Saturday, February 25, 2012

LA PROFITOJ DE VIRTULO

Estimataj,
LA PROFITOJ DE VIRTULO
"Cxar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon" (Psalmo 112:6-7).
Pli multe da homoj farigxas religiaj precipe je cxi tiu parto de la mondo. Tamen, estas pli malfacile trovi virtulon kiu reale timas Dion je sia cxiutagaj agadoj. Magrau tio, la skribinto de Psalmo 112 denombris kelkajn el la profitoj kiujn virtulo gxuas.
Kiu estas virtulo? Unue, virtulo estas tiu kiu estas nekompromisa. Li estas etika kaj estas konata pro tio je kio li kredas. Li ja estas celema. Due, virtulo estas tiu kiu estas honesta kaj justa je sia klopodoj. Dum li eble ne necese estas senkulpa, li devas estis fidela kaj je bona reputacio. Trie, virtulo estas tiu kiu estas en rajta staro kun Dio. Li estas tiu en kiu Dio enmetis Sian virtecon en Jesuo Kristo kaj li vivas je la rimedo kiu estas placxa al Dio.
Bazita sur la fino de la antaua psalmo, la skribinto de Psalmo 112, je la unua versiklo, diris ke tiu kiu timas la Eternulon kaj placxas je Lia Legxo estas benita. Kvin benoj au profitoj kiuj venas al tiu kiu estas virta kaj timas Dion estas denombritaj: unue, la virtulo estas benita per fizika kaj materia prospero cxar Dio estas virta (versikloj 2-3). Due, lumo estas donita ecx je mallumo por la virtulo (versiklo 4). Cxi tio eble estas aludita al sukceso (anstatau malsukceso) au sagaceco. Trie, la virtulo ricevas bonecon pro malavareco kaj justeco (versikloj 5 kaj 9). Kvare, la virtulo estos firme fondita je sia kredo, kaj nemovebla kun nenia timo de tio kion homoj eble faras al li (versikloj 6-8). Efektive, la memoro de la virtulo estos eterna kaj benita (kp Sentencoj 10:7). Kvine, cxar la virtulo donas malavare kaj juste je siaj aferoj (versikloj 5 kaj 9), li estos farita forte kaj honore al la Eternulo.
Sendube, cxiu volas gxui cxi tiujn profitojn. Tamen, kiom da homoj estas pretaj virte kaj vere timi Dion? Kiom da homoj estas nekompromisaj, honestaj kaj estas en rajta staro kun Dio? Eble sxajne ke estas ne profite esti virta je cxi tiu nuna socio, sed estas reale profite esti virta kaj vere timi Dion.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment