Saturday, May 16, 2015

MI SERVAS LA MIRINDAJXOJ-LABORANTAN DION!

Estimataj, MI SERVAS LA MIRINDAJXOJ-LABORANTAN DION! "Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo" (Psalmo 40:6). Oni kredas ke Davido estis la verkisto de Psalmo 40 atestante la mirindajxojn de Dio kaj dankante Lin pro Lia boneco super li. La kauzo estas klara je la historio de Davido. Pro pekoj de Saul kontrau Dio, Dio malakceptis lin kiel regxon de Izrael kaj sendis Samuelon por sanktolei Davidon kiel la sekvan regxon (1 Samuel 15-16). David alfrontis multajn malamikecojn kaj mizerojn ecx de siaj fratoj. Li igxis fugxanto en sia propra lando. Li devis relokigi siajn gepatrojn al fremda lando por sekureco (vidu: 1 Samuel 22:3-4). Li dufoje sercxis rifugxon kun la malamikoj de sia nacio (vidu: 1 Samuel 21:10-15; 27:1-12). Malgrau cxiuj liaj embarasaj situacioj, la Eternulo ne forlasis lin. Li turnis Sin al li kaj levis lin el la pereiga foso, el la sxlima marcxo. La Eternulo starigis siajn piedojn sur roko kaj donis al li firman lokon por stari en Izrael kaj inter aliaj nacioj. La Eternulo metis novan kanton en sia lian busxon, himnon de laudo. Multaj ja vidis tion kaj timis kaj fidis al la Eternulo dum la vivdauro de David. Ne mirinde, Davido povis deklari la mirindajxojn de Dio en cxi tiu psalmo. Ecx en pereiga situacio, Ijob ankau povis deklari: "[Dio] faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn" (Ijob 9:10). Vivo estas plena de prosperoj kaj malprosperoj. Cxiu persono havas sian propran dilemon por alfronti. Tamen, la Eternulo estas preta fari mirindajxojn en la vivo de cxiu kiu povas pacience atendi Lin. Li povas fari ke tia persono sukcese venku ajnan dilemon kaj kantu kanton de laudoj kiel Davido. Kion vi alfrontas nune? Fidu al la Eternulo! Li faros mirindajxojn en via vivo. Li elkondukos vin el la embaraso. Li levos vin el la sxlima marcxo de vivo. Li faros viajn piedojn sur roko kaj donos al vi firman lokon por stari inter viaj samtempuloj. Li metos novan kanton en vian busxon, himnon de laudo al Lia sankta nomo. Multaj homoj ja vidos gxin kaj laudos Dion kun vi. Ili timos kaj fidos al Dio pri tio kion Li faros en via vivo. Mi servas mirindajxoj-laborantan Dion! "Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn" (Psalmo 72:18). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi spertu mirindajxoj-laborantan Dion mirinde en cxiu sfero de via vivo.

No comments:

Post a Comment