Saturday, August 22, 2009

KIAM DIO FARIGXAS "NEAKTIVA"

Estimataj,

KIAM DIO FARIGXAS "NEAKTIVA"

"[Dio] ne lasos vian piedon falpusxigxi; via gardanto ne dormetas. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izrael. La Eternulo estas via gardanto... La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, de nun kaj eterne" (Psalmo 121:3-8).

Sendube, la psalmisto skribis multajn promesojn pri la protektado kaj zorgo de Dio por Siaj propruloj. Tamen, estas tempoj kiam Dio estas sxajne "neaktiva" - tempoj kiam sxajnas ke Li ne povas plenumi Siajn promesojn.

La Izraelidoj travivis tiajn tempojn. Estis unu el iliaj multaj bataloj kontraux la malamikaj kaj tiranemaj Filisxtoj (1 Samuel 4). La Izraelidoj decidis preni la keston de interligo de la Eternulo - la simbolon de Dio - al la batalkampo kiam la Filisxtoj
estis venkintaj. Estis kvazaux Dio mem cxeestis kun ili en la batalo kiam la kesto alvenis. La Filisxtoj havis la saman ideon kiam ili auxskultis la gxojkriojn por bonvenigi la keston. Ili estis timemaj. Tamen, la kuragxaj Filisxtoj venkis en la batalo kaj ecx kaptis la keston de interligo!

Sximsxon trovis sin en simila situacio. Li jam estis minaco por la Filisxtoj gxis la tago kiam li eltrovis sin en la reto de la samaj Filisxtoj. La Sankta Biblio kronikas: Kaj [Delila] diris: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon! [Sximson] vekigxis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin. Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo" (Jugxsistoj 16:20-21).

Oni eble miras pri kio okazis malprave en la du situacioj. Cxu Dio ne povis savi ilin? Kial Li forlasis ilin en tiaj gravaj situacioj? Kial Li estis "neaktiva" kiam gxi estis la plej grava? La respondo estas evidenta. PEKO apartigis ilin de Dio. Sximson koketis kun stranga virino kontraux la volo de Dio. Ecx li ne povis percepti la dangxeron kiun tia ago pentris por li (Jugxistoj 16). Pro la pekoj de la familio de Eli, Dio decidis puni la Izraelidojn (1 Samuel 2:27-36; 3:11-14).

Kio povas "malaktivigi" Dion en via vivo? Kio povas igi Lin ne plu esti helpopreta? Jesaja deklaris: "Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu. Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu" (Jesaja 59:1-2).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 2-a de majo, 2004.

No comments:

Post a Comment