Saturday, April 4, 2015

SIN GARDU KONTRAU FLATACXANTOJ!

Estimataj, SIN GARDU KONTRAU FLATACXANTOJ! "Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo" (Johano 2:23-25). Vortaro difinas flatacxanton kiel "persono kiu provas komplezi iun por gajni personan profiton." Tia persono ne estas fidinda, sed nur la kompetentuloj malkovrus lin/sxin kaj rilatus kun li/sxi laue. Naivaj homoj facile falas en la trompon de flatacxantoj kaj poste bedauros tian agon. Jesuo Kristo sciis tion bone kaj Li ne permesis al homoj trompi Lin per iliaj trompemaj servoj. Dufoje, en la Evangelio de Johano, Jesuo Kristo ne konfidis Sin al la homoj. En la unua okazo, dum Paska festo en Jerusalemo, multaj personoj komencis sekvi Lin, sed Li sciis tiujn kiuj ili estas (vidu: Johano 2:23-25). Je alia okazo, pro la signoj kiujn Jesuo Kristo faris, multaj personoj komencis laudi Lin kiel la atendatan Profeton. Ili ecx intencis perforte fari Lin ilia regxo. Tamen, Li foriris de ili, kaj iris al alia loko (vidu: Johano 6:14-15). Estas interese, ke la amaso en Jerusalem kiu honoris Jesuon Kriston kiam Li rajdis triumfe sur azeno en Jerusalemon (vidu: Johano 12:12-18) estis tiu je malpli ol semajno poste krianta "Krucumu lin! Krucumu lin!" Ili elektis por la liberigo de krimulo kaj insistis ke Jesuo Kristo estu krucumita (vidu: Luko 23:13-25). Cxi tio estas granda leciono por cxiu aparte tiuj en pozicio de cxefeco. Ne cxiu, kiu kantas vian laudon au kiu estas sxajne lojala al vi havas vian intereson cxe sia koro. Multaj homoj estas lojalaj al la personoj en pozicio de cxefeco pro tio kion ili povas preni de la cxefoj. Nur perceptantaj homoj agos prudente kaj ne permesas flatacxantojn trompi ilin per siaj falsaj laudoj. Homoj kiuj krias "Hosana" hodiau eble krios, "Krucumu lin! Krucumu lin!" je la morgauo Sin gardu kontrau flacxantoj! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment