Saturday, April 25, 2015

KIAM VI FIDELE SERVAS LA ETERNULON...

Estimataj, KIAM VI FIDELE SERVAS LA ETERNULON... "Post tiuj aferoj kaj verajxoj venis Sanhxerib, regxo de Asirio; li venis en Judujon, eksiegxis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forsxiri ilin al si" (2 Kronikoj 32:1). Regxo Hxizkija de Judujo estis unu el la bonaj regxoj kiuj faris bone sekvante la vojojn de la Eternulo. Li servis Dion fidele kaj kondukis la popolon al Dio. Li farigis ilin servi Lin ankau, kaj observi la Legxon je unika rimedo en la historio de la regno de Judujo (vidu: 2 Kronikoj 29-31). Tamen, malgrau lia fideleco je la servo de Dio, forta malamiko, Regxo Sanhxerib de Asirio, venis kontrau lia regno kaj intencis forsxiri ilin al si (2 Kronikoj 32:1). Regxo Hxizkija, tamen, fidis al sia Dio kaj kuragxigis siajn subulojn fidi al Dio. Dio ne nur savis lin kaj lian regnon de la malamiko, sed li ankau hontigis la malamikon (2 Kronikoj 32:20-22). Hxizkija poste farigxis fama pro sia grandeco cxar li servis Dion fidele (2 Kronikoj 32:23). Estas multaj tiaj situacioj kie persekutadoj, suferadoj, malfacilajxoj kaj similaj levas pro fideleco al Dio. Fideluloj kutime alfrontas tiajn malfacilajxojn pro sia fideleco al Dio. "Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj" (2 Timoteo 3:12). Tamen, Dio scias savi la piulojn el malfacilajxo kaj donas al ili venkon sur iliaj malamikoj (vidu: 2 Petro 2:9; Psalmo 34:15-17). La ununura antaunecesajxo estas tuta fido al Li. Ne gravas la malamikeco, la fidelulo venkos je la fino. Cxu vi jam servas Dion fidele kaj sxajne ke oni rekompencas vin per malamikeco kaj malfacilajxo? Daurigu vian fidelecon. Fidu tute al Li. Vi baldau venkos sur viaj malamikoj. La malamikoj estos hontigitaj pro via vivo je la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment