Saturday, August 4, 2012

HOMO PROPONAS DIO DISPONAS

Estimataj,
HOMO PROPONAS DIO DISPONAS
"Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike" (Sentencoj 19:21).
Homoj havas multajn planojn kaj baldauajn kaj longtempajn kiujn ili intencas plenumi. La plimulto el tiuj planoj ecx havas difinitajn tempojn dum kiuj homoj volas plenumi ilin. La fakto ke homoj povus efektivigi tiujn planojn kiel planitaj faras ilin ne valortaksi la plimulton el tiuj planoj. Estas nur kiam tiaj planoj ne povas esti efektivigitaj kiel planitaj ke homoj pensas pri destino au hazardo. Plej ofte, multaj homoj ne memoras ke estas Dio kiu disponas tion kion homoj proponas. Multaj homoj ja forgesis la vortojn de la verkisto de la libro de Sentencoj: "La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon" (16:9).
Antau nelonge, tiu fakto estis evidenta en miaj aferoj. Mi ne povis plenumi mian celon en la oficejo tiutage, tial mi planis ke mi faros ekstran laboron en la oficejo je la sekva tago. Tamen, kiam mi preparigxis eliri al la oficejo je la sekva tago, mi ricevis telefonan alvokon de unu el miaj kuzoj ke li havis autan akcidenton je la antaua nokto, ke li estis en hospitalo por ricevi traktadon de vundoj kiujn li suferis de la akcidento, kaj ke mi tuj devus veni helpi tie. Mi estis malstabiligita pro la novajxo cxar tio signifus ke mi ne povos iri al mia oficejo tiutage por efektivigi miajn cxiutagajn devojn kaj ecx faros ekstran laboron kiel mi planis je la antaua tago. Kvankam, la parenco estis elhospitaligita en tiu tago el la malsanulejo, mi pasigis la tutan tagon cxeestante al liaj necesoj kaj ne povis fari ion kiun mi planis antaue por la tago. Homo proponas, Dio disponas!
Se nur homoj komprenus tion kaj cxiam implikus Dion en sian planadon. Jakobo en sia epistolo diris, "Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiau au morgau ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; kvankam vi ne scias, kio morgau okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas. Anstatau diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion au tion"(Jakobo 4:13-15).
Kiaj estas viaj planoj por la venonta minuto, horo, tago, semajno, monato, au jaro? Cxu vi engagxas Dion en tiujn planoj? Cxu vi specife diras kio okazos en la venonta minuto por ne paroli pri venonta jaro? La cxefa afero estas ke nur Dio determinas kio okazos je la sekva minuto, horo, tago, semajno, monato, au jaro. Tamen, cxi tio ne signifas ke oni ne havas planon au celon por sia estonta agado cxu mallonga tempo au longa tempo. Nur konfesu Dion en cxio kion vi planas fari, kaj Li vin gardos sur la gxusta vojo (vidu: Sentencoj 3:6).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment