Saturday, March 20, 2021

ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO

Estimataj, ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO "Silentu antau la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo" (Psalmo 37:7). Post la malobeado de Saulo je la ordono de Dio tute detrui la Amakidojn kaj lia malakcepto de Dio kiel la regxo de Izrael, Dio sendis profeton Samuelon sankolei Davidon kiel la novan regxon. David servis Regxon Saulon dum multaj jaroj malgrau tio ke li sciis ke li estis la gxusta persono aprobita de Dio esti regxo de Izrael. Li batalis multajn militojn je merito de Saulo. Ecx, dum Saulo malamis lin kaj penis mortigi lin, li ne provis refrapi kaj perforte preni la tronon. Li havis du bonajn oportunojn mortigi Saulon kaj farigxi la regxo, ankorau, li savis lian vivon je du okazoj (1 Samuel 24, 26). Li diligente esperis por sia tempo. La tempo finfine venis kiam la viroj de lia tribo venis kaj sanktoleis lin kiel regxon super ili, kaj kiam la tuta popolo Izraela venis post kelkaj jaroj proklami lin kiel regxon super la tuta lando (2 Samuel 2, 5). Li atendis sian difinitan tempon. Je unu el la jorubaj legendoj pri sorto, iu viro jam elektis antau ol li venis al la mondo ke li farigxos ricxa kiam li maljunigxos je kvardek jaroj. Kiam li venis al la mondo, li ekpenis de unu loko al alia por ke li farigxu ricxa. Cxiuj liaj penoj estis malsukcesaj. Li farigxis ridajxo inter siaj samtempuloj precipe tiuj kiuj estis sukcesaj en iliaj klopodoj. Je la agxo 39, dum li ne povis elteni la mokadon de siaj amikoj, li mortigis sin. Kiam li atingis la pordegon de cxielo, la pordogardanto rigardis lin bedaure kaj kondukis lin al la loko kie la registroj de la sortoj de homoj estis konservitaj. Kiam li vidis sian propran registron, li malkrovis ke restis nur unu jaro por ke li farigxu ricxa. Li postulis la gardanton permesi lin reiri al la mondo, sed li ne plu havis tian oportunon. Li ne atendis sian difinitan tempon. Dum mi ne kredis tiajn legendojn, estas leciono en gxi - atendante onian difinitan tempon - la tempon de Dio kiu estas la plej bona. Cxu Dio promesis ion al vi? Ne hastu akiri tiun promeson. Ne provu helpi al Dio plenumi la promeson. Abraham kaj Sara provis helpi al Dio plenumante Liajn promesojn por ili. Ilia helpo preskau pereigis lian pacan familion (vidu: Genezo 16, 21). Atendu la difinitan tempon de Dio. Li plenumos Sian promeson Siatempe kaj Siamaniere. Ecx, kiam sxajnas ke la tempo ne venas. Atendu la difinitan tempon de Dio. Ne perdu esperon. Lia difita tempo por vi venos! "Cxar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Cxar ankorau iomete da tempo, la venonto venos, kaj ne malfruos" (Hebreoj 10:36-37). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Oh Eternulo, helpu al mi cxiam atendi Vian difitan tempon por mia vivo.

Saturday, March 13, 2021

UNUFOJE POR CXIAM!

Estimataj, UNUFOJE POR CXIAM! "Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el cxi tiu kreo, nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton" (Hebreoj 9:11-12). Cxiujare, en la Tago de Senpekigxo, la cxefpastro en la Mosea legxo devis oferi per la sango de kaproj kaj virsxafaj por pekliberigo de pekoj de la Izraelidoj. Li devis unue oferi pro siaj propraj pekoj per sango de la virsxafo antau ol li uzis la sangon de kaproj por kompensi la pekojn de la popolo. Tio devis esti farata cxiujare. Cxi tio estas klarigita en Levido 16:3-10 kaj rekaptita en Hebreoj 9:1-8. La ricevantoj de la epistolo al la Hebreoj komprenis cxi tiujn konceptojn de pastreco kaj ofero tre bone. Tamen, Jesuo Kristo superas ajnan cxefpastron cxar Li venis por oferi Sian propran sangon sur la kruco de Kalvario unufoje por cxiam. Dum la Levidaj cxefpastroj devis uzi la sangon de bovoj por unue kompensi siajn pekojn, Jesuo Kristo estas senpeka, do Li ne bezonas fari tion. Dum la Levidaj cxefpastroj poste devis uzi ordinaran sangon de kaproj por kompensi la pekojn de la popolo, Jesuo Kristo uzis Sian propran multekostan sangon por elacxeti la pekojn de la homaro. Dum la Levidaj cxefpastroj oferus en homfaritaj tabernakloj, Jesuo Kristo montris sin al Dio per "pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita". Dum la Levidaj cxefpastroj devus ripeti cxi tiun oferon cxiujare, Jesuo Kristo oferis Sin unufoje por cxiam. Lia ofero sur la kruco estas la finfina ofero, kaj ne ekzistas alia. Ne mirinde, Li diris sur la kruco: "Estas finite" (Johano 19:30). Estas domagxe ke multaj homoj trovas malfacile akcepti la unufoje-por-cxiam finitan oferon de Jesuo Kristo sur la kruco. Ili ankorau preferas la Levidan ordonon al tio kion Jesuo Kristo jam faris. Ili preferas fari oferojn per siaj bonfaroj. Ili ankorau volas peranton kiu helpos ilin preni iliajn oferojn al Dio. Multaj ecx ankorau faras sangajn oferojn por pacigi Dion! Estas finite! Gxi estas unufoje-por-cxiam ofero de Jesuo Kristo. Neniu alia ofero estas bezonata au akceptata de Dio. Kaj cxiu kiu akceptas cxi tiun unufoje-por-cxiam oferon de Jesuo Kristo havos eternan elacxeton kaj eternan heredajxon. Cxu vi jam akceptis cxi tiun oferon, au vi ankorau provas servi Dion en via propra rimedo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi tute akceptu la unufoje-por-cxiam oferon de Jesuo Kristo por via vivo.

Saturday, March 6, 2021

VIAJ SILENTAJ JAROJ

Estimataj, VIAJ SILENTAJ JAROJ "Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj" (Luko 2:52). La skribintoj de la Evangelioj ne skribis multe pri la fruaj jaroj de Jesuo Kristo surtere. Krom la rakontoj pri Lia nasko (Mateo 1:18—2:23; Luko 1:26-38; 2:1-39) kaj okazajxo kiam Li estis dekdujara (vidu: Luko 2:42-52), nenio estas sciata pri Li de la Sankta Biblio gxis Li estis cxirkau tridekjara (vidu: Luko 3:23). Kelkaj kleruloj pri la Biblio jam aludis al cxi tiuj nesciataj jaroj kiel la silentaj jaroj de Jesuo surtere. Luko uzis nur unu verson por priskribi cxi tiujn silentajn jarojn (vidu: Luko 2:52). Preskau cxiuj homoj havis siajn silentajn jarojn. Multe ne estas sciate pri la fruaj jaroj de multe da cxi tiuj homoj. La silentaj jaroj estis jaroj dum kiuj Dio preparis cxiun el cxi tiuj grandaj viroj kaj virinoj. Multe da ili ne havis la plejbonon de tempo kiel Jesuo je siaj silentaj jaroj, sed poste Dio jam preparis ilin per diversaj rimedoj sekrete, Li eljxetis ilin en iliajn publikajn asignojn. Sendube, cxiu el ni nuntempe ankau havas siajn proprajn silentajn jarojn dum neniu sciis pri ni antau nun kiam ni farigxas konataj. Efektive, multaj homoj ankorau estas ecx je siaj silentaj jaroj. Ili ne estas konataj. Dio ankorau preparas ilin por la elmontro de Sia gloro je iliaj vivoj. Tiaj homoj ankorau estas kiel raupoj en siaj kokonoj. Ili atendas la maturan tempon por malfermi la kokonojn kaj farigxi belaj papilioj. Ia ajn peno malfermi la kokonojn antautempe kauzos tre kontrauan efikon sur la kreskantajn papiliojn. Cxu vi ankorau estas je viaj silentaj jaroj? Dio preparas vin por elmontro de Sia gloro je via vivo. La preparado eble ne estas placxa nuntempe. Tamen, atendu gxis tiam kiam Dio finos Sian laboron en vi. Estu pacienca. Vi ja brilos por la gloro de Dio, kaj homoj gloros vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu atendi la elmontron de la gloro de Dio je via vivo dum Li preparas vin je viaj sxajnaj silentaj jaroj.