Saturday, December 17, 2022

LA PALACO DE HERODO

Estimataj, LA PALACO DE HERODO "Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem.... Kaj audinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto" (Mateo 2:1, 9). La Eternulo malkasxis al iuj sagxuloj el la oriento per speciala stelo ke Regxo naskigxis. Ili decidis veni kaj omagxi al la Regxo. La stelo gvidis ilin al Israelo. Cxar estis fama regxo en lando tiutempe, Regxo Herodo la Granda, la Sagxuloj pensis ke la plej bona kaj gxusta loko por la naskigxo de la nove naskita Regxo devas esti en la palaco de Herodo en Jerusalem, tial, ili forlasis la gvidadon de la stelo kaj iris al la palaco, por demandi pri la nove naskita Regxo. Tamen, ili estis surprizitaj malkovri ke ecx la regxo Herodo kaj cxiuj liaj sagxuloj ne estis konsciaj pri la naskigxo de la nova Regxo. Ili nur sciis el profetado, ke tia regxo estus naskigxonta en fora urbeto nomata Bet-Lehxem. Herodo tiam diris al la Sagxuloj iri kaj trovi en Bet-Lehxem pri la nove naskita Regxo. Interese, kiam la Sagxuloj elvenis el la palaco de Herodo, la forlasita stelo gvidis ilin al la gxusta loko. Simile, Dio donis precizan vizion al iuj personoj, sed ili, en multaj okazoj, forlasis gvidadon de Dio kaj dependis je homa sagxeco por plenumi la vizion. Multaj ecx forlasis Dion kaj dependis je si mem au aliaj homoj por plenumi sian Dio-donitan vizion. Gxis tiaj homoj revenus al Dio kaj sekvus Lian gvidon, ili ne atingos sian Dio-atribuitan destinon. Lau la Sankta Biblio, "[Tiele diras la Eternulo:] Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata. Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn" (Jeremia 17:5-8). Kie estas via "palaco de Herodo"? Kie vi sercxas helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo? Revenu al Dio kaj permesu al Li gvidi vin al via dia destino. Kiel la Sagxuloj gxojis kaj adorklinigxis al Jesuo, vi ankaux gxojos kaj adoros Dion poste en la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2013) antaue! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne sercxu helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo

No comments:

Post a Comment