Saturday, July 17, 2021

KIO OKAZIS ERARE?

Estimataj, KIO OKAZIS ERARE? "Asa agadis bone kaj juste antau la Eternulo, sia Dio" (2 Kroniko 14:2). “Asa ekkoleris kontrau la [profeto] kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontrau li pro [la admono]; ankau kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo" (2 Kroniko 16:10). Asa estis unu el la bonaj regxoj de Judujo. La skribintoj de la Skribajxoj rankontis pri liaj bonaj faroj jene: li agadis bone kaj juste antau la Eternulo, sia Dio (2 Kroniko 14:2); li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn (2 Kroniko 14:3, 5); li elpelis la malcxastistojn el la lando de Judujo (1 Regxoj 15:12); li ordonis al la Judoj turni sin al Dio kaj obei Lin (2 Kroniko 14:4); li fidis al Dio dum tempo de milito (2 Kroniko 14:11); li renovigis la altaron de la Eternulo (2 Kroniko 15:8b); li kondukis la popolon judan kaj ecx kelkaj el Izrael reoficialigis sian interkonsenton kun Dio (2 Kroniko 15:10-14); li ecx senigis Maahxan, sian avinon je sxia titolo de regxino pro sxia idolisteco (2 Kroniko 15:16); kaj lia koro estis perfekta dum lia tuta vivo (2 Kroniko 15:17). Pro cxi tio, Dio donis al li kaj lia popolo trankvilecon cxirkaue (2 Kroniko 14:6, 7). Ecx, dum iu kun vasta militistaro militis kontrau li, Dio donis al li grandan venkon kun multaj rabajxoj (2 Kroniko 14:9-15). Tamen, liaj lastaj jaroj estis tragedio! Li forlasis la cxiopovan Dion por nura homo dum alia lando militis kontrau li (2 Kroniko 16:1-6). Dum iu profeto de Dio alfrontis lin pro lia nefido je Dio, li koleris kaj metis la profeton en malliberejon (2 Kroniko 16:7-10). Li ankau premis brutale kelkajn el la popolo (2 Kroniko 16:10b). Dum li estis malsanigita, li rifuzis turni sin al Dio (2 Kroniko 16:12). Li mortis en tiu malsano! Oni miras kio fakte okazis erare en la vivo de Asa. Kial li komencis bone kaj finis tragedie? La skribintoj de la Skribajxoj ne informis lin pri lia kadukigxo. Sxajne, liaj sukcesoj fierigis lin kaj li forgesis sian Dion. Cxi tio estas pensigajxo por ni. Pensu pri vi mem. Cxu vi servas Dion en la maniero en kiu vi iam servis Lin kelkajn jarojn antaue? Cxu vi ne malplibonigxas je via dedicxo al Dio? Kio okazis erare? Vi devas pensi pri gxi en via rilato kun Dio kaj "Pripensu bone vian staton" (Hxagaj 1:5, 7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam konsideru viajn manierojn, ke nenio deturnu vin de via bona rilato kun Dio.

No comments:

Post a Comment