Saturday, January 14, 2012

KIU SCIAS LA HORON?

Estimataj
KIU SCIAS LA HORON?
"Cxar ecx ne scias la homo sian sorton." (Predikanto 9:12).
La morto de Pastoro Josiah Adegoke Adeleke, mia mentoro, amiko, kaj frato en Kristo, en terura automobila akcidento kun alia amiko, Pastoro Chris Tayo Orodiji, je mardo la 11-a de januaro, 2005 estas ankorau miragxo por mi. Malgrau la fakto ke mi estis je la kadavrejo doninte al ili la finajn banon kaj vestadon preparite por ilia entombigo, kaj la fakto ke mi estis unu el tiuj kiuj malaltigis iliajn cxerkojn en iliajn tombojn, mi ankorau malfacile kredas ke tiuj du grandaj viroj de Dio kiuj mortis je ilia cxefa agxo en aga servo jam foriris eterne. Mi vidos ilin nur en cxielo kiam mi ankau mortos au cxe la geedzigxa festo de la Sxafido post la ravigo de la sanktuloj.
Ambau ili estis tre intimaj amikoj kiuj parolis kun mi multajn aferojn pri niaj personaj, edukaj, kaj precipe pastrecaj klopodoj. Tiel, cxiuj planoj, revoj, kaj aspiroj kiujn ili havis jam foriris kun ili neplenumitaj! Tiel, ili jam forlasis siajn talentajn pastrecajn karierojn por ni! Tiel, ili ne eldonos tiujn verkajxojn pri kiuj ili jam verkis iliajn skizojn! Tiel, ili jam forlasis siajn gravedajn edzinojn kaj tre junajn infanojn alfronti la baraktojn de vivo sole! Tiel, ili jam....
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto estas ja alfronto por la vivantaj ke "Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj. Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.. Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.. Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas? Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elcxerpigxas kaj elsekigxas: Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado (Ijob 14:1-5, 10-12).
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto estas forta konfirmo de la vortoj de Salmono, "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo," kaj "Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?" (Predikanto 1:2; 2:22). Pro kio reale ni vivas se morto povas farigi cxion vana en la dauro de sekundoj sen averto? Kial ni penas farigxi iu je la mondo dum estas certe ke ni forlasos cxion iutage? Cxi tio farigas la vortojn de Paulo en Filippianoj 1:21 taugaj cxi tie: "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno." Vivante por Jesuo Kristo ni faros nian vivadon je la mondo signifa kaj nia morto gajna por ni. GOKE kaj TAYO vivis por Kristo kaj ilia morto estas ja gajno por ili kaj Jesuo Kristo. Pro kiu vi vivas?
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto estas nun averto por mi ke mi devas "plenumi [mian] servadon" (2 Timoteo 4:5). Ree, la vortoj de Paulo al Arhxipo klare venis en mian penson: "Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu gxin" (Koloseanoj 4:17). Mi devas esti agema cxar mi ne scias kiam Dio ankau alvokos min hejmen. Mi ne scias pri tio kion homoj diros dum mi estos for. Mi ne scias cxu mia Sinjoro laudos min per vortoj kiel, "Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro" (Mateo 25:21). Mi ne scias..
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto ja estas alfronto kaj averto por ni "Batali la bonan batalon de la fido, kaj ekteni la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antau multaj atestantoj" (1 Timoteo 6:12). Se tiuj du grandaj viroj de Dio mortis je ilia cxefa agxo, tial, iu ajn eble estos la sekvanta esti vokita hejme.
Mi konkludu per cxi tiuj vortoj de Salomono, "Cxar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite" (Predikanto 9:12).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 30-a de Januario, 2005. Mi denove dissendas gxin omagxe al la du honoritaj pastoroj de Dio.

No comments:

Post a Comment