Saturday, November 19, 2022

KIO ESTUS VIA REKOMPENCO?

Estimataj, KIO ESTUS VIA REKOMPENCO? "Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li" (Jesaja 3:10-11). Cxiu gxusta pensulo volas ke bonajxoj okazu al li. Li deziras al si bonajxojn. Li faras bonajxojn al si mem. Tamen, bonajxoj ne povus esti la rekompenco de li se li ne estus bona al aliaj homoj. La Eternulo diris al Profeto Jesaja informi Sian popolon pri tio kion Li planis fari por ili lau iliaj faroj: bonajxoj por la justulo kaj pereigo por la malvirtulo. Ne temas pri la boneco de Dio au male. Temas pri rikolto de tio kion oni semas. Pripensu la sekvantajn versiklojn: "Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis" (Psalmo 7:14-16). "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8). "La maljustulo ankorau estu maljusta; kaj la malpurulo ankorau estu malpura; kaj la justulo ankorau faru juston; kaj la sanktulo ankorau sanktigxu. Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu lau lia faro" (Apokalipso 22:11-12). Kio estus via rekompenco se Dio decidus repagi homojn lau iliaj faroj hodiau? Cxu vi estus rekompencita per bonajxoj au malbonajxoj? Dum via eniro al Lia regno estas bazita je via rilato kun Jesuo Kristo, via rekompenco kaj sur la tero kaj sur la cxielo estos bazita je vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment