Saturday, May 25, 2019

POR TIA TEMPO

Estimataj, POR TIA TEMPO "Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de aliaj loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?" (Ester 4:14). Sxi estis orfino prizorgita de sia kuzo, en la lando de kaptiteco. Sxi havis favoron cxe cxiu kiun sxi renkontis. Poste, sxi farigxis la regxino en tiu lando de kaptiteco. Tamen en tia tempo, sxi hezitis uzi sian oficon por savi sian popolon. La virino estis Hadasa populare konata kiel Regxino Ester. Modehxaj - unu el la kaptitoj el Judujo - prizorgis sxin. Per dia favoro, sxi farigxis la regxino de Regxo Ahxasxverosx de Persujo. Obeinte sian kuzon, sxi ne malkasxis sian identecon. Komploto estis planita por ekstermi la Judojn. Modehxaj, sxia kuzo alvenis al sxi por la savo de la Judoj. Sxi hezitis interveni en la afero pro la palaca ceremoniaro. Tial Modehxaj instigis sxin ke sxi ne pensu ke sxi estas savita en la palaco cxar sxi ne povis diri kial Dio metis sxin en la regxinecon por tia tempo. Regxino Ester respondis per unu el la rimarkindaj dirajxoj en la Sankta Biblio, "Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en Sxusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; KAJ SE MI PEREOS, MI PEREU" (Ester 14:16). Post la fasto (kaj eble pregxo), Ester iris al la regxo kaj raportis la aferon al li. Diavole, la Judoj estis savitaj per la bona ofico de Ester. Dio metis Esteron en tiun regxinan oficon por tia tempo por ke Li dauxrigu la savan agon per la Juda nacio. Dio metas multajn personojn en unu oficon aux alian por difinita celo. Cxu vi scias la kialon de via nuna ofico? Kion Dio kaj aliaj cxe vi esperas de vi en tiu ofico? Kiu scias cxu vi estas en tiu ofico por tia tempo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu uzi ian ajn oficon en kiun Dio jam lokis vin por plenumi la celon de Dio por via vivo kaj cxi tiu generacio.

No comments:

Post a Comment