Saturday, July 2, 2011

LI MEM SCIIS KION LI FAROS!

Estimataj,
LI MEM SCIIS KION LI FAROS!
"Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu? Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros" (Johano 6:5-6).
Kelkfoje, sxajnas ke Dio ne scias tion kion ni travivas, au ke Li scias sed Li ne scias kion Li faru por savi nin el niaj problemoj. Efektive, multaj homoj jam konkludis ke Dio au estas senpotenca au ne ekzistas pro iliaj sxajnaj teruraj situacioj. Tamen, nenia situacio alfrontas Dion nescie au senprepare. Efektive, Li ja scias tion kion Li faros je cxia situacio.
Granda homamaso sekvis Jesuon Kriston al soleca loko. Ili estis kun Li gxis malfrua posttagmezo. Nutrinte cxi tiujn homojn per spirita nutrajxo, Jesuo demandis de Filipo, unu el Siaj disxciploj, pri kiel la homoj estos nutritaj per fizika nutrajxo ankau. Filipo ne povis imagi tion kio kontentigis cxi tiun grandan homamason, sed Jesuo mem sciis tion kion Li faros, kaj Li finfine faris tion kion Li havis en la animo: mirakle provizi nutrajxon por la miloj da homoj.
Ne gravas via situacio, Dio scias tion kion Li faros kaj Li finfine faros gxin je Sia tempo kaj Sia rimedo. Nur fidu al Li. Iu joruba kantisto diras: "Olorun mo ohun ti yo se; Jesu mi mo ohun ti yo se; Emi Mimo mo ohun ti yo se o t'aye mi yo fi dara." [Dio scias tion kion Li faros; Mia Jesuo scias tion kion Li faros; la Sankta Spirito scias tion kion Li faros por plibonigi mian vivon.] Jesuo Kristo diris al Siaj disxciploj, "cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antau ol vi petas de Li" (Mateo 6:8).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment