Saturday, October 13, 2012

VI ANKAU POVAS LAUDI DION!

Estimataj, VI ANKAU POVAS LAUDI DION! "Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Israel" (Jugxistoj 5:11). Mi estis cxe kafejo kie oni povas retumi cxe interreto dum junulo ekkantis kanton de laudo al Dio. Li ecx ruligxis sur la tero dum li dankis sian Kreinton. Ni cxiuj kiuj retumis cxe interreto ne povis kompreni la kauzon de la subita laudo. Je lia laudado, ni audis ke li jxus eltrovis ke li havis bonan rezulton je la ekzameno de GCE kiun li faris antaux nelonge. Li rakontis je sia laudado kiel li havis sukceson precipe je kelkaj lernobjektoj gravaj en la ekzameno post multaj provoj dum dek jaroj. Efektive, li devas kanti kanton de laudo al Dio! Debora kaj la popolo Israela ne havis bonan rezulton je ia ajn skriba ekzameno, sed ili havis pliajn kauzojn kanti kanton de laudo al Dio. Ili jxus havis sensacian venkon super unu el iliaj cxefmalamikoj – la Kanaanidoj. Ili atestis al la boneco de Dio en iliaj vivoj. Cxu vi ankau havas ian kauzon kanti kanton de laudo al Dio? Dio estas bona cxiam! Ecx kiam sxajnas ke Li ne faris tion kion vi volas de Li, estas ankorau multaj kauzoj kanti kanton de laudo al Li. Hxabakuk konkludis sian profetajxon per vortoj de laudo malgrau tio ke sxajnis ke Dio ne agis kiel li volis. Audu lin: "Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo. La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj" (Hxabakuk 3:17-19). La psalmisto diris, "Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo" (Psalmo 92:1). Vi ankau povas laudi Dion! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 10-a de Julio, 2005.

No comments:

Post a Comment