Saturday, January 28, 2012

KIEL LONGE, HO ETERNULO?

Estimataj,
La necxesaj okazajxoj de bombaj atakoj en Nigxerio antau nelonge kun la detruoj de vivoj de centoj da homoj kaj la sxajna senhelpeco de la Nigxeria registaro cxesigi la situacion dum la nekonataj malbonuloj sukcesas fari siajn malbonojn farigis min iri en mian arkivon kaj elpreni la mesagxon sube kiu estis unue dissendita je la 17-a de julio, 2005:
KIEL LONGE, HO ETERNULO?
"Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? Kiu helpas min kontrau malbonuloj? Kiu staras apud mi kontrau malbonaguloj?" (Psalmo 94:3, 16).
Mi babilis rete kun unu el miaj spiritaj patroj dum li kiu logxas en Londono diris al mi la novajxon de la serio de bombaj atakoj de kelkaj teroristoj. Mi tuj vizitis kelkajn novajxajn retejojn por akiri la detalojn pri tio kio okazis al la urbo Londono, fakte la tuta mondo kaj eltrovis tie la detruegon kiujn cxi tiuj senkoraj homoj faris denove. La atako de la 11-a de septembro en Usono kaj alia atako en Madrido, Hispanujo tuj venis al mia penso dum mi legis la novajxon. Por pligrandigi la ofendon, cxi tiuj senkompataj homoj ankorau promesis fari pluajn damagxojn en aliaj urboj cxe aliaj landoj. Evidente la teroristoj havas gxuon kauzante nebezonatajn dolorojn de perdo de vivoj kaj posedajxoj.
Tamen, kiel longe cxi tiuj senkoraj homoj daurigos rompi la korojn de homoj tra la mondo? Kiel longe ili triunfos je siaj barbaraj faroj? Kiel longe ili gxuos en siaj kasxejoj pro siaj sxajnaj sukcesoj? Kiu savos la mondon de cxi tiuj teroristoj kiuj igas vivon nesekura? Cxu ili daurigos cxi tiujn senkompatajn farojn libere kaj nepunite? Kiu staros kontrau cxi tiuj homoj kaj vengxos pro la malbonegoj kiujn ili jam faris?
La psalmisto ankau eldiris similajn demandojn en Psalmo 94 kiam kelkaj katastrofoj trafis lian landon. Tamen, li trovis konsolon je Dio, la Jugxanto de la tero. Lin alvokis li en versoj 1-3 levigxi kaj vengxi.
Interese, en versoj 8-11, li priskribis la sensensecon de cxi tiuj homoj kaj la fakton ke Dio ne estis, kaj ankorau estas, indiferenta al cxi tiuj situacioj. Li donis recertigan fakton en verso 14, "…la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos."
Kion ajn cxi tiuj teroristoj kaj aliaj malvirtuloj faras, la Eternulo "redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio." (Psalmo 94:23). Tial, se vi faras malbonon, konstatu ke la Eternulo redonos al vi iutage lau viaj faroj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment