Saturday, August 1, 2009

LA PLIMULTO!

Estimataj,
LA PLIMULTO!
Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la sxipo, ol la parolon de Paulo. Kaj cxar la haveno ne estis suficxe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis sxipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri" (Agoj 27:11-12).
Je demokratia socio, la plimulto cxiam venkas dum la minoritato nur parolas. Tio estas la idealo. Tamen, kelkfoje, la opinio au la decido de la plimulto eble povas esti dangxera kaj malprofita al la tuta socio.
Paulo la apostolo vojagxis al Romo kiel malliberulo. Estis evidente ke la marveturo jam farigxis dangxera. Tial, li konsilis la maristojn kontrau daurigo de la vojagxo. La centestro kiu gvidis la vojagxon kaj la plimulto da homoj je la sxipo pensis male. La plimulto venkis dum Paulo nur havis sian diron. Tamen, la decido de la plimulto preskau kostis al ili iliajn vivojn post la perdo de cxio kion ili posedis je stormo kiu kondukis al sxippereo.
Kiam Moseo gvidis la Izraelidojn al la Promesita Lando, dek du spionoj estis senditaj antau ili al la lando. Dek el la spionoj alportis malbonajn raportojn dum nur du alportis bonajn raportojn. La Izraelidoj sekvis la plimulton kaj ribelis kontrau Dio. Cxi tio igis la tutan generacion de tiuj homoj ne atingi tiun landon krom la du homoj kiuj alportis la bonajn raportojn (vidu: Nombroj 13, 14).
Je gvidado, dum estas bone auskulti la ideon de la plimulto kaj sekvi gxin, estas pli bone, kelkfoje, penseme konsideri la ideon de la minoritato. Plimulto eble havas la saman ideon, sed ili ne estas pravaj cxiufoje. La ideo de la plimulto eble povas esti dangxera kelkfoje. Tial, pregxu por la distinga spirito, precipe, la gvido de la Santka Spirito, antau ol sekvi la plimulton.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment