Saturday, February 4, 2012

NEATENDITA BENO

Estimataj,
NEATENDITA BENO
“Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio? Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenis al li” (1 Kroniko 13:12-14).
La Eternulo jxus starigis la regnon de la tuta Izraelo en la mano de David. David alportis la Keston de la Interligo al Jerusalem, la nova cxefurbo inter jubilo kun la Levidoj, la pastroj, kaj la tuta Izraela popolo, sed la Eternulo mortigis Uzan cxar tiu malebligis la keston de falo. David timis alporti la keston en la urbon. Li lasis gxin je la domo de Obed-Edom, la Gatano.
Kio estis la intenco de David? Cxu li deziris bone por Obed-Edom? Nur Dio scias. Sed, sxajne,
li ne deziris bone por Obed-Edom sciinte ke la kesto estas sankta. Kio estus la reago de Obed-Edom kaj lia familio kiam la “nedemandebla” regxo faris tian “dangxeran” decidon? Sendube, ili preparus por la plej malbona. Tamen, la “dangxera” sanktajxo farigxis fonto de beno por Obed-Edom kaj lia familio! (1 Kroniko 13:12-14; 26:4-5).
Du lecionoj estas lerneblaj per cxi tio. Unue, ne paniku kiam homoj pritraktas vin malvirte. Kiu scias, Dio eble turnas ilian malvirtecon al benoj por vi. Dum ili bedauxris siajn agojn vendinte lin en sklavecon, Jozefo diris al siaj fratoj, “Ne timu; cxar cxu mi estas anstataux Dio? Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj. Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn” (Genezo 50:19-20).
Due, estu utila por la faro de Dio. Ni ne scias cxu Obed-Edom volonte akceptis la Keston de la Interligo, sed la Sankta Biblio diras ke la kesto restis kun lia familio dum tri monatoj. Kiel Levido, li devis prizorgi bone la keston dum tiu periodo. Dio prosperigis lian familion pro la konservado de la kesto. Se ni pretus utili en la manoj de Dio cxi-maniere, Dio benus nin abunde (Sentencoj 3:9-10; 10:22; Malahxi 3:10-11).
Kiam homoj malamas vin, estu bona kaj dauxrigu servi la Eternulon. Li neatendote benos vin!
Je servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 13-a de Juno, 2004.

No comments:

Post a Comment