Saturday, October 6, 2012

"PENU GRANDAJN AFEROJN POR DIO…"

Estimataj, "PENU GRANDAJN AFEROJN POR DIO…" "Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkaue, la regxo diris al la profeto Natan: Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj" (2 Samuel 7:1-2). "Donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Cxar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi" (Luko 6:38). Dio jam donis al David ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkaue (verso 1). Lia intenco estis konstrui domegon por la Eternulo. Li sciigis profeton Natanon pri cxi tiu intenco kiun tiu aprobis prete (verso 3). La intenco estas ja laudinda. Tamen, Dio sendis Natanon ree al David por diri al li Sian penson - David ne estos tiu kiu konstruos domon por Li! Tamen, la "nea" respondo de Dio estis kun promesoj: a) Dio igos lian nomon granda; b) Dio provizos lokon por Sia popolo Izraela kie ili havos ripozon; c) Dio donos al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn; cx) Dio starigos domon por li; d) Dio levos idon de David heredi je li post lia morto; e) la ido konstruos la domon por la Nomo de Dio; f) Dio starigos lian tronon poreterne; g) Dio estos kun lia sekvanto; gx) Dio gvidos kaj korektos la idon de David; h) la amo de Dio neniam estos forprenita de li; kaj super cxio; hx) la trono de David estos starigita poreterne. Kiaj mirindaj promesoj! David decidis fari unu bonan aferon por Dio, sed Dio reciprokis farante multajn aferojn por li. Kion vi volas fari por Dio? Kion vi faras por Li ecx nun? William Carrey diris, "Penu grandajn aferojn por Dio; atendu grandajn aferojn de Dio." Se vi penus kaj farus grandajn aferojn por Dio, Dio ankau ne nur promesos al vi grandajn aferojn, Li faros grandajn aferojn por vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Oni unue dissendis cxi tiun mesagxon je la 15-a de majo, 2005.

No comments:

Post a Comment