Saturday, May 18, 2019

DEJXETU LA FORTIKAJXOJN

Estimataj, DEJXETU LA FORTIKAJXOJN "Cxar la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj; dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontrau la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo" (2 Korintanoj 10:4-5). Estas multaj fortikajxoj kiujn la diablo uzas kontrau la kristano. Kiuj estas cxi tiuj fortikajxoj? Kiel ni povas dejxeti ilin? La ordinaraj signifoj de la vorto "fortikajxo" ne donas ian ajn malbonan sencon. Tamen, la uzado de la vorto en la Sankta Biblio donas al ni pluan komprenon pri la neceso de la temo. La ununura loko kie la la vorto fortikajxo estas uzita en la Nova Testamento estas en la 2 Korintanoj 10:4 kie oni uzis gxin metafore de tiuj aferoj al kiuj nur homa fido estas altrudita. Oni bele uzis gxin cxi tie por signifi diversajn barojn kiuj similas al fortikajxo kiuj ekzistas, kaj kiuj estas faritaj kaj adaptitaj por kontraustari la veron kaj triumfon de la afero de la kristano. Cxi tiuj fortikajxoj estas tiuj kiujn Paulo aludis kiel "[la] regantoj... autoritatoj... mondpotenculoj de la nuna mallumo... [kaj]... la spiritaroj de malbono en la cxielejoj" (Efesanoj 6:12). Oni povas priskribi ilin kiel atmosferon de mallumo kiu estas fortigita por atako kaj aflikto. Ili estas la rego de spirita militado kie la potenco de mallumo luktas por malfortigi la dian autoritaton, uzurpas la autoritaton de Dio kaj obstrukcas la planon kaj celon de Dio por Lia kreitajxo. Satano funkciigas siajn fortikajxojn per multaj rimedoj. Estas personaj fortikajxoj kiuj metas siegxon kontrau la persono por influi la vivon de la persono negative. Nemirinde, Ijob lamentis, "Homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj" (Ijob 14:1). Estas familiaj fortikajxoj kiuj montrigxas en/ per la familia vivo. La diablo vidas aliajn instituciojn krom la familio kiel siaj regionoj kie li povas vagacxi kaj prosperi bone je siaj agadoj. Estas multaj satanaj konspiroj kiuj funkcias kiel kunigantoj de la regno de la mallumo. Ili montras sin en la aliaj religioj de la mondo. Cxi tiuj estas tiuj kiujn Paulo aludis kiel "diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontrau la scio konforma al Dio, kaj ... cxiun penson [kiujn oni devas ekkapti] al la obeo al Kristo" en 2 Korintanoj 10:4-5. plue, estas sociaj kaj teritoriaj fortikajxoj kie Satano kaj siaj aliuloj konstruas fortajn sed nevideblajn murojn kontrau geografiaj lokoj por firmaj posedado kaj rego kiujn multaj aferoj decidas. Pro tio ke cxi tiuj fortikajxoj estas spiritaj fortikajxoj, oni bezonas spiritajn rimedojn por dejxeti ilin. Paulo diris, "Cxar la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj" (2 Korintanoj 10:4). Cxi tiu dia potenco estas la regna potenco – la kapablo kaj autoritato de la Regno (Dio au Jesuo Kristo) kiun Li jam donis al homoj de Sia regno. Jen la kialo kial Paulo konsilis, "...fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraustari al la artifikoj de la diablo.... por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte tion, stari" (Efesanoj 6:10-13). La armilaro de Dio konsistas el diaj virtecoj de vero, fideleco, paco, fido, kaj savo kiel la defensivaj iloj, kaj la vorto de Dio kaj pregxado kiel la ofensivaj iloj (Efesanoj 6:14-18). Kiuj estas tiuj fortikajxoj kiujn Satano kaj liaj aliuloj jam konstruis kontrau vi? Ni ne povas pretendi kvazau ili ne estas tie. Homaj rimedoj kaj potenco ne povas dejxeti cxi tiujn fortikajxojn. Ili estas kiel la muro de Jerihxo por kiu oni bezonis obeadon al diaj instruoj por dejxeti gxin (vidu: Josuo 6). Vi ankau povos dejxeti cxiujn fortikajxojn de la diablo en via vivo se vi povus esti obeema al la instruoj de Dio je Liaj vorto, la Sankta Biblio, surmetante la tutan armilaron de Dio kaj batalu la militon per la potenco de la regno. Venko estas via! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la spirito de obeemo por ke vi povu dejxeti cxiujn diablajn fortikajxojn en via vivo.

No comments:

Post a Comment