Saturday, April 27, 2019

LA FIDELA ADMINISTRANTO DE LA GRACO DE DIO

Estimataj, LA FIDELA ADMINISTRANTO DE LA GRACO DE DIO "Laumezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio" (1 Petro 4:10). La Konfesio de Nigxeriaj Baptistoj [Nigerian Baptist Convention] okazigas sian 106-an jaran kunvenon je Ogbomoso. La gxenerala temo por la kunveno estas angle “Moving Forward: Building a Great Church through Faithful Stewardship”: [esperante: "Movante Antauen: Konstrui Grandan Eklezion per Fidela Administrado"] kaj 1 Petro 4:10 (supre citita) estas la temo-versiklo. Do mia mesagxo por cxi tiu semajno bazigxos je tiu temo kaj la biblia verskilo. Estas kvin gravaj veroj el la versiklo. Unue, cxiu homo sur la tero estas administranto. Dio kreis la unuan viron, Adamon, kaj metis lin en la gxardenon en Eden kiel administranton por prizorgi la gxardenon. Dio ankorau atendas, ke cxiu el ni zorgu pri tio, kion ni havas au kie ni estas. Due, tio, kion vi havas, estas donaco. Ecx vi kiel persono estas donaco de Dio! La psalmisto nomis cxiun infanon heredon donitan de Dio (vidu: Psalmo 127:3). Vi ne apartenas al vi mem. Vi apartenas al Dio (vidu: Psalmo 100:3). Apostolo Paulo en 1 Korintanoj 6:20 diris, ke ni estis acxetitaj per prezo! Cxio, kion vi havas, estas donaco de Dio, cxar vi havas nenion, kion vi ne ricevis (vidu: 1 Korintanoj 4:7). Cxi tiuj donacoj (inkluzive de via vivo) estas menciitaj en la temo kiel Dio donis la gracon “lau la mezuro de la dono de Kristo” (vidu: Efesanoj 4:7). Graco estis difinita kiel nemeritita favoro de Dio. Neniu meritas gxin, kaj Dio ne povas esti pridubita pri kiel li distribuas gxin. Tamen, neniu devas misuzi cxi tiun gracon libere donita al li/sxi. Trie, vi servu aliajn! Kion vi havas ne estas por via egoisma intereso. Vi devas uzi viajn donacojn por la levado de aliaj. Cxi tiuj donacoj (inkluzive de via vivo) ankau devas esti uzataj por la gloro de Dio (vidu: 1 Korintanoj 10:31; 1 Petro 4:11). Kvare, estas diversaj donacoj. La temo-versiklo ankau montras, ke cxi tiuj donacoj venas en diversaj formoj. Ni bezonas unue konstati, ke du individuoj ne samas. Dio kreis nin en malsamaj koloroj, rasoj, altecoj, grandecoj, fonoj, trajtoj, dotoj, donacoj, scio, nivelo de kompreno, nombroj de jaroj kaj similaj. Almenau estas 18 malsamaj spiritaj donacoj identigitaj en la Nova Testamento. Fine, vi devas esti fidela! Oni atendas de administranto esti fidela (vidu: 1 Korintanoj 4:2). Cxi tiu fideleco ne devas temi pri nia rilato kun Dio sole. Gxi ankau temas pri rilatoj kun aliaj homoj. Estas interese rimarki, ke iuj homoj ecx ne fidelas al si mem! Dio atendas de ni, ke ni kiel Liaj administrantoj estu fidelaj uzi niajn vivojn kaj aliajn rimedojn, kiujn Li afable donis al ni por la bono de aliaj kaj por Lia gloro. Cxu vi fidele uzas cxi tiujn donacojn? Cxu Li trovos vin fidela kaj rekompencos vin pro via fideleco? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam estu fidela uzante la donacojn, kiujn Dio donis al vi por la bono de aliaj kaj por Lia gloro.

No comments:

Post a Comment