Saturday, August 29, 2009

CXU PRO LA REGNO?

Estimataj,
CXU PRO LA REGNO?
"Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin" (Mateo 11:12).
Tra la tuta historio de la eklezio, konfesioj, grupoj de homoj, kaj individuoj (kaj kristanoj kaj nekristanoj) jam misinterpretis kaj misaplikis la Sanktan Skribon. Cxi tiuj misinterpretadoj kaj misaplikadoj al kiuj multaj homoj aludas al la celo de la regno de Dio jam kauzis multajn erarajn doktrinojn kaj praktikojn nuntempe. Estas bedaurinde ke homoj ankorau misinterpretas kaj misaplikas la Sanktan Skribon nuntempe precipe por taugi al siaj egoismaj deziroj. Estus pli bone se tiuj egoismaj ambicioj plialtigus la aferon de la evangelio, sed multaj el tiaj estas intence trompi homojn por la egoismaj gajnoj de la farantoj de tiaj misinterpretadoj kaj misaplikadoj.
Por subteni cxi tion, jen milda dramo kiu okazis inter mi kaj iu nekonata persono. La persono sendis mesagxon al mia portebla telefono jene: "2-a versio de la kuranta Orminejo de chevron/Texaco, vi venkis N500,000.00, via numero estas unu el la 15 bonsxancaj venkantoj, bileto BT352k. Telefonu al ni je [telefonnumero]." Tuj kiam mi ricevis la mesagxon, mi sciis ke gxi estas ruzo. Mi telefonis al la persono kaj konsilis lin cxesi de tia ago. Kiam li eltrovis ke mi ne kunlaboris kun li, li haltigis la telefonan paroladon. Tial, mi sendis mesagxon al li per lia portebla telefono jene: "Mi konsilos vin cxesigi cxi tiun dubindan agon de trompo de homoj antau ol Dio vizitos vin per Sia kolerego. Vi estas avertita!" Li ja respondis al mia mesagxo. Jen lia respondo: "Mi konsilos vin cxesigi cxi tiun dubindan agon de vi cxar la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin. Vi estas avertita! Prizorgu vian aferon." Mi respodis denove jene: "Tial, via rimedo de perforta kapto de regno de Dio estas trompo de homo! La Eternulo repagos vin grande! Mi prizorgos mian aferon, sed ne provu tian je mi kaj aliaj nesuspektemaj homoj denove. Mi avertis vin, estu preta por la kolerego de Dio!" Li neniam respondis al mia dua mesagxo.
Oni mirus ke tia persono povus esti kuragxa diri ke li trompas homojn pro la regno de Dio. Ne mirinde, estas multaj dubindaj pregxoj kaj falsaj pastoroj nuntempe. Ili kasxas sub la regno de Dio kaj kauzas multe da detruo al nesuspektemaj homoj. Kelkaj homoj jam sendis multajn trompajn retmesagxojn al aliaj homoj dirante al ili ke estas donacoj kiujn oni povas uzi por la celo de la regno de Dio. Zorga kontrolo de tiaj mesagxoj malkasxus ke frauduloj sendis ilin.
Cxu vi estas unu el tiaj homoj? Cxu vi ankau trompas aliajn homojn pro la regno de Dio? Jesuo Kristo deklaris, "La maljustulo ankorau estu maljusta; kaj la malpurulo ankorau estu malpura; kaj la justulo ankorau faru juston; kaj la sanktulo ankorau sanktigxu. Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu lau lia faro" (Apokalipso 22:11-12).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
spiritualdigest@yahoo.com

No comments:

Post a Comment