Saturday, July 23, 2011

"PAFO KONTRAUX PAFO"

Estimataj,
"PAFO KONTRAUX PAFO"
"Cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas" (2 Tesalonikanoj 1:6).
La Nigxeria Polico havis kontrauxkriman grupon nomitan "Operation Fire for Fire" (t.e. "Operacio Pafo kontraux Pafo"). Ilia rimedo kontraux krimo estis ofte brutala kaj sxajnis vengxema. Kelkfoje, multaj kristanoj adoptas la saman rimedon kontraux siaj sxajnaj malamikoj. "Okulon pro okulo" (Eliro 21:23-25; Levidoj 24:19-20) estas la populara proverbo kiun ili uzas por pravigi siajn agadojn.
Efektive, ne estas facile deteni nian koleron kontraux malamikoj. Sed, vengxemaj agadoj kontrauxas tion kion la Sankta Biblio instruas (vidu Mateon 5:38-42; Lukon 6:27-28, 35; Romanojn 12:17; 1 Tesalonikanojn 5:15; 1 Petron 3:9). Tamen, kiam mi rigardas la supre cititan versiklon (t.e. 2 Tesalonikanoj 1:6) kaj alian similan promeson donitan al Abraham kiam Dio vokis lin: "Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos…" (Genezo 12:3), mi pensas: Cxu Dio instigas vengxemajn agadojn?
Karaj, Dio malamas maljustecon. Tamen, Li ne volas ke ni repagu al niaj malamikoj la malbonojn kiujn ili faris al ni. Ili ne batalas kontraux ni sed kontraux nia Dio. Ni devas lasi Lin fari niajn batalojn. Li ne lasos la malbonulojn iri senpune. Li repagos ilin laux SIA MANIERO, ne niamaniere (Romanoj 12:19) - aflikton kontraux aflikto (2 Tesalonikanoj 1:6).
Cxu vi estas malbonuloj? La Sankta Biblio ecx ne admonas la malbonulojn cxesi fari malbonon, sed avertas pri la certeco de la tago de kalkulo, cxar Dio "[repagos] al cxiu laux lia faro" (Apokalipso 22:11-12). Cxu vi estas viktimo de malbonuloj? Vi eble ne povas defendi vin, sed Dio defendas kaj komfortigas la afliktitojn kaj repagas al la malbonuloj - "pafon kontraux pafo."
"Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, farigxas tie" (Predikanto 3:17).
"Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona" (Predikanto 12:14).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-a de decembro, 2003.

No comments:

Post a Comment