Saturday, June 25, 2011

CXU LA BRAKO DE LA ETERNULO ESTAS TRO MALLONGA?

Estimataj,
CXU LA BRAKO DE LA ETERNULO ESTAS TRO MALLONGA?
"Tiam la Eternulo diris al Moseo: Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23).
La Eternulo jam kondukis la popolon Izraelan el Egiptujo al la Lando Promesita dum pli ol du jaroj per multaj signoj kaj mirindajxoj. Tamen, sxajnis ke la popolo ne estas preta akcepti Dion lau tiu kiu Li estas - la cxiama zorganta Dio. Ili amis plendon kaj ribelon kiam ajn ili estis en sufero. Ili ecx provis starigi alian dion por si kiam sxajnis ke Moseo, la viro kiun Dio uzis inter ili, estis for (vidu: Eliro 32)! Malgrau la rimedoj kiujn Dio uzis por korekti ilin, ili ankorau estis plendantaj pro tio kion Dio ne faris por ili. Venis tempo kiam Moseo estis laca portinte ilian sxargxon. Placxis al li morti (Nombroj 11:10-15).
Tamen, je la stato de senespereco, Dio igis redukti la sxargxon de Moseo elektante aliajn sepdek virojn el la pliagxuloj de Izrael por helpi al li. Rilate al la kauzo de la plendo de la Izraelidoj - viando mangxebla - Dio promesis, "Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; sed dum tuta monato…" (Nombroj 11:19-20a). Kia mirinda Dio! Moseo ne povis kompreni cxi tion. Kiel Dio nutrus pli ol sescent mil virojn per viando nemenciite la virinojn kaj la infanojn?
Cxu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke tiuj suficxu por ili? au cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke tiuj suficxu por ili? (Nombroj 11:22), li pridubis Dion. Respondinte, Dio diris, “Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23). Dio ja provizis la viandon, ecx troe! Tamen, la viando farigxis kaptilo por la popolo pro ilia nekredo (Nombroj 11:31-34).
Kiamaniere vi ankau plendas kontrau Dio? Cxu vi pensas ke Li ne povas provizi por vi? Cxu vi ankau dubas la eblecon de Dio agi en via situacio? Mi pridemandu vin kiel Dio pridemandis Moseon: "Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga?"
"Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne audu" (Jesaja 59:1).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 27-a de februaro, 2005.

No comments:

Post a Comment