Saturday, May 9, 2015

SXPARU LA VERGON...

Estimataj, SXPARU LA VERGON... "Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldau lin punas" (Sentencoj 13:24). "Kano kaj instruo donas sagxon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon" (Sentencoj 29:15). La heroeco au alie de Ms. Toya Graham, la virino kiu publike manbatis sian dekkelkjaran filon dum la lastaj tumultoj en Baltimoro, Usono, ankorau mirigas min. Kio estas vere heroeco en tiu ago? La publikeco kiun la incidento altiris kaj reagoj kaj komentoj de homoj por kaj kontrau gxi provas la dibocxigon en la rolo de gepatroj eduki siajn infanojn en la gxusta maniero. Estas bedaurinde ke disciplino kaj al edukado de infanoj estas donitaj malsamaj signifoj en multaj partoj de la civilizita mondo. En tiuj lokoj, gepatroj ne povas libere puni siajn infanojn pro iuj tiel nomataj legxoj de infana misuzo. Bedaurinde, multaj infanoj kaj junuloj farigxis kapricaj kaj dibocxigxintaj en iliaj pensado kaj kondutoj kaj la socio farigxas pli kaj pli korupta morale. Cxi tio ne estas tiel en Afriko kaj en la Antikva Proksima Oriento kie disciplino de infanoj estas unuavice respondeco de la gepatroj kaj same la kunrespondeco de la socio gxenerale. Tamen, iuj infanoj kaj junuloj, kaj ecx iuj kreskuloj, en Afriko kaj aliaj partoj de la mondo kie estas valoro por disciplino de infanoj pledas por libereco de infanoj kaj junularo en la nomo de homaj rajtoj. Malgrau tio, multaj homoj tra la tuta mondo ankorau altetaksas gepatran disciplinon de infanoj. Ne mirinde, tio kion la Baltimora virino faris publike estis aklamita de multaj kiel ago de heroeco kaj farigis multajn ecx deklari la virinon kiel la panjo de la jaro! La Sankta Biblio estas klara pri gepatra disciplino de infanoj. Konsideru cxi tiujn versiklojn de la Sankta Biblio: "Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldau lin punas" (Sentencoj 13:24). "Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon" (Sentencoj 19:18). "Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi" (Sentencoj 22:6). "Malsagxeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta gxin elpelas el gxi" (Sentencoj 22:15). "Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos. Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Sxeol" (Sentencoj 23:13-14). "Kano kaj instruo donas sagxon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.... Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo" (Sentencoj 29:15, 17). "[Gepatroj], ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro" (Efesanoj 6:4). Sendepende de opinioj de la mondo pri gepatra disciplino, gepatroj devus ne esti hezitemaj puni siajn infanojn cxu publike au private. Cxi tio certe farus cxi tiun mondon pli bona loko. Sxparu la vergon kaj trodorlotu ne nur la infanon, sed la socion ankau. Al gepatroj kiel Ms. Toya Graham, mi deziras al vi Felicxan Tagon de Patrino! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne estos kondamnita pro fiasko puni viajn infanojn cxu publike au private. PS Cxi tiu mesagxo estas dedicxita al Ms. Toya Graham kaj aliaj patrinoj kiuj altetaksas disciplinon de infanoj negrave kie.

No comments:

Post a Comment