Saturday, June 18, 2011

PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO

Estimataj,
PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO
“Vi do pregxu jene: Patro nia, kiu estas en la cxielo, sanktigata estu Via nomo” (Mateo 6:9).
Jesuo Kristo estis instruanta Siajn disxciplojn kiel ne pregxi. Eble tio kondukis al la peto de la disxciploj kiel pregxi lau la rakonto de la Evangelio de Luko (vidu: Luko 11:1). Je Sia respondo, Jesuo instruis al ili modelan pregxon kiu estas populare konata kiel “La Pregxo de la Sinjoro.” Cxi tiu modela pregxo en la rakontoj de Mateo kaj Luko komencigxis per miriga malkasxo: la celo de la pregxo kiu estas “Patro nia, kiu estas en la cxielo.” Jesuo ne aludis al Dio kiel Dio kiel multaj aliaj homoj je aliaj religioj de la mondo farus. Li aludis al Dio kiel “Patro.” Cxi tie ne estas la unu nura loko kie Jesuo aludis al Dio kiel Patro. Li aludis al Dio kiel Patro je multaj lokoj.
Cxi tiu aludo ne estis stranga al la Judoj cxar Dio jam malkasxis Sin al ili kaj jam traktis kun ili kiel patro. Efektive, la ofico kaj autoritato de la patro kiel la estro de la familio estas klare aprobitaj kaj komprenitaj je la Sankta Biblio, kiel similajxo de tiu de la Plejpotenca Dio supra Siaj kreitajxoj. La vorto “patro” estas aplikita en la Sankta Biblio al iu ajn praavo (Readmono 1:11; 1 Regxoj 15:11; Mateo 3:9; 23:30). Gxi estas uzita kiel titolo de respekto al cxefo, reganto au pliagxulo (Jugxistoj 17:10; 18:19; 1 Samuel 10:12; 2 Regxoj 2:12; Mateo 23:9). Oni povas uzi gxin por la komencisto de io ajn (Genezo 4:20, 21; Ijob 38:28). Gxi ankau estas aplikita al Dio (Eliro 4:22; Readmono 32:6; 2 Samuel 7:14; Psalmo 89:27, 28). Gxi indikas Lian interkonsentan rilato al la Judoj (Jeremia 31:9; Jesaja 63:16; 64:8; Johano 8:41), kaj per etendo al kristanoj. Tial, kredantoj estas nomataj “filoj” de Dio (Johano 1:12; Romanoj 8:16; Mateo 6:4, 8, 15, 18; 10:20, 29). Ili ankau nomas Lin “Patro” (Romanoj 1:7; 1 Korintanoj 1:3; 2 Korintanoj 1:2; Galatoj 1:4). La patreco de Dio estas la bazo kaj la modelo de homa patreco.
Kiel la Patro de cxiu el Siaj kreitajxoj, precipe homo, cxu vi rilatas al Dio kiel filo au filino? Cxu vi donas al Li la respekton kiun Li meritas? Dio demandis, “...se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi?” (Malahxi 1:6).
Kiel patro, cxu via biologiaj infanoj povas rilati libere al vi kiel ilia patro? Cxu vi jam faris suficxan aferon por meriti ilian respekton? Se ili ankorau havas vivantan patron, kiel vi prizorgas lin?
Felicxan Tagon de la Patro!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment