Saturday, July 9, 2011

AL DI' ESTU GLOR'

Estimataj,
AL DI' ESTU GLOR'
"Al la sola sagxa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen" (Romanoj 16:27).
La himno "Grandajxojn Li faris! Al Di' estu glor'!" estas tre konata kiel mirindega himno de laudo kaj adoro de Dio. Tiu fama himnoverkintino, Fanny Jane Crosby (1820-1915), verkis gxin. La himno estas kantata kutime je la maniero de laudoj, sed gxia enhavo estas pli ol laudoj. Gxi temas pleje pri la graco de Dio. Je la komenco, estas klare ke Fanny Crosby donis cxiun gloron al Dio pro Lia faro sen nenia rolo por la klopodoj de homo en la granda plano de savo de Dio. Je la unua strofo, estas nur Jesuo kiu malfermas la vojon de savo, por ke cxiu havu la oportunon esti savita. Cxi tio estas klara mesagxo de graco kontrau la ideo ke homo devas pruvi sian indon antau ol eterna vivo estas donita. Je la dua strofo, Crosby esprimis la kondicxojn por eniro tra cxi tiu vojo: kredo, kaj nur kredo. Sxi prave notis ke elacxeto estas promesita al cxiu kredanto (vidu: Johano 3:16), kaj ke ne gravas la grandeco de oniaj pekoj, ecx la "plej fia pekulo" kiu kredas je Kristo, ekzemple, la krimulo krucumita kun Kristo (Luko 23:43) au Saul de Tarso (1 Timoteo 1:15), tuj ricevos pardonon de Jesuo. La tria strofo kaj la rekantajxo daurigas klarigi cxi tiun ideon de graco, ke estas nur Dio kiu faris grandajxojn, kaj Tiu al kiu apartenas laudo kaj adoro.
Estas bone kanti cxi tiun kanton kie ajn ni volas laudi Dion pro ia materialajxo kiun Li jam faris. Tamen, estas pli bone pensi pri la spiritajxoj kiujn Li jam faris (t. e. la donado de Sia Filo, la pardono de niaj pekoj, la rebonigo pro niaj pekoj, nia elacxeto) kaj tion kion Li faros kiam ni ekvidos Jesuon.
La himno "Grandajxojn Li faris! Al Di' estu glor'!" estas mirindega esprimo de laudo al Dio pro Liaj mirindegaj faroj. Tamen, cxu vi spertis la rezulton de cxi tiuj faroj: la savo kiu estas provizita kiel donajxo de Dio al cxiu kiu kredas je Kristo, ne gravas liaj au sxiaj pekoj antau au post konvertigxo? Nur tiam vi povas aligxi al Crosby por kanti, "Laudu lin! Laudu lin! Lin ekaudu, homar'! Laudu lin! Laudu lin! Jen ameg' sen kompar'! Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di', Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!"
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment