Saturday, May 4, 2019

VI POVAS HELPI


Estimataj,
 VI POVAS HELPI
 "Kaj sxi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron" (2 Regxoj 5:3).
 La historio de la vivo de Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, ne estas kompleta sen la rolo de Izraelida sklavineto kiu estas lia servistino. Namaan estis tia granda homo antaŭ sia sinjoro pro sia milita braveco. La Sankta Biblio diras, "ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed [li estis] leprulo" (2 Regxoj 5:1). Tiu lasta komento pri li igis la sklavinon rilata en lia vivo. Bandoj de la Siria armeo iam eliris taĉmente kaj kaptis iun Izraelan malgrandan knabinon. Sxi farigxis sklavino kaj servistino de la edzino de Naaman. Sendube, sxi jam perdis sian estimecon, kaj nur Dio scias la tipon de traktado kiun sxi travivs en la hejmo de Naaman. Tamen, cxi tiu knabino vidis sin kiel kanalon de helpo al la problemo de la hejmestro, kaj sxi volonte prezentis la helpon. Sxi diris al sia mastrino pri la eblo de rimedo al la problemo. En sia kaptiteco, sxi kredis je la efiko de la potenco de sia Dio, kaj sxi volis ke cxi tiu estu montrita en la vivo de sxia mastro. La mastro atentis sxian konsilon "kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura" (2 Regxoj 5:14). 
Iu proverbo estas jene, "Via proskimulo estas tiu ajn kiun vi povas helpi, helpu lin." Jesuo Kristo subtenis cxi tion kiam iu legxisto volis scii al kiu li povis montri sian amon. Jesuo diris al li parabolon pri iu vundita viro kiun iu Samariano helpis kaj konkludis ke la "neamata kaj nebezonata" Samariano estis la proskimulo de la vundita Judo anstatau la "piaj" pastro kaj Levido kiuj rifuzis helpi (Luko 10:25-37).
 Kiun vi povas helpi hodiau? Cxu la persono estas malamikema al vi, au cxu li estas via sxajna malamiko? Cxu vi helpas la personon? Ecx tiuj kiujn vi amas kaj estas intimaj al vi, cxu vi helpas ilin? Ne diru ke vi povas fari nenion. Vi povas helpi, ecx al via plej malbona malamiko. La Sankta Biblio diras, "Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo" (Romanoj 12:20. Vidu ankau: Eliro 23:4-5; Readmono 22:1-4; Sentencoj 25:21-22; Mateo 5:44; Luko 6:27-28; 1 Tesalonikanoj 5:15). Cxiam pensu pri manieroj kiam vi povas helpi al homoj cxe vi ne gravas la situacio.
 Je la servo de Dio,
 Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Malfermu miajn okulojn, ho Eternulo, al manieroj kiam mi povas helpi al homoj cxe mi ne gravas la situacio, kaj helpu al mi reale helpi ilin.

No comments:

Post a Comment