Saturday, August 8, 2009

NE SXANGXU LA ORDON!

Estimataj,
NE SXANGXU LA ORDON!
"[Dio] benos vin kaj ... benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero" (Genezo 12:2-3).
Cxar estis Sabato, mi ellitigxis malfrue tiutage. Mi ne povis tauge fari mian cxiutagan "Kvietan Tempon" kun Dio antau ol mi rapide eliris el mia dormcxambro. Mi estis avida sendi mian monatan pregxan deziron per mesagxo per portebla telefono al homoj je miaj dissendlistoj. Mi sukcese sendis la saman mesagxon retletere kaj ecx sursxargxis gxin sur mia retejo, sed la mesagxo per portebla telefono ne tuj povis esti dissendita al homoj kiel mi atendis. Mi estis malkuragxigxa. Mia cello por rapida eliro el mia lito estis malvenkita. Mi reiris al mia cxambro por tauge fari mian "Kvietan Tempon." Tiam mi rememoris ke mi jam sxangxis la malnovan ordon de la rimedo kiun Dio uzas por beni homojn. La ordo de Dio kiel Li diris al Abraham (en Genezo 12:2-3) estas ke Li unue benos iun personon se la persono havus intiman rilaton kun Li, poste uzos la personon beni aliajn.
Multaj homoj volas servi Dion kaj volas ke Dio benu aliajn homojn per iliaj servoj, sed multfoje, tiaj homoj ne atendas benojn de Dio por ili. Multaj estas tiel absorbe zorgaj per la laboro de Dio ke ili forlasas la Dion de la laboro. Ili povas elspezi multe da horoj kun homoj servante ili sed estas malfacile por ili elspezi altkvalitan tempon kun Dio.
Marta estis kulpigita je cxi tio kiam Jesuo Kristo vizitis sxian hejmon. Sxi estis tiel absorbe zorga pri servo kaj sxi ecx akuzis sian fratinon kiu estis kun Jesuo ke tiu en helpas sxin per la servo. Jesuo korektis sxin, "Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi" (Luko 10:41-42). Maria sciis la ordon: sxi unue ricevis la benon de Dio antau ol sxi pensis esti "beno" por Jesuo kaj aliaj.
Cxu vi ankau scie au nescie sxangxas la ordo: pruvante esti kanalo de beno de Dio al aliaj homoj dum vi ne permesas Dion beni vin? Cxu vi ne estas tiel absorbe zorga plie je la laboro de Dio ol estas je la cxeesto de au intima kuneco kun Dio de la laboro? Dio faros vin kanalo de Siaj benoj al aliaj homoj, permesu al Li unue beni vin. Ne sxangxu la ordon!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment