Sunday, December 16, 2012

ANKORAU PRI PREGXADO POR LA MORTINTOJ

Estimataj, ANKORAU PRI PREGXADO POR LA MORTINTOJ "La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno, sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso"(2 Timoteo 1:16-18). Antau ol mi sendis mian mesagxon pri pregxado por la mortintoj du semajnojn antaue, mi decidis ne entrepreni ian ajn debaton pri la temo cxar mi sciis ke gxi estas pridebatata temo. Mia determino estis sciigi la simplan mesagxon de la Biblio pri la temo. Tamen, mi sekvis reagojn de homoj kaj kontrauajn reagojn al la mesagxo kun intereso. Gxi amuzis min malkovri ke iuj personoj uzas iom obskuran citajxon de la Biblio por subteni la temon. Lau cxi tiuj homoj, Paulo en la citajxo supre citita pregxis por Onesiforo kiu jam mortis tiam. Cxu vi povas legi la citajxon denove? Kion en la citajxo sugestas ke Onesiforo mortis en la momento kiam Paulo diris cxi pregxon? Iuj pretendas, ke la frazo "en tiu tago" sugestas tion. Interese! Nu, la celo de cxi tiu mesagxo estas ne pridebati cxi tiun temon, sed atentigi pri fakto: neniam uzu ajnan polemikan citajxon de la Biblio por propagi instruon au doktrinon, pli gxuste, lasu aliajn pli klarajn citajxojn de la Biblio klarigi la pridebatatajn citajxojn. La Sankta Biblio neniam kontraudiras sin en ajna formo. Nur kritikisto de la Biblio kiu estas preta por senkreditigi la vorton de Dio obstine diras ke la Biblio kontraudiras sin. Mi scias ke la plimulto de la homoj, kiuj apoge pregxas por la mortintoj ne estas kritikistoj de la Biblio. Ili estas homoj kiuj lernis dogme pri iuj praktikoj bazitaj sur iuj tradicioj kaj kulturoj kaj nun provas trovi bibliajn apogojn por tiaj praktikoj. Pri pregxado por la mortintoj, oniaj kredoj pri Dio, vivo post morto, savo kaj aliaj elstarajxaj doktrinoj de la Biblio determinos cxu pregxi por la mortintoj au ne. Doktrinoj kaj kulturoj de homoj povas prosperi por momento, sed la puraj vortoj de Dio staras por eterne. Neniu kvanto da pregxoj sxangxos la staton de la mortintoj. Anstatau pregxi por la mortintoj, pregxu por la vivantoj kiujn la mortintoj lasis malantaue. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Viaj reagoj al cxi tiu temo ankorau estas bonvenaj. Mi sercxis en mia arkivon kaj elsxutis artikolon "KIEN IRAS LA MORTINTOJ?" kiun mi skribis antau kelkaj jaroj. Se vi havas intereson pri gxi, kontaktu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

No comments:

Post a Comment