Sunday, January 15, 2023

LA PLEJ GRAVA AFERO

Estimataj, LA PLEJ GRAVA AFERO "Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio" (Johano 3:3). La historio de Nikodemo ne estas nova. Lia privata vizito al Jesuo Kristo nokte malkasxis multajn verajxojn al ni nuntempe. Unu el tiuj verajxoj estas la afero de renaskiteco. Nikodemo venis al Jesuo por lauxdagnoski Lin pro Liaj instruoj kaj mirakloj kaj eble por konigi sin kiel unu el Liaj kasxadmirantoj. Sed Jesuo Kristo honestdire repondis al li, ke homo devas esti denove naskita por vidi la regnon de Dio. Li devas esti ne nur adorlauxdanto. Kial Jesuo donis al li tian respondon? Nikodemo estis Fariseo - unu el tiuj kiuj "apartigis" sin al legxa sinjusteco. En tiutempa Palestino [Judujo] ili estis religia kaj politika partio, kiu zorgis pri lauvorta interpretado kaj priobeado de la legxo koncerne cxiujn aferojn. Li estis ankaux membro de la Juda plej alta regkonsilantaro. Jesuo sxajne diris al li ke la havo de nova nasko donos al li gxustan rangon cxe Dio, ne en la sxtato. Kio estas cxi tiu "nova nasko" aux renaskiteco? Gxi ne estas "el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:13). Gxi ankaux estas "ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta (1 Petro 1:23). Kiel povas cxi tio okazigxi? Per kredo je Jesuo Kristo kiel la Savinto kaj Sinjoro de la Universo (vidu cxe Johano 1:12; 3:16). Cxi tio estas la plej grava afero. Cxu cxi tio okazis en via vivo? Ne temas pri via religieco, sinjusteco, dankakoraj faroj kaj servoj al Dio. Ne gravas kiom alte vi rangas en la socio, "Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj" (Johano 3:7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi transdonos vian tutan vivon al Jesuo Kristo kaj renaskigxos en Li (se vi ne faris tion).

No comments:

Post a Comment