Saturday, February 11, 2012

KIAN AMON!

Estimataj,
KIAN AMON!
"Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas" (1 Johano 3:1).
Dum kelka tempo, multaj homoj jam parolas pri amo, kaj ili celebros "amon" je la 14-a de februaro, tago populare konata kiel "la Tago de Sankta Valentino." Tamen, la speco de amo pri kiu homoj nune parolas kaj kiu estos celebrata je la 14-a de februaro estas erara. Gxi ja estas " avideco" ne amo! Ecx se oni dirus ke "la Tago de Sankta Valentino" temas pri amo inter viro kaj virino en amo (cxu geedzigxintaj au ne), la originala celo de la celebro estas montri oferan amon de iu persono al alia.
Tia ofera amo estis montrita de Dio. Audu Paulon: "Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:8). Apostolo Johano klarigis cxi tion alivorte: "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu amo faris cxiun kiu akceptas gxin esti infano de Dio! Gxi faris la personon esti heredanto en la regno de Dio. Tia persono kiel vera filo, ne sklavo, povas nune veni kuragxe al la trono de Dio kun konfido kaj libero (vidu: Efesanoj 3:12; Hebreoj 4:16; 10:19-23). Estas bedaurinde ke la mondo ne scias cxi tiun specon de amo, tial, la malprava celebrio de la Tago de Sankta Valentino.
La maniero de amo kiun Dio havis, kaj ankorau havas, por la mondo - la oferan amon - la maniero de amo kiu eldonos ion palpeblan kaj konstantan al la ricevanto estus la fokuso de iu ajn je cxi tiu tempo de Valentino kaj cxiu tempo. La tempo de Valentino povus rememorigi nin pri ofera amo kiun ni povas doni ne nur al niaj amatoj, sed al cxiu kiun ni rekontas. Gxi neniam estas tempo de kontentigo de avidecaj deziroj.
Kian amon vi volas montri je cxi tiu tempo de Valentino?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment