALIAJN
"[Spiritajn donacojn Dio donas] por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo; gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo" (Efesanoj 4:12-13).
"Lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel li uzu gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio; se iu parolas, li parolu kvazaux orakoloj de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen" (1 Petro 4:10-11).
Dio donas al homoj diversajn talentojn, povojn, kaj spiritajn donacoj. Kial Li donas cxi tiujn diversajn spiritajn donacojn? Cxu ili estas cxefe por egoisma intereso? Cxu por malaltvalora populareco de la aparta pregxejo aux la persono kiu posesas ilin?
Efesanoj 4:12-13 donas kvin cxefajn celojn por spiritaj donacoj:
1. por perfektigi homoj de Dio por servo;
2. por igi la korpon de Kristo (t.e la sanktulojn) kreski;
3. por unuigi ilin en la fido kaj scio de Jesuo Kristo;
4. por maturigi ilin en Li; kaj
5. por atingigi ilin gxis la matureco de la pleneco de Kristo.
Aliaj cxerpajxoj de la Sankta Biblio listigas aliajn celojn:
1. por la komuna bono de la sanktuloj (1 Korintanoj 12:7);
2. por servi aliajn (1 Petro 4:10); kaj
3. por lauxdi Dion (1 Petro 4:10-11).
Por kia celo vi uzas la donacojn de Dio en vi? Kvankam ni ofte plenumigxas dum ni uzas la Didonatajn donacojn, Dio, la Doninto, finfine prenos la agnoskon. Ni devas danki Lin pro tio, ke li faras nin kanaloj de benoj al aliaj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 11-a de Januaro, 2004.

Saturday, September 10, 2011

NE ESTU KIEL LA RICXA SENPRUDENTULO!

Estimataj,
NE ESTU KIEL LA RICXA SENPRUDENTULO!
“Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion” (Luko 12:20-21).
“La sensagxulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas” (Psalmo 14:1).
Antau nelonge mi babilis surrete kun iu. Tiu persono petis ke mi pruvu al sxi kial sxi bezonas Dion post tio kion sxi posedas. Lau sxi, “Nuntempe sen Dio kiel mia refugxejo mi faras grande, mi scias kiel trapasi vivon glate.... se mi estus komforta kial mi bezonas Dion? Kio estos malsama?”
Cxi tiu virino estas kiel la ricxa senprudentulo en la parabolo en Luko 12 kiu pro lia tiel nomata suficxeco forgesis valorigi sian Dion. La ricxa senprudentulo pensis ke li povis vivi sen Dio. Kiel malprava li estis! Oni instruis al li la lecionon de lia vivo kiam li perdis cxion kion li posedis unue perdante sian vivon.
Multaj homoj opinias ke ili ne bezonas Dion pro ilia tiel nomata suficxeco kiel ricxajxo, ofico, sekuro, kaj similaj. Kelkaj el tiaj homoj ecx neas la ekzistecon de Dio. Kiel senprudentaj ili estas! La fakto ke ili estas mem-suficxaj ne signifas ke ili havas regon sur siaj vivoj. Ne gravas kiel ricxaj, multepovaj, a?toritataj au sekuraj ili estas, ili ne ne scias kiam ili mortos, kie ili mortos, kian morton ili havos au kio okazos al ili post morto. Ili ne ecx povas antaudiri sukcese tion kio okazos al ili post la sekva sekundo! Iu ajn kiu scias cxi tiujn aferojn povas diri ke li ne bezonas Dion.
Cxu vi ankau kondutas kiel la ricxa senprudentulo? Cxu vi pensas ke vi povas trapasas vivon glate sen Dio malgrau kiel grande vi faras? Jesuo Kristo diris, “...sen mi vi nenion povas fari” (Johano 15:5). Nur sensagxulo forgesas sian fonton (vidu: Psalmo 14:1).
Vi eble valorigas Dion kaj deklaras ke vi bezonas Lin. Tamen, cxu vi donas al Li la gxustan lokon je via vivo? Ne gravas kiu vi estas, Dio devas esti via unua antaueco. Ne estu kiel la ricxa senprudentulo!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 3, 2011

IDOLOJ DE LA KORO

Estimataj,
IDOLOJ DE LA KORO
“Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre au sur la tero malsupre au en la akvo sub la tero; ne klinigxu antau ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa…” (Eliro 20:4-5).
“Ho filo de homo! Cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antau sia vizagxo…” (Jehxezkel 14:3).
La primitiva Afriko estis plena de idoloj. Ju pli mi sxatas la afrikan kulturon, des pli mi malamas gxian konekton kun idolkulto. Dank’ al Dio ke mi estas savita de cxiuj cxi tiuj prapatraj idoloj. Je Kristo, mi povas esti vera afrikano sen esti idolservanta. Tamen, kiam mi forigis ciujn cxi tiujn idolojn videblajn, kio pri la nevideblaj idoloj de la koro? Cxu mi estas libera de ili?
Dio akuzis la ekzilitajn Izraelidojn pri idolservado de la koro. Kvankam, ili estis senditaj en ekzilon pro cxi tiu peko, ili daurigis gxin en la ekzilo. Interese, cxi tiu popolo ankorau volis audi de Dio, kio signifis ke ili eble ne konstatis ke ili starigis idolojn en siaj koroj kontrau la volo de Dio.
Mi dubas cxu vi ankorau posedas iun videblan idolon kiun vi adoras. Tamen, kio pri la idoloj en via koro? Kiuj estas tiuj kiuj prenis la lokon de Dio en via koro? Cxu gxi estas mono, ofico, tempo, sportoj, plezuro, rekono, pozicio, viaj infanoj, via edz(in)o, aux ecx via vivo? Io ajn kion vi pli sxatas au amas ol Dion estas idolo de via koro. Forigu ilin nun kaj starigu Dion en Lia gxusta loko en via koro.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 29-a de septembro, 2003.

Saturday, August 27, 2011

CXU VI NE LAUDOS LIN?

Estimataj,
CXU VI NE LAUDOS LIN?
“Mi gloros la Eternulon en la dauro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos” (Psalmo 146:2).
Antau nelonge, oni invitis min esti gvidanto de iu aspekto de la cxiujara gvidanteca trejna kunsido de iu organizo de la surduloj. Tio estis mia unua interago kun homoj kiuj estas cxefe surdaj kaj mutaj. Mi povis vidi la entuziasmon de servado al Dio kaj homaro je cxi tiuj specialaj homoj. Tio kio ensorcxis min pleje estis la rimedo per kiu ili “kantis” per signa lingvo kaj dancis elmontrante la bonon de Dio je iliaj vivoj. Mi ne komprenis la signan lingvon, sed tiu kiu estis asignita al por interpretado faris bonan laboron dum sxi interpretis cxiun lirikon de iliaj kantoj al mi. Mi devis aligxi al ili laudante Dion.
Tiu travivajxo ankorau pensigas min pri kiel mi estas dankema al Dio. Mi povas paroli kaj mi povas audi homojn kiam ili parolas. Mi havas nenian fizikan neeblon. Jen homoj kun kelka fizika neeblo, kvankam, ili laudadas kaj servas Dion entuziasme. Kial mi ne faras plie?
Pleje da homoj kiuj legas cxi tiun mesagxon havas nenian fizikan neeblon, kvankam, ili ne povas tutkore laudi la Eternulon. Ili ne pensas pri tio kion ili havas. Ili anstataue pensas pri tio kion ili ne havas. Ili ne pensas pri tio kion Dio jam faris por ili. Ili anstataue pensas pri tio kion Dio ne faris por ili. Estas bedaurinde ke kelkaj homoj ne ecx konfesas la ekzistecon de Dio pro ilia tiel nomata suficxeco.
Se la surduloj povas laudi Dion tutkore malgrau ilia malfacilajxo, cxu vi ne laudas Lin? Forgesu tion kion vi ne havas au tion kion Dio ne faras por vi. Laudu Lin pro Tiu kiu Li estas kaj pro tio kion Li jam faris por vi. Almenau, vi ankorau estas viva.
La psalmisto deklaris, “Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn. Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta” (Psalmo 9:2-3), kaj “Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon” (Psalmo 115:17-18).
Cxu vi ne laudos Lin?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 20, 2011

BONO, PLI BONO, PLEJ BONO

Estimataj,
BONO, PLI BONO, PLEJ BONO
“Ne kvazau mi jam trafis, au jam perfektigxis; sed mi min pelas antauen, sed mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion kio estas malantaue, kaj strebante al tio, kio estas antaue, mi min pelas al al celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo” (Filipianoj 3:12-14).
Unu el la kantoj kiun mi sxatis kiam mi cxeestis unuagradan lernejon estas angle: "Good, Better, Best/ I shall never rest,/ Until my good is better,/ And my better's best." (Bono, Pli bono, Plej bono/ Mi neniam ripozos,/ Gxis mia bono farigxos pli bona,/ Kaj mia pli bono farigxos plej bona.) La kanto estis sensignifa al mi tiam, gxis kiam mi plenkreskis. Min inspiras gxi strebi pli alten. Jes, tio kion mi faras eble estas bona, sed gxis kiam gxi farigxos pli bona, kaj la pli bono farigxos plej bona, mi ne cxesos.
Pauxlo sciis cxi tiun sekreton. Mi ne estas surprizita ke li skribis la supran citajxon al la Filipianoj je la fino de sia diservo. Kvankam, li farigxis renoma predikinto de la evangelio cxar li laboregis pli abunde ol la aliaj apostoloj (1 Korintanoj 15:10; 2 Korintanoj 11:23-30), li cxiutage plibonigxis je siaj atingoj. Li ne lasis sian "pli bonon" – la antauajn sukcesojn – malinstigi lin de de la akiro de la plej bono, ecx en la malliberejo.
Kial mi ne estas kontenta pri mia "bono"? Kial mi ne estas kontenta pri miaj atingoj? Cxu oni ne estas kontenta pri tio kion oni havas? Tamen, kontenteco estas malsama ol aspiro. Aspiro lernas de la antauxo por farigxi la plej bono, sed kontenteco gxoje akceptas cxion, kio okazas kiel planitan de Dio por atingi Sia bonan celon por ni. Tial, aspiru al grandeco, sed estu kontenta pri tio, kion Dio donas al vi.
Cxu vi faras ion bonan? Faru gxin pli bona. Se la via estus pli bona ol aliaj, ne ripozu gxis kiam via bono farigxos ankorau pli bona kaj via pli bono farigxos plej bona!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 18-a de augusto, 2003.

Saturday, August 13, 2011

KIE ESTAS VIA RIFUGXEJO?

Estimataj,
KIE ESTAS VIA RIFUGXEJO?
“Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo” (Psalmo 91:1).
Psalmo 91 estas unu el la plej popularaj psalmoj. Gxi estas populara cxar gxi estas psalmo de certigo de protekto kaj sekurigo de Dio. Tamen, estas tusxanta vero je la komenca versiklo de la psalmo: la diaj protekto kaj sekurigo estas nur por tiuj kiuj vivas vivon de kuneco kun Dio. Homoj kiuj povas apliki cxi tiun psalmon al si estas tiuj kiuj tute fidas al Dio. Ili estas homoj kiuj vivas lau la modeloj de Dio cxar nur tiaj homoj povas resti je la cxeesto de la sankta Dio en ia timo de Lia sankta kolero. “La sxirmo de la Plejaltulo” en versiklo unu estis eble aludita al la Plej Sanktejo. Sub la Legxo de la Malnova Testamento, nur la cxefpastro kiu eniris laulegxe estus kovrita per la nubo de la gloro de Dio (la protekto de la cxiu-suficxa Dio), sed sub la Nova Testamento, cxiuj kredantoj je Kristo havas la kuragxon eniri en la nevideblan plej sanktejon per la sango de Jesuo kaj tiuj kiuj tial eniras estas sekuraj el cxiu malbono. Ne mirinde, la skribinto de la Sentencoj diris: “La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata” (18:10).
La skribinto de cxi tiu psalmo denombris kiel homoj kiuj “logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo” estus protektitaj: (a) savante de dangxeraj penoj kontrau iliaj vivoj (versiklo 3a; kp. Psalmo 124:7); (b) estante sub la dia sekuro kaj komforto (versiklo 4a; kp. Psalmo 17:8; 36:7); kaj (c) gxuante la dian fidelan protekton kun la “sxirmado de Liaj plumoj kaj flugiloj” (versiklo 4b; kp. Psalmo 57:1; 61:4; 63:7). Cxi tio kondukos al foresto de timo malgrau evidenta dangxero (versikloj 5-8; kp. Psalmo 3:6; 27:1-3; 46:2; 112:7; Sentencoj 28:1). Pro la fakto ke cxi tiuj homoj jam farigis Dion ilian “rifugxejon,” angxeloj estos iliaj nevideblaj gardantoj kiuj prizorgas ilin (versikloj 9-13; kp. Psalmo 34:7). Interese, la Diablo misaplikis cxi tion kiam li tentis Jesuon Kriston (Mateo 4:6).
Je versikloj 14-16, la psalmisto skribis kvazau Dio mem konfirmis la fidon de la psalmisto. La Eternulo promesas al iu ajn kiu restas je Li: (a) savon el dangxero, (b) protekton el malutilo, (c) dian cxeeston en problemo, (cx) honoron, kaj (d) longan vivon.
“Cxar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon” (versiklo 9), cxiaj specoj de dangxero menciitaj en cxi tiu psalmo estas neefikaj kontrau vi. Efektive, vi estos konfidita al la dia sekureco. Estas nenia konfido au ripozo je ia alia loko. Kie estas via rifugxejo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 6, 2011

VIA MALANTAUA SPEGULO

Estimataj,
VIA MALANTAUA SPEGULO
“Ne rememoru tion, kio estis antaulonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva” (Jesaja 43:18).
“Ne kvazau mi jam trafis, au jam perfektigxis; sed mi min pelas antauen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaue, kaj strebante al tio, kio estas antaue, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo” (Filipianoj 3:12-14).
Antau nelonge kiam mi veturis al mia oficejo, mi provis trapasi flankan vojon por eviti la nebonfaman trafiksxtopigxon de mia hejmo al mia oficejo. De la malantaua spegulo de mia auto, mi eltrovis ke kelkaj aliaj veturiloj ankau evitadis la trafiksxtopigxon. Mi ekperdis fokuson je mia veturado dum mi koncentrigxis je la malantaua spegulo, tiam mi eksciis ke la malantaua spegulo ne estis kreita por longa koncentrado. Efektive, iu ajn kiu koncentrigxas je la malantaua spegulo de sia veturilo dum li/sxi veturas direktas sin al akcidento.
Multaj homoj ankau koncentrigxas je la “malantaua spegulo” de ilia vivo: iliaj estintaj travivajxoj. Ne gravas cxu cxi tiuj travivajxoj estis bonaj au malbonaj. Tiaj homoj lasas tiujn travivajxojn malhelpi al ili la gxuon de la cxeesto kaj la espero de la estonto. Tiaj homoj havus malfacilajxon alfronti la spertojn kiuj akompanas la gxuon de la cxeesto kaj la esperon de la estonto.
Dio, per Profeto Jesaja, diris al Sia popolo ne memori tion, kio estis antaulonge nek mediti pri tio, kio estis en la tempo antikva (vidu: Jesaja 43:18). La kialo estis ke Dio preparis fari novan aferon je iliaj vivoj tiel granda kaj mirinda ke gxi superos tion, kio estis antaulonge kion Dio jam faris je iliaj vivoj. Je Filipianoj 3:12-14, Paulo diris emfaze ke li forgesis tion, kio estas malantaue kaj strebante al granda afero kion li celis. Li sciis ke koncentradante sin je tio, kio estas malantaue povus esti ruiniga.
Kio estas via “malantaua spegulo”? Kio estas tio, kio estas malantaue, kio kaptas vian atenton? Cxu vi ankorau koncentrigxas je gxi? Ne gravas kiel bona au malbona tiu afero povas esti, ne koncentru vian atenton je gxi. Forgesu gxin kaj celu por pli bona afero. La Eternulo faros novan aferon je via vivo, sed ne lasu tion, kio estas malantaue, malhelpi vin gxui la novan aferon. Cxesu koncentrigxi je via “malantaua spegulo”!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 30, 2011

ATENDE ESPERU AL LA ETERNULO

Estimataj,
ATENDE ESPERU AL LA ETERNULO
“Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auskultis mian krion” (Psalmo 40:2).
Post kiam Dio malakceptis Saulon kiel regxon de Izrael kaj sendis Samuelon por sanktolei Davidon kiel la sekvan regxon (1 Samuel 15-16), David alfrontis multe da malamilecoj kaj malfacilajxoj ecx de siaj fratoj. Li farigxis forkuranto je sia propra lando. Li devis reloki siajn gepatrojn al fremda lando por sekuro (vidu: 1 Samuel 22:3-4). Dufoje, li sercxis rifugxejon kun la malamikoj de sia lando (vidu: 1 Samuel 21:10-15; 27:1-12). Malgrau liaj malfacilajxoj, li atende esperis al la Eternulo, ecx post la morto de Saul. La Eternulo ne malkontentigis lin. Li klinigxis al li kaj eltiris lin el la pereiga foso, el la sxlima marcxo. La Eternulo starigis sur roko lian piedon kaj fortikigis liajn pasxojn en Izrael kaj inter aliaj landoj. La Eternulo metis en lian busxon novan kanton, himnon de laudo. Multaj ja cxi tion vidis kaj ektimis kaj esperis al la Eternulo dum la dumvivo de David. Nemirinde, David povis verki Psalmon 40 por atesti pri la bono de Dio.
Vivo estas plena de malfacilajxoj. Cxiu havas sian propran malfacilajxon por alfronti. Tamen, nur tiu kiu atende esperas al la Eternulo sukcese venkos cxi tiujn malfacilajxojn kaj kantos kanton de laudoj kiel David. Ili estas tiuj kiuj “ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas” (Jesaja 40:31).
Kion vi alfrontas nune? Atende esperu al la Eternulo! Li forigos vin el via malfacilajxo. Li eltiros vin el la sxlima marcxo de vivo. Li starigos sur roko vian piedon kaj fortikigis viajn pasxojn inter viaj samtempuloj. Li metos en vian busxon novan kanton, himnon de laudo al Lia sankta nomo. Multaj ja cxi tion vidos kaj laudos Dion kun vi. Ili ektimos kaj esperos al Dio pro tio kion Li faros en via vivo.
“Multaj estas la suferoj de piulo; sed de cxiuj la Eternulo lin savas” (Psalmo 34:20).
Atende esperu al la Eternulo!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 23, 2011

"PAFO KONTRAUX PAFO"

Estimataj,
"PAFO KONTRAUX PAFO"
"Cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas" (2 Tesalonikanoj 1:6).
La Nigxeria Polico havis kontrauxkriman grupon nomitan "Operation Fire for Fire" (t.e. "Operacio Pafo kontraux Pafo"). Ilia rimedo kontraux krimo estis ofte brutala kaj sxajnis vengxema. Kelkfoje, multaj kristanoj adoptas la saman rimedon kontraux siaj sxajnaj malamikoj. "Okulon pro okulo" (Eliro 21:23-25; Levidoj 24:19-20) estas la populara proverbo kiun ili uzas por pravigi siajn agadojn.
Efektive, ne estas facile deteni nian koleron kontraux malamikoj. Sed, vengxemaj agadoj kontrauxas tion kion la Sankta Biblio instruas (vidu Mateon 5:38-42; Lukon 6:27-28, 35; Romanojn 12:17; 1 Tesalonikanojn 5:15; 1 Petron 3:9). Tamen, kiam mi rigardas la supre cititan versiklon (t.e. 2 Tesalonikanoj 1:6) kaj alian similan promeson donitan al Abraham kiam Dio vokis lin: "Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos…" (Genezo 12:3), mi pensas: Cxu Dio instigas vengxemajn agadojn?
Karaj, Dio malamas maljustecon. Tamen, Li ne volas ke ni repagu al niaj malamikoj la malbonojn kiujn ili faris al ni. Ili ne batalas kontraux ni sed kontraux nia Dio. Ni devas lasi Lin fari niajn batalojn. Li ne lasos la malbonulojn iri senpune. Li repagos ilin laux SIA MANIERO, ne niamaniere (Romanoj 12:19) - aflikton kontraux aflikto (2 Tesalonikanoj 1:6).
Cxu vi estas malbonuloj? La Sankta Biblio ecx ne admonas la malbonulojn cxesi fari malbonon, sed avertas pri la certeco de la tago de kalkulo, cxar Dio "[repagos] al cxiu laux lia faro" (Apokalipso 22:11-12). Cxu vi estas viktimo de malbonuloj? Vi eble ne povas defendi vin, sed Dio defendas kaj komfortigas la afliktitojn kaj repagas al la malbonuloj - "pafon kontraux pafo."
"Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, farigxas tie" (Predikanto 3:17).
"Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona" (Predikanto 12:14).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-a de decembro, 2003.

Saturday, July 16, 2011

MALVIRTO KONTRAU LA BONO

Estimataj,
MALVIRTO KONTRAU LA BONO
"Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante: Vi devas morti! Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante: Cxi tiu domo farigxos kiel Sxilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkau Jeremia en la domo de la Eternulo" (Jeremia 26:8-9).
Mi estis cxe autohaltejo atendante autobuson kiam mi subaudis kelkajn studentojn kiuj malbenis iujn el siaj geinstruistoj kaj eksteran kontrolobservanton kiu venis kontrolobservi la finajn ekzamenojn kiujn la studentoj faris. Kio estis la peko de cxi tiuj geinstruistoj kaj de la kontrolobservanto? Ili ne permesis al la studentoj engagxi sin je ekzamenaj fi-agoj. Cxi tiuj studentoj estis furiozaj pri la ago de la geinstruistoj kaj la kontrolobservanto. Unu el ili ecx proponis ke ili organizu embuskon kie ili atakos la instruistojn kaj la eksteran kontrolobservanton.
Mi pensis en mi la gravecon de la "peko" de la geinstruistoj kaj la kontrolobservanto. Cxu ili ne penis formi la vivojn de cxi tiuj studentoj? Cxu ili helpis al la estonto de la studentoj se ili permesus al ili fari ilian nelegxan agon? Cxu la studentoj konstatis la sinsekvon de ilia ago se oni kaptos ilin? Multaj demandoj venis en mian penson ke mi ne povis ecx alvoki ilin kaj konsili ilin kontrau iliaj planoj antau ol mi eniris la postan autobuson al mia celo.
Jeremia trovis sin en simila situacio. Dio sendis lin al la popolo Juda por averti ilin pri la okazonta dangxero kiu trafos ilin pro ilia malobeeco. Anstatau danki lin kaj penti pri siaj pekoj, ili – ecx iliaj religiaj estroj inkluzive – planis mortigi lin. Tamen, la Eternulo ne forlasis lin. Li, kiel li promesis antaue, igis lin venka super cxiuj cxi tiuj kontrauecoj, kvankam li estis sola (Jeremia 1:19; 26:24; 33:1-3; 36:26).
Cxu homoj repagas al vi malvirton kontrau la bono kiun vi faras al ili? Cxu ili persekutas vin pro via bonkoreco, pieco, justeco au honesteco? Cxu sxajnas ke vi ne estas amata cxar vi ne aprobas la malvirtecon, nejustecon, malhonestecon au koruptecon pro kiuj la homoj de la mondo estas konataj? Estu fidela. Rememoru, "Fidela esta Tiu [t.e. Dio], kiu vin vokas, kiu ankau faros" (1 Tesalonikaj 5:24). "Fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontrau la malbonulo" (2 Tesalonikaj 3:3).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 29-a de majo, 2005.

Saturday, July 9, 2011

AL DI' ESTU GLOR'

Estimataj,
AL DI' ESTU GLOR'
"Al la sola sagxa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen" (Romanoj 16:27).
La himno "Grandajxojn Li faris! Al Di' estu glor'!" estas tre konata kiel mirindega himno de laudo kaj adoro de Dio. Tiu fama himnoverkintino, Fanny Jane Crosby (1820-1915), verkis gxin. La himno estas kantata kutime je la maniero de laudoj, sed gxia enhavo estas pli ol laudoj. Gxi temas pleje pri la graco de Dio. Je la komenco, estas klare ke Fanny Crosby donis cxiun gloron al Dio pro Lia faro sen nenia rolo por la klopodoj de homo en la granda plano de savo de Dio. Je la unua strofo, estas nur Jesuo kiu malfermas la vojon de savo, por ke cxiu havu la oportunon esti savita. Cxi tio estas klara mesagxo de graco kontrau la ideo ke homo devas pruvi sian indon antau ol eterna vivo estas donita. Je la dua strofo, Crosby esprimis la kondicxojn por eniro tra cxi tiu vojo: kredo, kaj nur kredo. Sxi prave notis ke elacxeto estas promesita al cxiu kredanto (vidu: Johano 3:16), kaj ke ne gravas la grandeco de oniaj pekoj, ecx la "plej fia pekulo" kiu kredas je Kristo, ekzemple, la krimulo krucumita kun Kristo (Luko 23:43) au Saul de Tarso (1 Timoteo 1:15), tuj ricevos pardonon de Jesuo. La tria strofo kaj la rekantajxo daurigas klarigi cxi tiun ideon de graco, ke estas nur Dio kiu faris grandajxojn, kaj Tiu al kiu apartenas laudo kaj adoro.
Estas bone kanti cxi tiun kanton kie ajn ni volas laudi Dion pro ia materialajxo kiun Li jam faris. Tamen, estas pli bone pensi pri la spiritajxoj kiujn Li jam faris (t. e. la donado de Sia Filo, la pardono de niaj pekoj, la rebonigo pro niaj pekoj, nia elacxeto) kaj tion kion Li faros kiam ni ekvidos Jesuon.
La himno "Grandajxojn Li faris! Al Di' estu glor'!" estas mirindega esprimo de laudo al Dio pro Liaj mirindegaj faroj. Tamen, cxu vi spertis la rezulton de cxi tiuj faroj: la savo kiu estas provizita kiel donajxo de Dio al cxiu kiu kredas je Kristo, ne gravas liaj au sxiaj pekoj antau au post konvertigxo? Nur tiam vi povas aligxi al Crosby por kanti, "Laudu lin! Laudu lin! Lin ekaudu, homar'! Laudu lin! Laudu lin! Jen ameg' sen kompar'! Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di', Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!"
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 2, 2011

LI MEM SCIIS KION LI FAROS!

Estimataj,
LI MEM SCIIS KION LI FAROS!
"Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu? Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros" (Johano 6:5-6).
Kelkfoje, sxajnas ke Dio ne scias tion kion ni travivas, au ke Li scias sed Li ne scias kion Li faru por savi nin el niaj problemoj. Efektive, multaj homoj jam konkludis ke Dio au estas senpotenca au ne ekzistas pro iliaj sxajnaj teruraj situacioj. Tamen, nenia situacio alfrontas Dion nescie au senprepare. Efektive, Li ja scias tion kion Li faros je cxia situacio.
Granda homamaso sekvis Jesuon Kriston al soleca loko. Ili estis kun Li gxis malfrua posttagmezo. Nutrinte cxi tiujn homojn per spirita nutrajxo, Jesuo demandis de Filipo, unu el Siaj disxciploj, pri kiel la homoj estos nutritaj per fizika nutrajxo ankau. Filipo ne povis imagi tion kio kontentigis cxi tiun grandan homamason, sed Jesuo mem sciis tion kion Li faros, kaj Li finfine faris tion kion Li havis en la animo: mirakle provizi nutrajxon por la miloj da homoj.
Ne gravas via situacio, Dio scias tion kion Li faros kaj Li finfine faros gxin je Sia tempo kaj Sia rimedo. Nur fidu al Li. Iu joruba kantisto diras: "Olorun mo ohun ti yo se; Jesu mi mo ohun ti yo se; Emi Mimo mo ohun ti yo se o t'aye mi yo fi dara." [Dio scias tion kion Li faros; Mia Jesuo scias tion kion Li faros; la Sankta Spirito scias tion kion Li faros por plibonigi mian vivon.] Jesuo Kristo diris al Siaj disxciploj, "cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antau ol vi petas de Li" (Mateo 6:8).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 25, 2011

CXU LA BRAKO DE LA ETERNULO ESTAS TRO MALLONGA?

Estimataj,
CXU LA BRAKO DE LA ETERNULO ESTAS TRO MALLONGA?
"Tiam la Eternulo diris al Moseo: Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23).
La Eternulo jam kondukis la popolon Izraelan el Egiptujo al la Lando Promesita dum pli ol du jaroj per multaj signoj kaj mirindajxoj. Tamen, sxajnis ke la popolo ne estas preta akcepti Dion lau tiu kiu Li estas - la cxiama zorganta Dio. Ili amis plendon kaj ribelon kiam ajn ili estis en sufero. Ili ecx provis starigi alian dion por si kiam sxajnis ke Moseo, la viro kiun Dio uzis inter ili, estis for (vidu: Eliro 32)! Malgrau la rimedoj kiujn Dio uzis por korekti ilin, ili ankorau estis plendantaj pro tio kion Dio ne faris por ili. Venis tempo kiam Moseo estis laca portinte ilian sxargxon. Placxis al li morti (Nombroj 11:10-15).
Tamen, je la stato de senespereco, Dio igis redukti la sxargxon de Moseo elektante aliajn sepdek virojn el la pliagxuloj de Izrael por helpi al li. Rilate al la kauzo de la plendo de la Izraelidoj - viando mangxebla - Dio promesis, "Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; sed dum tuta monato…" (Nombroj 11:19-20a). Kia mirinda Dio! Moseo ne povis kompreni cxi tion. Kiel Dio nutrus pli ol sescent mil virojn per viando nemenciite la virinojn kaj la infanojn?
Cxu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke tiuj suficxu por ili? au cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke tiuj suficxu por ili? (Nombroj 11:22), li pridubis Dion. Respondinte, Dio diris, “Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23). Dio ja provizis la viandon, ecx troe! Tamen, la viando farigxis kaptilo por la popolo pro ilia nekredo (Nombroj 11:31-34).
Kiamaniere vi ankau plendas kontrau Dio? Cxu vi pensas ke Li ne povas provizi por vi? Cxu vi ankau dubas la eblecon de Dio agi en via situacio? Mi pridemandu vin kiel Dio pridemandis Moseon: "Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga?"
"Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne audu" (Jesaja 59:1).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 27-a de februaro, 2005.

Saturday, June 18, 2011

PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO

Estimataj,
PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO
“Vi do pregxu jene: Patro nia, kiu estas en la cxielo, sanktigata estu Via nomo” (Mateo 6:9).
Jesuo Kristo estis instruanta Siajn disxciplojn kiel ne pregxi. Eble tio kondukis al la peto de la disxciploj kiel pregxi lau la rakonto de la Evangelio de Luko (vidu: Luko 11:1). Je Sia respondo, Jesuo instruis al ili modelan pregxon kiu estas populare konata kiel “La Pregxo de la Sinjoro.” Cxi tiu modela pregxo en la rakontoj de Mateo kaj Luko komencigxis per miriga malkasxo: la celo de la pregxo kiu estas “Patro nia, kiu estas en la cxielo.” Jesuo ne aludis al Dio kiel Dio kiel multaj aliaj homoj je aliaj religioj de la mondo farus. Li aludis al Dio kiel “Patro.” Cxi tie ne estas la unu nura loko kie Jesuo aludis al Dio kiel Patro. Li aludis al Dio kiel Patro je multaj lokoj.
Cxi tiu aludo ne estis stranga al la Judoj cxar Dio jam malkasxis Sin al ili kaj jam traktis kun ili kiel patro. Efektive, la ofico kaj autoritato de la patro kiel la estro de la familio estas klare aprobitaj kaj komprenitaj je la Sankta Biblio, kiel similajxo de tiu de la Plejpotenca Dio supra Siaj kreitajxoj. La vorto “patro” estas aplikita en la Sankta Biblio al iu ajn praavo (Readmono 1:11; 1 Regxoj 15:11; Mateo 3:9; 23:30). Gxi estas uzita kiel titolo de respekto al cxefo, reganto au pliagxulo (Jugxistoj 17:10; 18:19; 1 Samuel 10:12; 2 Regxoj 2:12; Mateo 23:9). Oni povas uzi gxin por la komencisto de io ajn (Genezo 4:20, 21; Ijob 38:28). Gxi ankau estas aplikita al Dio (Eliro 4:22; Readmono 32:6; 2 Samuel 7:14; Psalmo 89:27, 28). Gxi indikas Lian interkonsentan rilato al la Judoj (Jeremia 31:9; Jesaja 63:16; 64:8; Johano 8:41), kaj per etendo al kristanoj. Tial, kredantoj estas nomataj “filoj” de Dio (Johano 1:12; Romanoj 8:16; Mateo 6:4, 8, 15, 18; 10:20, 29). Ili ankau nomas Lin “Patro” (Romanoj 1:7; 1 Korintanoj 1:3; 2 Korintanoj 1:2; Galatoj 1:4). La patreco de Dio estas la bazo kaj la modelo de homa patreco.
Kiel la Patro de cxiu el Siaj kreitajxoj, precipe homo, cxu vi rilatas al Dio kiel filo au filino? Cxu vi donas al Li la respekton kiun Li meritas? Dio demandis, “...se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi?” (Malahxi 1:6).
Kiel patro, cxu via biologiaj infanoj povas rilati libere al vi kiel ilia patro? Cxu vi jam faris suficxan aferon por meriti ilian respekton? Se ili ankorau havas vivantan patron, kiel vi prizorgas lin?
Felicxan Tagon de la Patro!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 11, 2011

AMIKO JE BEZONO...

Estimataj,
AMIKO JE BEZONO...
“Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon” (1 Samuel 18:3).
Jonatan, la filo de Regxo Saul, kaj David estis resumo de bonaj amikoj. Jonatan estis la sxajna heredanto al la trono, sed li amis Davidon (kiu estis minaco al tiu trono) kiel li amis sin kaj li faris interligon kun li. Efektive, li estis preta riski sian vivon pro la sekuro de David kiam Regxo Saul pruvis mortigi Davidon (vidu: 1 Samuel 21). Jonatan estis tie kiam David bezonis lin. Li estis ja amiko cxar li estis amiko je bezono. Kiam David finfine farigxis la regxo de Izrael post la morto de Saul, Jonatan kaj Isxbosxet (kiu sekvis Saulon kiel regxo), David rememoris sian amikecon kun Jonatan kaj rekompesis la filon de Jonatan laue (2 Samuel 9).
Nuntempe, estas malfacile trovi homojn kiuj estas konfida en amikeco kiel David kaj Jonatan. Homoj estas pli egoismaj nuntempe ke ili ne povas riski siajn vivojn pro siaj amikoj. Estas nun malfacile konfidi ecx amikojn pro la perfido de konfido kiun multaj homoj jam travivis de iliaj fidelaj amikoj.
Kiu estas via plej intima amiko? Kiel konfida estas vi al li/sxi? Cxu vi estas preta riski vian vivon pro li/sxi? Cxu via amiko tutkore konfidas vin? Cxu vi povas esti “amiko [kiu] estas pli sindona ol frato” (Sentencoj 18:24)? Amiko je bezono estas ja amiko!
Jesuo Kristo estas Amiko kiu povas esti konfida kaj kiu estas fidela al iu ajn kiu faras Lin lia/sxia amiko. Kiam ni bezonis savon de peko, Li mortis por ni (vidu: Romanoj 5:5, 8). Li estas preta provizi gxojon kaj pacon de anio al iu ajn kiu sercxas Lin diligente. Faru Lin via Amiko. Vi neniam bedauros ke vi faris. Li estas Amiko je bezono, la vera Amiko.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 4, 2011

CXIU ESTAS GRAVA

Estimataj,
CXIU ESTAS GRAVA
"Cxar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia" (Romanoj 12:4-5).
"Cxar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo" (1 Korintanoj 12:12).
Estas normala inklino pensi ke kelkaj partoj de nia korpo ne estas tiel gravaj kiel la aliaj. Tamen, Dio kreis cxiun organon de la korpo egale. La fakto ke iu rolo ne estas kolosa ne faras gxin malpli granda. La fakto ke mi ne povas ludi vian rolon ne faras min enviema aux malestimigas vian roladon. Cxiu el ni ludas unikan rolon en la vinberejo de Dio (Romanoj 12:3-8; 1 Korintanoj 12:12-30; Efesanoj 4:7, 11-13).
Cxar Dio donas al ni malsamajn spiritajn donajxojn, iu kristano ne povas havi cxiujn donajxojn, sed neniu kristano havas neniun donajxon. Li donas al cxiu el ni laux la mezuro de Sia donajxo (Efesanoj 4:7). Do, cxiu unuo kiu konsistigas la nedivideblan tuton estas tre grava.
Tial ni estas kunlaborantoj kun Dio en Lia vinberejo (1 Korintanoj 3:9). Ni devas fari nian propran parton fidele ecx kiam ni estas kritikitaj, malkuragxigxitaj aux neremarkitaj. Ni estas respondecaj al Dio kiu rekompencos nin laux tio kion Li donis al ni.
Kiel vi sentas vin mem? Cxu vi pensas ke vi estas malplivalora ol aliaj? Vi estas grava! Via rolo estas signifa! La mondo eble ne agnoskas vin, sed Dio faras tion. Karaj, estu fidelaj je la tasko. "...nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58).
Cxiu estas grava, inkluzive de vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de Decembro, 2003.

Monday, May 30, 2011

CXU IAN TEMON VI HAVAS?

Estimataj,

CXU IAN TEMON VI HAVAS?

“Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi. Kaj li diris al mi: Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min” (2 Korintanoj 12:8-9).

Fanny Crosby sendube estis unu el la plej inspiritaj kristanaj himnaraj verkintoj je historio. Sxi verkis multajn himnojn. Interese, sxi estis blinda dum la plej granda parto de sia vivo! Malgrau sxia fizika malebleco, sxi havis ian temon diri al cxiu. Sxi diris la temon je unu el sxiaj popularaj himnoj, “Bena konfido, cxe mi Jesu'!” kiun sxi verkis lau la muziko ludita de sxia kara amikino, Phoebe Knapp.

Por Fanny Crosby, Jesuo Kristo estis bena konfido cxar sxi konis pri sankta gxuo. Sxi sciis ke sxi estis kunheredanto de cxiela gloro kiu estis acxetita per Lia sango, savo, favoro. Sxi memvole cedis al la volo de Dio por sxia vivo kaj sxi havis plenan konfidon je tio. Malgrau sxia blindeco, belaj vizioj venis al sxia vido. Je cxi tiuj vizioj, sxi vidis cxielajn angxelojn kiuj traktis pri amo kaj Dia faro. Je sia memvola cedo estis ene la paco. Sxi estis plenigita per gracodonaco cxe la Savanto, kaj plena je beno, amo, de Dio, sxi tiam rigardis supren al sia Savanto. Sxi ja havis ian temon kaj gxi farigxis sxia laudkanto kaj la laudkanto de mil da homoj kiuj kredis, kaj ankorau kredas, cxi tiun benan konfidon en Jesuo Kristo.

Fanny Crosby havis ian temon. Kio estas via temo? Malgrau tio kion vi travivas nune, cxu vi povas kanti gxoje kiel cxi tiu virino? Sxi kiel apostolo Paulo povis plivole fieri pri sxiaj malfortajxoj cxar sxi sciis ke la graco de Dio suficxis por sxi kaj sxia potenco perfektigxis en malforteco. Ambau ili povis plivole fieri pri iliaj malfortajxoj cxar ili ne rigardis iliajn malfortajxojn, sed rigardis Dion kiu estas pli alta ol ia ajn maleblo au malfortajxo.

“Jen mia temo kaj laudokant', Kristo Jesuo mia Savant', Fide mi iras al la kulmin', Gxoje mi antas gxis tagofin'. Cxu ian temon vi havas?

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 21, 2011

"CXIO ESTAS PERMESATA"

Estimataj,
"CXIO ESTAS PERMESATA"
"Cxio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi" (1 Korintanoj 6:12).
"Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas permesata; sed ne cxio edifas" (1 Korintanoj 10:23).
Unu el la problemoj kiujn alfrontis la disputema korintana eklezio en la unua jarcento estis la fakto ke ili pensis ke ili povas fari ion ajn. Sxajnas ke estis populara dirajxo je la urbo pravigi tion. Dufoje, Paulo pridiskutis la aferon je sia unua epistolo al la eklezio. Estas fakto ke cxio kaj io ajn eble estas permesata au rajta, sed ne cxio estas oportuna au edifa.
Antau nelonge, mi lernis cxi tiun lecionon en la aspekto de cxiutagaj citajxoj de mia reta servo je du rimedoj. Unue, mi kutime uzis ian ajn "bonan" citajxon de iu ajn gxis unu tago kiam mi uzis citajxon de iu konata nekredanto kies opinioj estas tute kontrau la instruoj de la Sankta Biblio. Interese, mi povis akiri versiklon de Sankta Biblio subteni tiun citajxon je la ekvivalenta "versiklo de la Sankta Biblio por la tago" aspekto de la servo. Multaj homoj kiuj legis la citajxon tiun tagon miris kial pastoro citis nekredanton. Due, tiu okazajxo igis min esti pli konscia pri tio kion mi uzos kiel miajn cxiutagajn citajxojn. Mi, precipe, nuntempe prizorgas plie uzante la versiklojn de Sankta Biblio subteni ian ajn citajxon. Mia ekstra zorgo igis min eltrovi ke ne cxiu citajxo gravas kiel bona gxi sxajne estas havas ekvivalentan versiklon de la Sankta Biblio. Plej multe el cxi tiuj citajxoj estas dezirataj pensoj de la iniciatantoj sen subteno de la Sankta Biblio. Cxi tio malkovras la dangxeron kiun la nuntempaj inspiraj parolantoj havas por la nesuspektindaj auskultantoj. Dum mi ne kondamnas cxi tiujn inspirajn parolantojn, oni devas certigi tion kion ili parolas kaj kontrolas cxu ili estas lauvorte kun la vorto de Dio.
Cxi tio estas aplikebla al aliaj aspektoj de vivo. Kion vi faras nune? Ne gravas kiel bona tiu afero eble estas, cxu vi povas subteni gxin per la pura vorto de Dio? Kiel oportuna au edifa estas tiu afero al vi kaj vi kaj aliaj cxe vi? "Cxio estas permesata." Tamen, prizorgu ke viaj "bonaj" agoj au vortoj estu oportunaj, edifaj kaj subtenataj per la vorto de Dio.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 14, 2011

CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?

Estimataj,
CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?
"Kaj Li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por perigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto. Tuj, ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon"(Marko 9:21-24).
Dum Jesuo Kristo kaj tri el siaj discxiploj estis for en la Monto de Transformigxo, iu dramo okazis inter la ceteraj discxiploj kaj skribistoj de la legxo. Kio estis la dramo? Iu posedita knabo estis alportita al la discxiploj por savo, sed ili ne povis savi lin. Tial la skribistoj diskutis kun la discxiploj. La diskuto eble temis pri la povo de Jesuo fari la savon.
Jesuo Kristo alvenis intertempe. Li demandis ilin pri la kauzo de la diskuto. Oni diris tion al Li. Jesuo kondamnis kaj la nepovon de Siaj discxiploj kaj la nekredemon de la homoj. Pligrave, Li volis resanigi la knabon, sed la respondo de lia patro al la demando de Jesuo estis esprimo de dubo pri la povo de Jesuo fari la miraklon: "…se vi povas fari ion…." Kial Jesuo rediris cxi tiun propozicion? Tio montris Lian surprizon pri la nekredemo de la patro. Ilia neforta kredo embarasis Lin. Tamen, Li aldiris ke se iu povus kredi en Li, estus neniu problemo kiun tiu persono povas alfronti. Pensu pri la respondo de la viro. Tuj li petis Jesuon por helpo venki sian nekredemon. Tial lia filo estis fine savita de la malbona spirito.
Vi ankau eble demandis Dion fari ion por vi, sed kelkfoje, dubo jxetas ombron sur vian kredon. Sxajnas ke la problemo farigxas pli grava ol antaue. Eble kelkaj homoj diris al vi ke estas neniu rimedo el la problemo. Kies vortojn vi kredus? Cxu vi ankau dubas pri Dio? Pensu pri la vortoj de Jesuo al la dubema Marta, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40).
Tio kion homoj kaj cirkonstancoj parolas al vi estus sxajne senchava, sed eble gxi ne estus la vortoj de Dio. Ne pridubu Dion pri via situacio. Kredu ke Li plibonigos gxin. "Cxio estas ebla por kredanto."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 2a de Novembro, 2003.

Monday, May 9, 2011

KIE VI METAS VIAN KREDON?

Estimataj,
KIE VI METAS VIAN KREDON?
"Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiau antau la Filisxtoj? ni prenu al ni el Sxilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin
kontrau la manoj de niaj malamikoj" (1 Samuel 4:3).
La Kesto de Interligo estis sankta portebla ujo kiu estis la plej grava saktajxo de la Izraelidoj dum la dezerta periodo. Gxi estis konata kiel la la kesto de la Eternulo (Josxua 6:11), la kesto de Dio (1 Samuel 3:3), kaj la kesto de atesto
(Eliro 25:22). Gxi servis kiel la cxeesto de la Eternulo inter la Izraelidoj. Kelkfoje, gxi gvidis ilin je ilia vojagxo en la dezerto (Nombroj 10:33) kaj gxi estis utila je la trairado de Jordan kiam la akvoj de la rivero cesxis flui tuj kiam la piedoj de la pastroj kiuj portis la keston eniris la akvon (vidu: Josxua 3:11-17; 4:7, 11, 18). Ne mirinde, kiam la Izraelidoj estis malvenkintaj je milito kontrau la Filisxtoj, ili fidis al la sxajna "magia potenco" de la kesto anstatau fidi al Dio, kaj ili prenis gxin al la milito. Ili pensis ke la kesto savos ilin de iliaj malamikoj. Bedaurinde, ili havis grandan malvenkon kaj la sankta kesto estis ecx kaptita de la malamikoj! (1 Samuel 4:1-11).
Nuntempe, estas surprize vidi kiel multaj kristanoj kaj ecx kelkaj konfesioj de
kristanoj troe emfazas kaj fidas al kelkaj sxajnaj sanktajxoj anstatau fidi al la cxiopova Dio kiu kreis tiajn ajxojn por la uzo de homoj. La ajxoj eble estas sanktigita oleo, "sanktigita" antautuko, mantelo au posxtuko, "sankta" akvo,
"saktigita" kandelo, sapo, spongo, kaj similaj. Interese, multaj homoj jam estis malkontentigitaj malgrau la uzo de tiaj ajxoj.
Kie vi metas vian kredon? Cxu gxi estas en kreitajxoj au la Kreinto? Ne gravas kiel sanktaj au "sanktigitaj" ili eble estas, kreitajxoj eble helpas vian kredon je Dio, sed estas pli bone fidi rekte al Dio ol fidi al cxi tiuj sanktajxoj au "sanktigitajxoj" antau ol vi povas akiri ion de Dio. La Psalmisto diris, "Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio" (20:8).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 30, 2011

"MI NE SCIKONAS LIN!"

Estimataj,

"MI NE SCIKONAS LIN!"

"Por ke mi sciu Lin kaj la potencon de Lia relevigxo kaj la kunulecon en Liaj suferoj, konformiginte al Lia morto" (Filipianoj 3:10).

Iun vesperon, dramo okazis en mia familio. Mia kvarjara filo volis eniri malluman cxambron. Lia patrino donis al li sercxlumilon. Tamen, li hezitis eniri. Tial cxi tiu konversacio sekvis inter ili:
"Panjo, mi ne povas iri tien. Mi timas."
"Diru, "Timo, foriru je la nomo de Jesuo.'"
"Timo, foriru je la nomo de Jesuo." (Sed li plu estis hezitema eniri la cxambron.)
"Petu ke Jesuo sekvu vin."
"Jesuo, sekvu min."
"Elstrecxu vian manon por ke Jesuo tenu vin." (Li elstrecxis sian manon.)
"Panjo, mi ne povas iri."
"Cxu Jesuo ne estas kun vi? Cxu vi ne plu scikonas Lin?"
"Panjo, mi ne scikonas Lin!"

Ni cxiuj ridegis pri la lastaj vortoj de la knabo. Tamen, multaj homoj estas kiel li. Ili jam auxdis pri Jesuo Kristo longtempe. Eble, ili "adorservas" Lin longtempe, sed ili ne scikonas Jesuon Kriston. Tiaj homoj nur scikonas Lin fakte; ili ne scikonas Lin sperte. Ili ne havis personan rekontigxon kun Li. Ili ne havas tian profundan rilatecon kun Li kiu povas fidigi ilin al Li en malfacila momento.

Sperta scikono de Jesuo Kristo estas cxu momenta, cxu dauxra. Gxi estas la sava potenco kiu elfluas de la sango de Jesuo Kristo. Gxi estas Lia naturo, Lia karaktero, Lia faro, kaj kun la savo kiun Li elfaris.

Estas surprize ke la discxiploj de Jesuo Kristo pasigis pli ol tri jaroj kun Li kaj ne havis ankorau tiun scion. Sendube, Li demandis unu el ili jene: "Cxu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas…?" (Johano 14:9). Pauxlo konstatis cxi tiun kaj pregxis jene: "Por ke mi sciu Lin…" (Filipianoj 3:10).

Kiom da jaroj vi estas en la kredo? Cxu vi scikonas Lin? Cxu vi venas al Lia sava scio? Li estas apud vi en ia ajn malluma momento. Invitu Lin tuj en vian vivon kaj via vivo ne restos sama kiel antaue.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la dimancxo 16-a de majo, 2004.

Saturday, April 23, 2011

KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO?

Estimataj,
KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO?
“Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn” (Mateo 26:14-16).
Judas Iskariota estas konata pro lia fia ago de perfido de Jesuo Kristo al la Judaj estroj por la sumo de nur tridek argxentaj moneroj. Tio estis la valoro de Jesuo Kristo al li. Li poste bedauris sian agon, redonis al la estroj la monon kaj iris kaj pendigis sin.
La valoro de Jesuo Kristo variis al aliaj disxciploj kaj sekvintoj de Jesuo Kristo. Jozef, el Arimateo, valorigis ecx la senvivan korpon de Jesuo Kristo ke li “prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo, kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo” (Mateo 27:59-60). Li donis al Jesuo tion kio estis speciala al li cxar li valorigis Lin grande. Maria Magdalena kaj aliaj virinoj kiuj servis Lin antau Lia morto estis ankorau al Li ecx post Lia morto. Ili alportis spicojn kaj parfumon por olei Lian korpon. La dirajxo de Paulo pri la valoro de Jesuo Kristo estas klasika: “Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:21). Jesuo Kristo valoras la tutan vivon por Paulo. Ne mirinde, li poste diris, “mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston” (Filipianoj 3:8). Simon Petro jam antaue diris similajxon: “Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis!” (Marko 10:28).
Jesuo Kristo ne valoras ion ajn al multaj homoj. Kiel Judas, tiaj homoj ne zorgas pri tio kio okazas al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio. Tiaj homoj eble estas tiel nomataj kristanoj. Pro ilia intereso estas ne afektita, ili povas vendi Jesuon Kristo por ia ajn kvanto. Alie, Jesuo Kristo estas la tuta mondo al kelkaj homoj. Kiel Paulo kaj aliaj fidelaj sekvintoj de Jesuo Kristo en la Sankta Biblio, tiaj homoj estas pretaj doni cxion al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio.
Kio estas la valoro de Jesuo Kristo al vi? Cxu Li valoras ion ajn al vi? Kion vi povas forlasi au fordoni pro Jesuo Kristo? Kiel Will L. Thompson (1847-1909), mi havas la kuragxon diri, Jesuo estas la tuta mond’ al mi, kaj fidela al Li mi estos; Ho kial mi povas nei cxi tiun Amikon, kiam Li estas tiel fidela al mi? Sekvante Lin mi scias ke mi estas prava, Li gardas min dum tago kaj nokto; Sekvante Lin tage kaj nokte, Li estas mia Amiko.”
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 16, 2011

KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO?

Estimataj,
KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO?
"Tial, cxirkauzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo" (1 Petro 1:13).
"[Graco de Dio instruas] nin, ke foriginte malpiecon kaj laumondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo" (Tito 2:12).
Bremso estas mekanika aparato por malakceli, haltigi au reguligi movon au funkciadon de masxino. Gxi estas tre grava aparato en automobilo. La sistemo de bremso en automobilo enhavas manbremson, bremsan pedalon, kaj ujon de bremsa fluido inter aliaj. Iu ajn kiu veturigos automobilon devas certigxi ke la sistemo de bremso de la automobilo funkciu bone. Malfunkciado de bremso povas esti tre dangxera precipe kiam tio okazas ne atendite dum movo. Interese, uzado de bremso subite kaj sen taktiko dum movo povas esti pli dangxera.
Cxiu normala homo ankau devas havi sistemon de bremso kiu li au sxi uzas sinregadon. Tia sistemo estas nomata sinrego au sobreco. Gxi estas ago de rego au venko de oniaj agoj, emocioj, deziroj kaj pasioj, precipe oniaj voluptaj apetitoj. La Sankta Biblio instruas ke sinrego estas virto kiun cxiu kristano devas fari (Sentencoj 23:1-3; 25:16; Daniel 1:8, 12-16; 1 Korintanoj 7:9; 9:25; Galatoj 5:22-23; 1 Tesalonikanoj 5:6-8; 1 Timoteo 3:2-3, 8; Tito 1:8; 2:2-3, 12; 1 Petro 1:13; 2 Petro 1:6). Nur tiuj kiuj lasas lokon al Dio en iliaj vivoj kaj igas Lian gracon kiel la bremsan fluidon havos efikan bremson nomatan sinregon au sobrecon.
Estas bedaurinde ke kelkaj homoj ne havas cxi tiun gravan virton. Ili ne scias kiel regi sin kiam estas plej grave. Nemirinde, tiaj homoj faras aferojn ielmaniere al sia malprofito. Ilia manko de sinrego jam kauzis, kaj ankorau kauzas, eviteblan detruon al ilia reputo.
Cxu vi havas bremson en via vivo? Kiel efika estas via bremso? Kiel vi regas vin, viajn agojn, emociojn, dezirojn kaj pasiojn, precipe viajn voluptajn apetitojn? Cxu vi havas efikan regon sur vi kaj cxi tiuj aferoj? Pregxu ke la Eternulo helpu vin kutime prizorgi la bremson de via vivo kaj uzi gxin efike.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 9, 2011

ROK' ETERNA

Estimataj,
ROK' ETERNA
"Cxar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min." (Psalmo 27:5).
La himno "Rok' eterna" estas unu el la plej konataj kaj plej amataj himnoj. Augustus M. Toplady (1740-1778), pastoro de Anglikana konfesio, verkis gxin. La forta deklaro de la himno pri Jesuo Kristo kaj Lia faro sur la kruco kiel la ununura espero de savo por homo el jugxo kiun lia peko meritas donas al gxi lokon de honoro inter himnoj de graco. La analogio de Jesuo Kristo al roko havas siajn radikojn en la Sankta Biblio. Efektive, la vorto "roko" estas kutime uzata figure en la Sankta Biblio por diskuti pri Dio kaj Jesuo Kristo. Kiel Roko, Dio estas la Kreinto (Readmono 32:18), la forto de Lia popolo (Readmono 32:4), la defendo kaj rifugxo de Lia popolo (Psalmo 31:2-3; 94:22), kaj la savo de Lia popolo (Readmono 32:15; Psalmo 89:26). En la Nova Testamento, Jesuo Kristo estas la Roko el kiu la Spirito de vivo fluas (Johano 4:13-14; 1 Korintanoj 10:4), la fondajxo de la eklezio (Mateo 16:18) kaj gxia bazangula sxtono (Efesanoj 2:20). Aludante al la Izraelidoj dum ilia vagado en dezerto, Paulo skribis, "...cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo" (1 Korintanoj 10:4). Paulo sxanje aludis al la okazajxo rakontita en Eliro 17:6. Moseo, je la ordono de Dio, frapis la rokon en Horeb, mirakle elportante bezonitan provizon de akvo por la popolo de Dio. La fizika roko estas la bildo de Jesuo Kristo frapita por provizi la "akvon" bezonatan por kontentigi la spiritan bezonon de pekanta homo. Aldone, estas multaj versikloj de Malnova Testamento al la Eternulo kiel la "Roko" au "Roko de savo".
La preciza bildo de Jesuo Kristo kiel roko malfernita por provizi lokon de spirita rifugxejo por pekantaj homoj estas certe cxerpita el la sperto de Moseo rakontita en Eliro 33:20-23. Cxar Moseo, falinta homo, ne povis vidi la vizagxon de Dio kaj vivi, Dio mem protektis Moseon metante lin en la fendon de roko dum Li pasis. Same, kasxante en Jesuo Kristo, la Roko je la kruco, la kredanto estas protektita de la eterna morto kiun li alfrontus kiam li staros antau la sankta, virta Dio.
Cxi tiu himno ja emfazas la klaran instruon de la Sankta Biblio pri la tuta maleblo de homo, iel, doni al Dio ion ajn por akiri au meriti savon. Paulo diris al Tito, "...ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed lau Sia kompato [Jesuo Kristo] savis nin" (Tito 3:5a. Vidu ankau: Romanoj 3:20, 28; 4:5; 11:6; Galatoj 2:16; 3:16-21; Efesanoj 2:8-9; 2 Timoteo 1:9).
Cxu vi estas en la fendo de cxi tiu Roko, au cxu vi ankorau fidas al viaj penoj esti savita? Kasxu vin en Li, kaj vi neniam bedauros ke vi faris tiel!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 2, 2011

FARU GXIN DENOVE!

Estimataj,
FARU GXIN DENOVE!
"Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen lau via diro mi mallevos la retojn" (Luko 5:5).
Simon Petro kaj liaj kunuloj estis profesiaj fisxkaptistoj kiuj sciis cxion kion oni devas scii por kapti fisxojn sukcese je la familiara lago Genesaret. Ili laboris tra la nokto por kapti fisxojn sed ili ne povis. Je la mateno, Simon Petro jam perdis la esperon kapti ian fisxon tiutage kiam li preparigxis iri hejmen sen fisxoj. Tamen, lia sxipeto farigxis predika ilo por Jesuo Kristo. Post Sia predikado, Jesuo diris al Petro forsxovi lian reton gxis la profundo de la lago. Ordinare, Petro devus debati kun Jesuo ke tiu tempo ne estas la gxusta tempo fari tian agon, krome, li kaj liaj kunuloj jam faris gxin je la gxusta tempo nokte sen sukceso. Tamen, cxar Jesuo diris tiel, Petro estis preta obei. Li forsxovis sian reton en la lagon kaj li havis grandan kapton de fisxoj.
Multaj homoj jam faris penojn sukcesi je multaj klopodoj. Ili jam aplikis siajn profesiajn sciojn sen sukceso. Multaj el tiaj homoj pensas perdi esperon au jam perdis esperon je tiaj klopodoj. Tamen, pliaj penoj kaj persisto igos ilin havi sukceson, precipe se ili povus fidi al Dio kiu povas turni la neeblon al eblo.
Kion vi jam faris au ankorau faras kiu estas sen dezirata rezulto? Cxu vi pensas forlasi tiun aferon? Ne perdu esperon je gxi! Faru gxin denove precipe kun fido al Dio. "Se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto" (Marko 9:23).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 26, 2011

DUM NIGXERIANOJ VOCXDONOS

Estimataj,
DUM NIGXERIANOJ VOCXDONOS
"Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj. Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj" (Psalmo 122:6-7).
Mia mesagxo cxi-semajne estas malsama ol la kutimaj cxar gxi estas alvoko por pregxoj dum Nigxerianoj vocxdonos novajn politikajn estrojn venontmonate kiuj regos je la diversaj oficoj dum la sekvaj kvar jaroj. Se vi estus nigxeriano, bone, se ne, bonvolu aligxi al ni pregxi por la plej popolnombra lando en Afriko.
Pregxu ke Dio gvidu la nigxerian elektontaron vocxdoni la pravajn kandidantojn por la diversaj oficoj ekde anoj de sxtataj parlamentejoj, sxtataj regantoj, federaj parlamentejoj gxis la prezidanto de la lando.
Pregxu ke cxiu vocxdono estos signifa kaj ke je la fino de la ago, la elektoj de homoj estu la elektontaj estroj.
Pregxu kontrau ia formo de elektaj maluzadoj antau, dum kaj post la vocxdonoj.
Pregxu ke la elektaj jugxantoj konduku la vocxdonojn per timo de Dio sen ia formo de partieco
Pregxu por paco kaj sekuro de vivoj kaj posedajxoj antau, dum kaj post la vocxdonoj.
Vi povas aldoni pliajn pregxajn petojn al cxi tiuj kiel vi estas kondukita.
Plej grave, pregxu ke la tuta volo de Dio estu plenumita je la tuta ago.
"Petego de justulo multe efikas per sia energio" (Jakobo 5:16).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Por nigxerianoj kiuj rajtas vocxdoni, bonvolu eliri por fari vian civilan devon. Dio benu vin!

Saturday, March 19, 2011

KIE ESTAS VIA TREZOREJO?

Estimataj,
KIE ESTAS VIA TREZOREJO?
"Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas; sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas; cxar kie estas via trezoro, tie estos ankau via koro" (Mateo 6:19-21).
La jxusaj okazajxoj en la mondo konfirmas la instruojn de la Sankta Biblio pri financaj kaj materialaj posedajxoj. Procentdoni monon en la kapitala merkato iam estis bona konsilo por homoj gxis antaunelonga ekonomia malpliigxo, kiam la valoroj de multaj akcioj je la akcia merkato malpliigxis grandege. Teraj posedajxoj jam estis pli valoraj kaj fidindaj procentdonoj cxar ili ne maltaksigxas sed alte taksigxas valore. Sed, okazajxoj kiel uragano Katrina en Usono, la antaunelonga cunamo en kelka Aziaj landoj kaj la ne-tre-longa tertremo en Japanio kiu igis multajn homojn sendomaj kaj detruis multajn terajn posedajxojn jam igas homojn dufoje pensi nuntempe antau ol procentdoni en teraj posedajxoj. Multaj homoj jam grande estas deprimitaj per la okazajxoj. Kelkaj (se ne multaj) homoj nune pensas pri la plej bona rimedo procentdoni au sxpari siajn monrimedojn por estontaj celoj.
La Sankta Biblio klare instruas je multaj lokoj ke oni devas ne fidi je mondaj posedajxoj, sed esti ricxa al Dio (vidu: Ijob 31:24; Psalmo 39:6; 62:10; Sentencoj 11:14; 16:16; 23:5; Predikanto 2:26; 5:10-14; Luko 12:21; 18:24; 1 Timoteo 6:8-10, 17; Hebreoj 13:5; Jakobo 5:1-3; 1 Johano 2:15-16). La supre citita veskiloj (Mateo 6:19-21) estas suficxaj pri tio kio devas esti onia sinteno al mondaj posedajxoj kaj kie oni devas konservi ilin. Jesuo Kristo klarigis la aferon ke gxusta sinteno al ricxeco estas marko de vera spiriteco. Se oni posedus la veran virtecon de Kristo je onia vivo, tiam oni havas gxustan sintenon al materiala ricxeco. Cxi tio ne signifas ke Jesuo pligrandigis malricxecon au kritikis la pravan akiron de ricxeco. Estas ne malprave posedi mondajn posedajxojn, sed estas malprave por mondaj posedajxoj posedi homon. Oni devas ne fari ilin la unua antaueco nek fidi je ili por estonta sekuro kaj provizo je estonta tempo. La kialo estas ke ili inklinas al perdo kaj putro kiel tiuj veskiloj indikas kaj antaunelongaj okazajxoj jam pruvis gxin. Provizi al si trezorojn en la cxielo signifas igante Dion la unua antaueco kaj uzante oniajn monrimedojn por Lia kauzo kaj la gajnoj de homaro. Nur monrimedoj uzitaj por Dio, aliaj homoj kaj si je edifaj kaj gajnaj rimedoj estas sxparitaj por eternaj dividendoj.
Kie estas via trezorejo? Kie vi metas vian fidon: en mondaj posedajxoj au Dio? Kio estas via sinteno al mondaj posedajxoj? Cxu vi rigardas ilin kiel ajxojn kiuj estas portempaj? Provizu al vi trezorojn en Dio kaj vi ne bedauros ke vi faris tiel.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estas dedicxita al homoj en Japanio kiuj estis dislokigitaj per la antaunelonga tertremo. Se vi povus, sendu financan kaj materialan helpon al cxi tiuj homoj. Dio benu vin!

Saturday, March 12, 2011

FARANTE LA NEEBLAN (Parto 3)

Estimataj,
FARANTE LA NEEBLAN (Parto 3)
"Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?" (Mateo 14: 31).
La unuaj du partoj de cxi tiu mesagxo emfazis kelkajn aferojn kiujn Simon Petro faris por fari la neeblan irante sur la akvo: li rekonis la Sinjorecon de Jesuo; li faris la iniciatadon; li estis preta lasi sia komfortan lokon (tio estas, la komforton de la la sxipeto); li movigxis al Jesuo; li estis provita; kaj li alvokis la Sinjoron. Cxi tiu konkluda parto estas pli au malpli tio kion Jesuo Kristo faris respondante al la agoj de Petro.
Iu ajn kiu faros la neeblan certe spertos la fidelecon de Jesuo (versiklo 31). Petro jam faris eksterordinare bone antau ol li faris la malpravajxon relokiginte sian atenton el Jesuo, kaj li havis la sinsekvon. Tamen, li repasxis siajn pasxojn alvokante Jesuon por helpo. La interesajxo cxi tie estas ke Jesuo estis preta helpi Petron, kaj Li ja helpis lin. Malgrau la sxajna malfideleco kaj la malgranda fido de Petro, Jesuo restis fidela. Apostolo Paulo konfirmis cxi tion: "Fidinda estas la diro: ...se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem" (2 Timoteo 2:11, 13. Vidu ankau: Ploradoj 3:22-23).
Iu ajn kiu faros la neeblan lernos ion de Jesuo (veskilo 31). Atentu bone cxi tiun veskilon: cxu la komento de Jesuo cxi tie estis riprocxo au laudo? Se gxi estus riprocxo, kial Jesuo riprocxis Petron kaj ne la aliajn discxiplojn? Tamen, lau mi, gxi estis kaj laudo kaj riprocxo. Almenau, Petro havis malgrandan fidon dum la aliaj disxciploj havis nenion. Oni ne bezonas grandegan fidon por movigi montojn. Audu Jesuon: "cxar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo [tre malgranda semero], vi diros al cxi tiu monto: Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi" (Mateo 17:20). Jesuo atendas ke ni faru tiun malgrandan pasxon ecx se ni faletos je gxi. Rampanta infano ne estas tima ke li faletos dum li faras siajn pasxojn. Kvankam, li falas, li provas denove. Jesuo riprocxis Petron ne cxar li faris pasxojn de fido, sed pro dubemo je la procedo. Se vi farus la neeblan, ne dubu ke Dio povas fari la neeblan per kaj en vi. La aliaj disxciploj kiuj estis en la komforto de la sxipeto estis nek riprocxitaj nek lauditaj.
Fine, iu ajn kiu faros la neeblan ja spertos ke Dio faras la neeblan se li estus preta fari la emfazitajn aferojn kiujn Petro faris. Petro volis fari la neeblan, li faris kelkajn aferojn, kaj li spertis la Dion kiu estas super cxiu la neebla en lia vivo.
Cxu vi ankau volas sperti cxi tiun Dion? Tiam, kuragxu fari la neeblan farante kiel Petro. Vi ja faros la neeblan irante sur la turmenta akvo de via vivo en la nomo de Jesuo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se vi malhavas ian parton de cxi tiu mesagxo au vi volas ke mi sendu la tutan mesgxon al vi, kontaktu min cxe au . Dio benu vin!

Saturday, March 5, 2011

FARANTE LA NEEBLAN (Parto 2)

Estimataj,
FARANTE LA NEEBLAN (Parto 2)
Sed vidante la venton, [Petro] timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min" (Mateo 14:30).
Je la unua parto de cxi tiu mesagxo, ni vidis kiel Petro estis preta fari la neeblan farante tri aferojn: li rekonis la Sinjorecon de Jesuo; li faris la iniciatadon; kaj li estis preta lasi sia komfortan lokon (tio estas, la komforton de la la sxipeto). Li ankau faris aliajn aferojn kiuj estas notindaj por iu ajn kiu volas fari la neeblan.
La kvara afero kiun Petro faris estis ke li movigxis al Jesuo (versiklo 29b). Kiam li eliris el la sxipeto kaj ekiris sur la akvon, li ne movigxis al ia ajn alia flanko krom la flanko de Jesuo. Li sciis ke li estas iranta sur la akvo pro Jesuo cxar sen Jesuo li povis fari nenion (vidu: Johano 15:5b). Ni ne estis fiera pri si. Iu ajn kiu volas fari la neeblan povas esti preta esti Dio-konscia kaj ne egoisma.
La kvina afero estas ke iu ajn kiu volas fari la neeblan povas esti preta por provoj de kredo (veskilo 30). Oni devas noti ion cxi tie pri kiu la skribintoj de la Evangelioj estis silentaj: kion la aliaj disxciploj diris au faris kiam Petro estis eliranta el la sxipeto kaj ekiris sur la akvon? Cxu ili malkuragxigis au kuragxigis lin? Se ili ne diris au faris ion ajn kiel la Sankta Biblio montras gxin, kio estis la sinsekvo de ilia apatio por Petro? Nu, Petro estis iranta sur la akvo, sed li konsideris la regan cirkumstancon (la venton) kaj li komencis subakvigxi. La ago au neago de la aliaj disxciploj kaj la turmenta vento estis provoj de kredo por li. Bedaurinde, li perdis fokuson de Jesuo al kiu li estis movanta. Cxi tio igis lin komenci subakvigxi. Laufakte, je cxi tiu mondo, iu ajn kiu faros la neeblan alfrontos multajn provojn de kredo. Tiaj provoj, kiuj eble estos en formo de io ajn au bona au malbona, estas neeviteblaj (vidu: Johano 16:33; Agoj 14:22; 1 Tesalonikanoj 3:4; 2 Timoteo 3:12). Kiel vi reagas al ili? Cxu estis ebla ke Petro dubis dum li iris sur la akvo? Jakobo diris, "Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan. Cxar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro - duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj" (Jakobo 1:6-8).
Petro faris la pravajxon: li alvokis la Sinjoron (veskilo 30b). Li ne fidis al io alia. Kiel profesia fisxkaptisto, li povis fidi al sia profesia sperto kaj provi nagxi au reen al la sekuro de la sxipeto au al Jesuo. Li eble memoris unu el la multaj promesoj de Dio. Unu el tiaj promesoj estas, "Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmo 50:15. Vidu ankau: Psalmo 91:15; Jeremia 33:3; Mateo 7:7; Jakobo 5:13).
Cxu vi estas preta fari la neeblan irante sur la turmenta akvo de via vivo? Tial estu preta fari cxi tiujn emfazitajn aferojn. Atendu la konkludan parton venontsemajne.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, February 27, 2011

FARANTE LA NEEBLAN

Estimataj,
FARANTE LA NEEBLAN
"Kaj [Jesuo] diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo" (Mateo 14:29).
Mirakloj estas eksterordinaraj okazajxoj montrantaj dian intermeton enhomaj aferoj. Ili estas tio kion ni konsideras neebla. Multaj el la mirakloj estas lertaj respondoj al neeblaj situacioj. Estas fakto ke Dio ne venas de cxielo por fari ian miraklon. Li uzas homojn. Kelkfoje, la homoj kiujn Li uzas estas tiuj por kiuj la mirakloj okazos en iliaj vivoj. Cxi tio okazis en la rakonto kiu estas trovita en Mateo 14:25-33. Du homoj (Jesuo kaj Petro) faris ion kio estas neebla: iro sur la akvo. Oni eble ne estas surprizita ke Jesuo iris sur la akvo. Krom tio, Li estas la Sinjoro de cxio. Tamen, por Petro, ordinara homo, fari la neeblan irante sur la akvo li devis fari kelkajn aferojn kiuj estas notindaj.
La unua afero kiun Petro faris estis ke li rekonis la Sinjorecon de Jesuo (veskiloj 25-28a). Antaue, kiam la aliaj disxciploj kun Petro vidis Jesuon Kriston irante sur la turmentata maro nokte, ili pensis ke Jesuo estis "fantomo". Jesuo devis recertigi ilin ke gxi estis Li. Petro poste alparolis al Jesuo kiel "Sinjoro." Multaj homoj ankau ne rekonas Jesuon kiel la Sinjoron pro la cirkonstancoj cxirkau ili.
La dua afero kiun Petro faris estis ke li faris la iniciatadon (veskilo 28b). Li vidis Jesuo farante la neeblan, kal li faris la iniciatadon petante de Jesuo por ordoni lin ankau fari la saman aferon. Nia cxiela Patro scias tion kion ni bezonas, sed Li volas ke ni faru la iniciatadon petante de Li por tiuj bezonoj (vidu: Mateo 6:8). Jesuo ordonis Petron veni al Li post Petro jam faris la iniciatadon.
La tria afero kiun Petro faris estis ke li estis preta lasi sia komfortan lokon (tio estas, la komforton de la la sxipeto) (veskilo 29a). Malgrau la fakto ke la sxipeto estis turmenta per la ondoj, estis pli sekure esti en la sxipeto ol esti el la sxipeto en la akvo. Psikologike, forlasante la aliajn disxciplojn en la sxipeto estus problemo por Petro, sed li ne konsideris tion. Iu ajn kiu faros la neeblan devas esti preta lasi lasi sian komfortan lokon ne gravas kiom gxi kostas al li/ sxi. Tia persono ne estas kontenta per la meza kvanta situacio en kiu li/sxi trovas sin.
Cxu vi estas preta fari la neeblan irante sur la turmenta akvo de via vivo? Tial estu preta fari cxi tiujn tri emfazitajn aferojn. Pliaj aferoj kiujn Petro faris por fari la neeblan estos emfazitaj venontsemajne.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).