Saturday, August 15, 2009

RESTU ENFOKUSIGITA!

Estimataj,
RESTU ENFOKUSIGITA!
"Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min" (Mateo 14:28-30).
La discxiploj de Jesuo Kristo estis en sxipeto turmentata de la ondoj. Jesuo devis interrompi Sian tempon de pregxo por savi la situacion. Estante cxiopova Dio, Li iris sur la maro! La discxiploj maltrankviligxis vidi iun iradi sur la maro, tial, ili pensis ke tiu persono devas esti fantomo. Ili ekkriis pro timo. Tamen, Jesuo Kristo malkasxis Sian identecon kaj malinstigis ilin de la timo. Simon Petro volis esti certa, kaj ecx volis fari tion kion Jesuo faris – iri sur la maro. Jesuo invitis lin. Petro malsupreniris el la sxipeto kaj ekiris sur la maro. Dum li iris al Jesuo, li perdis la fokuson kaj memoris ke li estas sur la sxtorma maro. Tuj, li eksubakvigxis.
Dank'al Dio ke li pentis kaj enfokusigxis al Jesuo denove. Li kriis por helpo, kaj Jesuo helpis lin. Sendube, ni estas je la sxtorma maro de vivo. La ondoj de vivo turmentas nin cxiutage. La bonajxo estas ke la Eternulo ne estas indiferenta al niaj situacioj. Li jam venis al nia savo kaj etendis al ni la vokon de helpo de cxi tiuj sxtormoj. En Mateo 11:28-30, Li diris, "Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Cxar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza." Kelkaj homoj jam cedis al la voko dum multaj homoj ne cedas. Tamen, kiel Simon Petro, multaj el tiuj homoj kiuj jam cedis al la voko jam perdis la fokuson al Jesuo. Ili nuntempe enfokusigas la sxtormojn de vivo. Ne mirinde, ili eksubakvigxas je la maro de vivo.
Cxu vi jam venis al la sava scio de Jesuo Kristo? Cxu vi jam cedis al Lia voko por veni al Li? Se jes, gratulon! Se ne, bonvolu veni hodiau! Tamen, por gxui Lian trankvilecon je la sxtormo de vivo kaj ecx iri preter gxi sen eksubakvigxo, vi devas resti enfokusigita al Jesuo Kristo. Ne gravas la situacio, Li estas pli ol kapabla savi vin el via sxtormo de la vivo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment