Saturday, May 2, 2015

RESTU KUN MI

Estimataj, RESTU KUN MI "Kaj ili retenis lin, dirante: Restu cxe ni, cxar estas preskau vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili" (Luko 24:29). Unu el anglaj preferataj himnoj estas “ABIDE WITH ME” [esperante: "RESTU KUN MI"] verkita de Henry Francis Lyte (1793-1847), anglikana pastro kiu servis preskau duonon el sia vivo kiel parohxestro de pregxejo cxe Brixham, Anglio. Lau historio, Lyte verkis la himnon je posttagmezo de la dimancxo kiam li predikis sian adiauan predikon en la parohxo kie li servis tiel multajn jarojn. Estis kvazau li estis preta por morti en tiu tago, kiam li kontraubatalis la mortigan malsanon de tuberkulozo. Li mortis kelkajn semajnojn poste. La himno estas aminda en kaj lingvo kaj sento. Tamen, sxajnas strange ke himno pri morto povus farigxi tiel populara kiel cxi tio. Je pli proksima observado, la motivo sxajnas klara cxar la himno al ni parolas, ne nur pri la morto, sed ankau pri la vivo. Gxi certigas nin pri cxeesto kaj helpo de Dio je vivo kaj je morto. La himno estas himno de espero en Dio kiu povas resti kun ni en ajna situacio ecx kiam cxiu espero estas perdita kaj sxajne surteraj helpantoj malsukcesos helpi. La himno estas himno de paco kaj komforto. La mondo povas esti malstabila kaj nefidinda, la himno certigas nin ke la nesxangxebla Dio restos kun ni. La himno rememorigas nin pri la bezono de la cxeesto kaj graco de Dio en cxiu pasanta horo. Cxi tiuj povas malebligi la potencon de la diablo. Cxar la Eternulo estas tie restadi kun ni kaj beni nin, ne estas neceso de timo de ajna malamiko, malsano au ecx morto. Malgrau sia difektita sano, Henry Francis Lyte povis verki cxi inspiran himnon cxar li metis sian fidon en Dion. Li pretis morti pro li cedis sian vivon al Dio kaj permesis ke Li restu cxe li. La du discxiploj survoje al Emaus invitis Jesuon Kriston resti cxe ili, kaj ili spertis Lin pli (vidu: Luko 24:28-35). Nur tiuj kiuj fidas je Dio kaj invitas Lin resti cxe ili povas gxui Lian cxeeston kaj gracon kaj je vivo kaj je morto. Tiaj homoj povos diri kiel Apostolo Pauxlo: "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno" (Filipianoj 1:21). La Eternulo, restu kun mi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment