Saturday, January 7, 2012

MI JAM DECIDIS

Estimataj,
MI JAM DECIDIS
“En diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron” (Romanoj 12:11).
“Lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto” (Filipianoj 1:20).
Denove mi bonvenigas vin al alia jaro, la jaro 2012. Gxi ja estos jaro de senlima sukceso je cxiuj bonaj klopodoj nome de Jesuo. Amen. Sendube, multaj homoj jam faris kelkajn decidojn por cxi tiu nova jaro. Antau multaj jaroj, verkisto de himnoj, Palmer Hartsough (1844-1932), faris decidon je himno kiun li verkis, kvankam, ne je la komenco de nova jaro.
Je tiu populara angla himno, “I Am Resolved No Longer To Linger!” Palmer Hartsough faris decidon ne prokrastigxi servante la Eternulon pro la placxoj de la mondo. Anstataue, li decidis esti alligita per aferoj kiuj estas pli altaj kaj pli noblaj por Dio. Cxar Jesuo Kristo la Savinto estas la vera kaj justa Persono kiu havas la vortojn de vivo, Hartsough decidis forlasi sian pekon. Li decidis fidele kaj vere sekvi la Savinton cxiutage atentante tion kion Li diras kaj farante Liajn volojn cxar Li estas la vivanta Vojo. Kvankam amikoj eble kontraubatalas lin kaj malamikoj eble cxirkauas lin, li decidis eniri la regnon de Dio forlasante la vojojn de peko. Decidinte cxi tiuj decidojn, Hartsough invitis siajn amikojn veni sen prokrasto aligxi al li promenante sur la cxiela vojo permesante sin esti instruitaj per la Sankta Biblio kaj kondukitaj per la Sankta Spirito.
Kiuj estas viaj decidoj por cxi tiu nova jaro? Se vi ne zorgas, multaj el tiaj decidoj eble bedaurinde estos malsxparitaj sen plenumo antau la fino de cxi tiu monato. Decidu esti pli proskima al Dio cxijare ne prokrastigxante servi Lin. Li pruvos Sin al vi cxijare kaj vi atestos al Lia boneco sur via vivo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment