Saturday, July 30, 2011

ATENDE ESPERU AL LA ETERNULO

Estimataj,
ATENDE ESPERU AL LA ETERNULO
“Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auskultis mian krion” (Psalmo 40:2).
Post kiam Dio malakceptis Saulon kiel regxon de Izrael kaj sendis Samuelon por sanktolei Davidon kiel la sekvan regxon (1 Samuel 15-16), David alfrontis multe da malamilecoj kaj malfacilajxoj ecx de siaj fratoj. Li farigxis forkuranto je sia propra lando. Li devis reloki siajn gepatrojn al fremda lando por sekuro (vidu: 1 Samuel 22:3-4). Dufoje, li sercxis rifugxejon kun la malamikoj de sia lando (vidu: 1 Samuel 21:10-15; 27:1-12). Malgrau liaj malfacilajxoj, li atende esperis al la Eternulo, ecx post la morto de Saul. La Eternulo ne malkontentigis lin. Li klinigxis al li kaj eltiris lin el la pereiga foso, el la sxlima marcxo. La Eternulo starigis sur roko lian piedon kaj fortikigis liajn pasxojn en Izrael kaj inter aliaj landoj. La Eternulo metis en lian busxon novan kanton, himnon de laudo. Multaj ja cxi tion vidis kaj ektimis kaj esperis al la Eternulo dum la dumvivo de David. Nemirinde, David povis verki Psalmon 40 por atesti pri la bono de Dio.
Vivo estas plena de malfacilajxoj. Cxiu havas sian propran malfacilajxon por alfronti. Tamen, nur tiu kiu atende esperas al la Eternulo sukcese venkos cxi tiujn malfacilajxojn kaj kantos kanton de laudoj kiel David. Ili estas tiuj kiuj “ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas” (Jesaja 40:31).
Kion vi alfrontas nune? Atende esperu al la Eternulo! Li forigos vin el via malfacilajxo. Li eltiros vin el la sxlima marcxo de vivo. Li starigos sur roko vian piedon kaj fortikigis viajn pasxojn inter viaj samtempuloj. Li metos en vian busxon novan kanton, himnon de laudo al Lia sankta nomo. Multaj ja cxi tion vidos kaj laudos Dion kun vi. Ili ektimos kaj esperos al Dio pro tio kion Li faros en via vivo.
“Multaj estas la suferoj de piulo; sed de cxiuj la Eternulo lin savas” (Psalmo 34:20).
Atende esperu al la Eternulo!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment