Saturday, June 27, 2009

NI ERARAS!

Estimataj,

NI ERARAS!

“...sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj preĝos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi auskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon” (2 Kronikoj 7:14).

Cxiu el ni cxe la nelonga diploma ceremonio de mia seminario estis surprizita kiam la gastoparolanto akuzis la kristanojn precipe en Nigxerio pro la morala putreco de la socio. La argumentado de la parolanto kiu estas konata universitata profesoro kaj diakono en unu el niaj pregxejoj estis ke kristanoj pregxadas kaj adorservadas Dion, sed estas neniu sento de autentika pento je multaj el ili. Li citis la kreskantan nombron de la pregxejoj cxiutage kun la kresko de malmoralo ecx je la pregxejoj kiel atesto de sia akuzo. Lia sugesta solvo al la problemoj de socio estas autentika pento de la tiel nomataj kristanoj.

La lekciisto estis prava. Post la pregxo de dedicxo por konsekri la novan templon konstruitan de Salomono, kaj la montro de Dio por konfirmi ke Dio jam sanktigis la templon, Dio aperis al Salomono kaj recertigis pri Sia sindevigo fari la templon Sia sanktejo. Dio, tamen, donis al Salomono tri kondicxojn antau ol Li povis respondadi al iliaj pregxoj kaj resanigos la landon. La kondicxoj estis humileco, pregxado kaj pento. Homoj nuntempe humiligas sin kaj pregxadas serioze por sercxi la vizagxon de Dio. Estas multaj pregxejoj, “montoj” kaj kampoj de pregxo nuntempe, kaj oni plenumas ilin cxiudimancxe kaj dum aliaj pregxaj tempoj. Pregxaj noktaj kaj dumtagaj maldormoj/atendadoj okazas preskau cxiutage je multaj pregxejoj. Tamen, estas neniu autentika pento je la vivoj de multaj el cxi tiuj adorantoj. Cxi tiuj adorantoj, anstatau returni sin de siaj malbonaj vojoj, ili ruligas sin je la malbonaj vojoj ecx je la pregxejo! Bedaurinde, multaj el la religiaj kaj spiritaj gvidantoj nuntempe estas elravitaj per la homamaso kaj tio kion ili povas akiri finance kaj materie de la amaso. Ne mirinde, la socio malplibonigxas cxiutage.

Ni eraras! Ne estu surprizita pro cxi tio. Cxu vi iam pensis pri gxi? Cxu vi ne ankau kontribuas al morala putreco de via socio? Kiel vi adorservadas Dion, cxu vi reale havas autentikan penton? Cxu vi povas pravigi vin de cxi tiu eraro? Nur autentika pento kaj vera adoro de Dio povas resanigi cxi tiun socion.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, June 21, 2009

NE ESTU MALKURAGXAJ

Estimataj,

NE ESTU MALKURAGXAJ

“Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron anta? La regxo de Asirio kaj anta? la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li: kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de Hxizkija, regxo de Judujo” (2 Kronikoj 32:7-8).

Sanhxerib, regxo de Asirio, kiu estis tiama monda potenco venis en Judujon kaj eksiegxis gxin. Li minacis la popolon cedi al li anstatau cedi al la vortoj de kuragxigo de Hxizkija, regxo de Judujo. La popolo havis cxiun kauzon paniki pro la militaj sukcesoj de tiu Asiria regxo kaj liaj antauuloj. Tamen, ili gajnis konfidon de la vortoj de Hxizkija cxar ili kredis kiel Hxizkija diris ke Sanhxerib fidis al homaj rimedoj dum ili havis la dian subtenon. La Eternulo ja helpis la popolon, kaj la homaj rimedoj de Sanhxerib faris al li malsukceson terure.

Homoj estas inklinaj fidi al homaj kaj materiaj rimedoj hodiau, kaj ili eble uzos ili por premi aliajn homojn. Tamen, la premitaj ne devas malkuragxigxi. Se ili povus fidi al Dio kiel la popolo Juda faris, Dio helpos ilin je Sia rimedo kaj je Sia tempo. Ne gravas la forto de la premanto, la Eternulo jam promesis, “Ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano” (Jesaja 41:10), “…cxar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo” (1 Johano 4:4).

Kiu au kio estas la “Sanhxerib” kiu jam “eksiegxis” vian vivon kiu igas vin esti tima au malkuragxigita? Cxu la afero au persono minacas vin kaj vi estos perdonta esperon? Ne estu malkuragxigita! Kiel Hxizkija, mi petas vin fidi al Dio. Li estas kun vi. Li faros viajn batalojn, kaj vi baldau atestos pri la boneco de Dio sur via vivo.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 13, 2009

ATENTU PRI VIA ELEKTO!

Estimataj,

ATENTU PRI VIA ELEKTO!

"Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxikauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxarderno de la Eternulo, kiel la lando Egipita, gxis Coar. Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten…" (Genezo 13:10-11).

La pasxtistoj de Abraham kaj tiuj de lia nepo, Lot, kverelis pri la rimedoj subteni la brutaron de siaj sinjoroj. Abraham cxesigis cxi tiun malpacon. Li lasis Loton elekti lauxvole iun ajn lokon kaj prenis la restajxon. Lot elektis tion, kion vidis per sia pekdifektita vido - "akvumata kiel la gxardeno de la Eternulo." Tamen la "bona" loko faris "malluman pasejon" en lia vivo. Li estis malliberigita kun la popoloj de la loko. Abraham farigxis lia savinto. Des pli malbone, jxus antaux la detruo, la angeloj forpelis lin el la loko lasinte kunpreni neniom da posedajxo. Kia rezulto de lia elekto!

Same, homoj elektadas la bonajxojn de cxi tiu mondo sen pripensi la rezulton de sia elekto. Ili preferas gxui la preterpasajn bonajxojn de cxi tiu mondo ol fari la gxustan eternan elekton. Aliaj elektas esti iu, aux fari ion sen peti la gvidadon de la Sankta Spirito. Multaj elektas edz(in)on per eksteraj kvalitoj - beleco, ricxeco, famo, ktp. La Sankta Biblio diras, "Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, kaj tamen gxia fino kondukas al la morto" (Sentencoj 14:12).

Lau la opinio de multaj homoj, la savon havigas bonfaroj, servoj, aliaj personoj aux kredoj. Tamen, la ununure gxusta elekto de savo estas Jesuo Kristo. Li estas la pordo (Johano 10:7, 9). Li konsilas, "Eniru tra la mallargxa pordo, cxar largxa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra gxi eniras. Cxar mallargxa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj gxin trovas" (Mateo 7:13-14).

Ne cxio, kio brilas, estas oro. Kiam la mondo proponas al vi ion, elektu sole tion kio validas poreterne. Atentu pri via elekto!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).