Saturday, September 22, 2012

LA CXEESTO DE DIO

Estimataj, LA CXEESTO DE DIO Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo?" (Psalmo 139:7). La cxieesteco de Dio estas asertita tra la Sankta Biblio. Psalmo 139 estas precipe verkita por tiu cxi celo. Dio estas cxie. Estas nenia kasxejo de Li. Li estas la nevidebla kunulo de homo kie ajn homo trovas sin. Cxi tiu fakto de la cxeesto de Dio estas kaj kuragxiga kaj averta fakto. Estas kuragxige scii ke la Dio de la tuta universo estas kun vi dum vi pasas tra la plej malluma vojo de vivo. La psalmisto diras, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi" (Psalmo 23:4. Vidu ankau: Psalmo 46:11; Jesaja 43:1-2). Jesuo Kristo ankau promesas, "...jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo" (Mateo 28:20). Paulo sumigas cxi tiun kuragxigan fakton en cxi tiu aserto, "Se Dio estas por ni, kiu estas kontrau ni?" (Romano 8:31). Tamen, la cxeesto de Dio estas ankau averto por ni je cxio kion ni faras. Jen rakonto pri iu viro kiu kunportis sian filon al la farmbieno de alia viro. Kiam ili alvenis tien, li lokis sian filon en elstara loko kaj diris al li averti kiam la filo ekvidos iun venantan dum li (la patro) sxtelrikoltos la produktajxojn de la bieno de la aliulo. La viro estis komenconta sian sxteladon kiam la filo alvokis. La viro ne povis vidi iun ajn venantan kaj li pridemandis la filon pro lia ago. La filo fingromontris al cxielo kaj diris, "Dio estas tie rigardante vin!" La viro estis konsternita kaj dankis sian filon pro lia sxagxeco. Li forlasis la farmbienon tuj prenante nenion. La knabo sxajnigis aludi Sentencojn 5:21, "Cxar antau la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas." Se cxiu estas kiel tiu filo kiu estis konscia pri la cxeesto de Dio, cxiu estus singarda farante, au ecx pensante fari, ian ajn malbonajxon. Ne mirinde la psalmisto finas sian verkon pri la cxieesteco de Dio dirante, "Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco" (Psalmo 139:23-24). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 5-a de Junio 2005.

No comments:

Post a Comment