Saturday, December 3, 2022

LA MIRAKLO DE MANGXADO

Estimataj, LA MIRAKLO DE MANGXADO "…dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo" (Efesanoj 5:20). "…pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:18). La popolo joruba havas manieron de salutado por cxiu okazajxo. Unu el tiaj manieroj de salutado precipe al iu kiu mangxas estas tradutita lauvorte, "La mangxajxo trairu la pravan trairon." Tia maniero de salutado eble ne estas signifa por novico en fiziologio au iu kiu ne zorgas pri kiel la mangxajxo kiun ni mangxas, kaj ecx akvo kiun ni trinkas, atingas sian celstacion je la stomako antau ol la digesta procezo komencigxas. Tiaj nescio kaj/au nezorgemo ne igas homojn esti dankemaj al Dio pro la miraklo de mangxado kaj ecx trinkado. Lau ili, mangxado kaj trinkado estas unuj el tiaj ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo. Tamen, ili ja estas mirakloj. Interese, kelkaj joruboj sxerce diras al iu kiu mangxas ke li faras miraklon. (La vorto "miraklo" en joruba lingvo etimologie signifas "la malfermado de la busxo.") Mangxado kaj trinkado eble estas unuj el tiuj aferoj kiuj estas ordinaraj kaj normalaj por ni, sed ili ja estas unuj el la mirakloj de Dio. Estas dum ili erare trairas la malpravan trairon au dum ni ne povas mangxi pro iu malsano ke ni valorigas ilin kiel miraklojn. Pro cxi tio, ni devas cxiam esti dankemaj al Dio ne nur pro tio ke Li provizas nin per mangxajxoj, sed ankau cxar Li ebligas al ni "fari la miraklon" sen akcidento dum la ago. Ni devas ankau lerni danki Lin pro aliaj sxajne ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo. Cxar "Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis" (Plorkantoj 3:22). Eternulo, dankon pro la miraklo de mangxado! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Helpu al mi, ho Dio, cxiam danki Vin pro sxajne ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo.

No comments:

Post a Comment