Saturday, June 4, 2011

CXIU ESTAS GRAVA

Estimataj,
CXIU ESTAS GRAVA
"Cxar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia" (Romanoj 12:4-5).
"Cxar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo" (1 Korintanoj 12:12).
Estas normala inklino pensi ke kelkaj partoj de nia korpo ne estas tiel gravaj kiel la aliaj. Tamen, Dio kreis cxiun organon de la korpo egale. La fakto ke iu rolo ne estas kolosa ne faras gxin malpli granda. La fakto ke mi ne povas ludi vian rolon ne faras min enviema aux malestimigas vian roladon. Cxiu el ni ludas unikan rolon en la vinberejo de Dio (Romanoj 12:3-8; 1 Korintanoj 12:12-30; Efesanoj 4:7, 11-13).
Cxar Dio donas al ni malsamajn spiritajn donajxojn, iu kristano ne povas havi cxiujn donajxojn, sed neniu kristano havas neniun donajxon. Li donas al cxiu el ni laux la mezuro de Sia donajxo (Efesanoj 4:7). Do, cxiu unuo kiu konsistigas la nedivideblan tuton estas tre grava.
Tial ni estas kunlaborantoj kun Dio en Lia vinberejo (1 Korintanoj 3:9). Ni devas fari nian propran parton fidele ecx kiam ni estas kritikitaj, malkuragxigxitaj aux neremarkitaj. Ni estas respondecaj al Dio kiu rekompencos nin laux tio kion Li donis al ni.
Kiel vi sentas vin mem? Cxu vi pensas ke vi estas malplivalora ol aliaj? Vi estas grava! Via rolo estas signifa! La mondo eble ne agnoskas vin, sed Dio faras tion. Karaj, estu fidelaj je la tasko. "...nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58).
Cxiu estas grava, inkluzive de vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de Decembro, 2003.

No comments:

Post a Comment