Saturday, January 21, 2012

CXU REVIVIGO DENOVE?

Estimataj,
CXU REVIVIGO DENOVE?
"Cxu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi?" (Psalmo 85:7).
Psalmo 85 estas unu el la popularaj psalmoj, precipe gxia sepa versiklo kiu temas pri revivigo. La titolo de la psalmo (je versiklo unu), "Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj," ne donas al ni la nomon de gxia verkinto au gxian historion. Evidente, oni verkis gxin pro la fakto ke Dio jam iam Sin intermetis je la problemo de Sia popolo, sed nun pro similaj kauzoj Li denove estis kolera kun ili, kaj ili suferis similajn katastrofojn (kp. Jugxantoj 2:18, 19 kaj Psalmo 78:8). La psalmo enhavas fervoran pregxon ke Dio denove Sin intermetu, kaj gxi implikas konfidan atendon ke Li faru cxi tion, por ke la katastrofoj kiuj jam venis al ili estu forprenitaj.
Versikloj 1-3 temas pri la bono de Dio je la estinto. Gxi komencigxas per la laudo al Dio pro riparo de la lando. La riparo montris la fakton ke Dio jam pardonis kaj kovris iliajn pekojn, kaj formetis Sian koleron. Oni povas similigi cxi tiun situacion al la periodo de la Jugxantoj je la historio de Izrael. Versikloj temas pri la pregxo por revivigo de la popolo. Cxi tiuj versikloj parte priskribas la staton de la popolo. Estas evidente ke la lando suferis pro kelkaj katastrofoj; ke la kolero de Dio sxajne estis sur ili; ke sxajne Lia kolero estos neniam forturnita; kaj ke la lando estos detruita krom se Li Sin intermetos je ilia situacio. Cxi tio eble estis rilata al la detruo de Jerusalem kaj la mallibereco de la Judoj je 2 Regxoj 25 kaj Jeremia 39. La psalmisto pregxis ke la Eternulo formetu Sian malplacxon, kaj ne daurigu esti kolera. Videble, la estinta revivigo aludita je versikloj 1-3 inspiris la pregxon por alia revivigo. Revivante, ili denove povos gxoji kaj travivi Lian fidala amon. Eble, nenia alia pregxo estas pli bonvena je la oreloj de Dio ol la pregxo por revivigo, kiel esprimita je versiklo 6.
Versikloj 8 kaj 9 estas la promeso de Dio. La psalmisto diris ke li auskultos por vorto de la Eternulo kiu promesis pacon al Siaj sanktuloj. Li donas savon por ke Lia gloro estu evidenta en la lando. "Gloro" cxi tie signifas la montron de la cxeesto de Dio (kp. Jesaja 60:1-2; Zekaraja 2:5). Cxi tiuj ideoj esprimitaj je la malkasxo de Dio al Izreal estis plenumitaj tute en Kristo. Cxi tiu promeso de paco kaj savo per la gloro de Tiu kiu logxas inter homoj eble estis en la penso de Johano kiam li skribis je Johano 1:14. Versikloj 10-13 temas pri la fido de la psalmisto. Li estis konfida ke la Eternulo kauzos Siajn ecojn (amon, fidelecon, kaj justecon) kunlabori provizi pacon, justecon, kaj prosperon.
Oni devas noti ke nur infano de Dio povas esti revivigita. Pekantoj ne povas esti revivigitaj. Mortinto ne povas esti revivigita; nur vivanto povas kaj devas esti revivigita. Dio estas preta revivigi nin se ni sincere pregxus por revivigo. Tamen, ni ne devas, pro cxi tio, daurigi peki. Dio pardonpetos kaj revivigos, sed la cikatroj de la pekoj estos tie! (kp Romanoj 6:1).
Cxu revivigo denove?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment