Saturday, August 26, 2017

METU LIAN JUGON!

Estimataj, METU LIAN JUGON! "Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Cxar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza" (Mateo 11:29-30). Iu komentanto de la Sankta Biblio difinis jugon kiel "iu stango au kadro de ligno per kiu du devigitaj bestoj, precipe bovoj, estas ligitaj je la koloj au kapoj por kunlaboro, por tiri sxargxon au plugilon." Gxi estas primitiva ilo uzita de farmistoj. Por ke jugo estu efika, du bestoj devas uzi gxin. Neniu besto povas labori efike sen jugo. Oni jam uzas jugon figure por signifi multajn aliajn aferojn. Cxefe, homoj jam uzas gxin por signifi suferadon au aflikton. Tial, audi ion ajn kiel meti au havi jugon signifas malbonan senton. Efektive, jugo temas pri ia malfelicxo. Tamen, Jesuo Kristo konsilas nin meti Sian jugon! (Mateo 11:29-30). Kio estas Lia jugo? Kio signifas meti gxin? Meti la jugon de Jesuo Kristo sur nin signifas meti nin en rilaton de servantoj kaj subuloj de Li. Gxi signifas konduti laue, je diligenta obeado al cxiuj Liaj ordonoj, kaj gaja cedo al cxiuj Liaj disponoj. Gxi estas cedi nin tute al Li. Li jam elektis cxi tiun jugon. Li jam mem estis tirita je gxi antau ni, cxar Li lernis obeadon. Li volas ke iu kiu metos Lian jugon ankau lernu kelkajn karakterojn de Li. Cxi tiuj karakteroj entenas humilecon, gxentilecon, diligencon, cedon, paciencon kaj aliajn Kristo-kielajn atribuojn. Malgrau la sxajna malfelico, la jugo de Jesuo Kristo estas pli facila kaj pli malpeza ol ia alia jugo. Ne mirinde, iu ajn kiu metas gxin trovas ripozon je Li. Homoj metas multajn jugojn nuntempe. Neniu estas esceptita. Kian au kies jugon vi metas? Cxu vi estas jugita kun homoj, kredo, valoro, au situacio kiu estas peza ol vi? Cedu al la konsilo de Jesuo Kristo. Metu Lian jugon. Fordonu vin al Li. Lia jugo estas facila kaj malpeza. Lernu de Li kaj trovu ripozon por via animo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu cedi vin al Jesuo Kristo metante Lian jugxon kaj lernante de Li.

Saturday, August 5, 2017

CXU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO?

Estimataj, CXU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO? Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita gxis duono; kaj la popolo laboris kuragxe" (Nehxemja 3:38). Oni jam verkis multajn librojn kaj artikolojn pri la viro Nehxemja kiu kondukis sian popolon rekonstrui la muron de Jerusalem. Bedaurinde, oni verkis malmulton au nenion pri la homoj kiuj laboris kun li por sukcese fini la rekonstruon de la muro je jxus kvindek-du tagoj malgrau la granda kontrauo kiun ili alfrontis dum la laboro. Tamen, la kronikanto de la libro de Nehxemja dedicxis tutan cxapitron por la listo de homoj kiuj cxefe laboris kun Nehxemja, kaj la precizaj laborajxoj kiujn ili faris (vidu: Nehxemja 3). Cxi tiuj homoj estis menciitaj per nomo unu post la alia. Kelkfoje, tio kion multe da ni faras estas nenotita, kaj ni pensas ke gxi ne estas grava. Kelkaj homoj jam ecx forlasis fari sian malgrandan kontribuon al kresko de la regno de Dio surtere kaj aliaj bonaj celoj cxar ili pensis ke ili ne estas signifaj kaj ilia kontribuo ne estas signifa cxar oni ne notas au rekompecas ilin. Tamen, cxu vi scias ke Dio ankau notas tion kion cxiu el ni faras? Cxu vi scias ke Li faras liston de cxiu el la homoj kiu kontribuas al la kresko de Lia regno? Paulo diris, "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58). Ankau li diris je alia loko, "Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos" (Galatoj 6:9). Cxu vi estus parto de la listo de la homoj kiuj kontribuas al la sukceso de iu bona celo? Decidu fari vian malgrandan kontribuon ecx se gxi estus nenotita. Dio scias kiel Li rekompecas cxiun bonan agadon je Sia rimedo kaj je Sia tempo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi faru cxiajn penojn esti je la listo de tiuj kiujn Dio rekompencos pro la laboro por kaj kun Li je Lia servo.