Saturday, November 3, 2012

LA CENTA PSALMO

Estimataj, LA CENTA PSALMO "Gxoje kriu al la Eternulo la tuta tero! Servu al la Eternulo kun gxojo, venu antaux Lian vizagxon kun kanto. Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxteco. Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, en Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; cxar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco" (Psalmo 100). Psalmo 100 estas unu el la plej popularaj psalmoj. Multaj homoj lernis gxin parkere. Efektive, mi jam lernis gxin parkere ekde la elementa lernejo. Kial la kvin-versa psalmo estas populara? La kialo estas ke gxi estas psalmo de dankado. Antau nelonge, mian koron instigis la beleco de cxi tiu lauxda psalmo. Versoj 3 kaj 5 donas kvin kialojn. Unua kialo: ni adorservas LA Dion, la unu kaj nuran Dion. Cxiuj aliaj dioj estas absolutaj idoloj. Ili ne povas esti komparataj kun Li (cf. Readmono 4:35, 39; 1 Regxoj 19:39; Psalmaro 86:8; 89:6; 95:3; 96:4-5; 97:9; Eliro 15:11; Jesaja 40:18; Jeremia 10:10-16). Dua kialo: la Eternulo kreis nin. Antau ol Li kreis nin, Li kreis cxion kion ni bezonas por ke manku nenio al ni (Genezo 1; Ijob 10:8-13; Psalmaro 139:13-24). Tria kialo: al Li ni apartenas, tiel Li zorgas pri ni; Li subtenas nin; Li protektas nin; Li provizas por ni, ktp (Psalmaro 74:1-2; 78:52; 95:7; Jesaja 40:9-11; Jehxezkel 34:11, 30-31; Johano 10:14-16, 26-28). Ni apartenas al Iu kiu zorgas! (Psalm 34:15; Mateo 6:26; Luko 12:30; 1 Petro 5:7). Kvara kialo: la Eternulo estas bona kaj Li faras bonajxojn. La Sankta Biblio prezentas gxin cximaniere: "Jesuon, Nazaretanon, kiun Dio sankoleis per Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun Li" (Agoj 10:38). Cxu Li ankorau faras bonajxojn gxis hodiau? Jes ja! Pensu pri via vivo. Kvina kialo: la amo, favorkoreco, kaj fideleco de Dio estas dauraj (Eliro 34:6-7; Readmono 7:9; Psalmaro 36:5; 103:17; 119:90-91; Plorkanto 3:22-23; Luko 1:50). La supraj kialoj igis la psalmiston gxoji kaj konsili nin cxiam adori Dion kun dankado kaj laudado en verso 4. Tamen, kial ni devas adori, glori kaj beni Lin dum ni, kelkfoje, ne ricevas respondon al niaj pregxoj? La centa psalmo konsilas nin simple servi Dion pro Tiu kiu Li estas, kaj tio kion Li faras por ni, ne pro tio kion ni akiras de Li. Li estas pli ol tio kion ni bezonas. Tiuj kiuj gxojas en siaj neplacxa situacio estas konvinkitaj pri la amo de Dio kiu neniam forlasas iun ajn kiu kredas je Li. Nutru vian animon per la centa psalmo kaj vi vidos ke Dio ja estas bona! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Bonvolu trovi tempon legi kaj mediti cxiujn referajxojn de la Sankta Biblio supre. Mi vaste aludis al ili por viaj pluaj studoj. Dio benu vin! La mesagxo estis unue dissendita je la 23-a de novembro, 2003.

No comments:

Post a Comment