Saturday, July 21, 2012

CXU VI ESTAS SUR LA LISTO?

Estimataj,
CXU VI ESTAS SUR LA LISTO?
Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo" (Ezra 2:62-63a).
Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon" (Apokalipso 20:15).
La auxtobuso de la lernejo estis preta veturigi kelkajn lernantojn por ekskurso. Cxiu membro de la klaso volis iri, sed la kondicxo por la iro estis ke oni devis esti skribiginta sian nomon en listo de la klasinstruisto. Neniu el ili sciis la efektivajn homojn kiuj estis sur cxi tiu listo. Strange, estis ankoraux loko en la buso dum la instruisto finis elvoki la nomojn desur lia listo. La aliaj lernantoj petis ke li lasu ilin en la buson, sed li rifuzis cxar iliaj nomoj ne estis sur lia listo.
Sama evento okazis dum la Judoj revenis de ekzilo. La pastroj restarigis la adoron kaj oferojn al Dio laux la Mosea Legxo.Tamen, por diservi kiel pastro, oni devis konfirmi sian Levidan devenon - la ununura tribo kiu povis plenumi la pastrajn devojn. Tial venis kelkaj homoj de iuj urboj kiuj ne povis pruvi ecx sian apartenon al la Izraelidoj, des malpli al la Levidoj. Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ili ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
Cxiu en la mondo gxuas la universalan bonecon de Dio. Dio ne diskriminacias benante multajn homojn surtere (Psalmo 145:9;Mateo 5:45; Agoj 14:17). Efektive, sxajnas ke Dio pli benas la malvirtulojn ol la virtulojn. Tamen, venos la tago kiam Dio turnigxos kontraux tiuj homoj, kies nomoj ne estas en Lia Libro de Vivo. Ili estos forigitaj de la cxeesto de Dio poreterne.
Por havi vian nomon en la Libro de Vivo, vi devas vere akcepti Jesuon Kriston - la ununuran Vojon al Dio (Johano10:7,9; 14:12) - kiel vian personan Savinton kaj Sinjoron (Johano 1:12; Agoj 16:31). Cxu vi estas sur la listo de la Libro de Vivo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 27-a de junio, 2004.

No comments:

Post a Comment