Saturday, March 28, 2015

RAJDU DAURE, RAJDU DAURE MAJESTE

Estimataj, RAJDU DAURE, RAJDU DAURE MAJESTE "Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon. Kaj la homamaso, kiu iris antau li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!" (Mateo 21:6-9). Henry Hart Milman (1791-1868) verkis cxi tiun popularan anglan himnon, RIDE ON RIDE IN MAJESTY [esperante: RAJDU DAURE, RAJDU DAURE MAJESTE], por memorfesti la Triumfan Eniron de Jesuo Kristo en Jerusalemon kiam Li preparis por fari la finfinan oferon sur la kruco. La himno kunigas mildecon kaj majeston, oferon kaj konkeron, suferadon kaj gloron. Cxiu strofo de la himno komencigxas per "Rajdu daure, rajdu daure majeste." Majesto estas la temo de la himno kiel Henry Hart Milman helpas nin travivi la kombinon de venko kaj tragedio kiu karakterizas la Triumfan Eniron. Jesuo Kristo estas salutita per "Hosana" kiel Li rajdadis, por esti krucumita. Homoj honoris Lin per palmoj kaj disjxetitaj vestoj sur la vojon kiun Li volis trairi. Li sciis ke Li estos mortinta en Jerusalem, sed Lia morto alportus venkon. Estas Lia triumfo sur kaptita morto kaj konkerita peko. La armeo de la cxielo rigardis malsupren per malgxojaj kaj mirantaj okuloj atendante la venkon de Jesuo Kristo kiel kun atendo. Kiam Jesuo Kristo volis havi Sian lastan kaj plej furiozan kverelon, Dio la Patro ankau atendis Lin en venko. Fine, Henry Hart Milman ekkriis ke Jesuo Kristo rajdis "en humila pompa rajdo" malgrau la morta doloro preni Lia "potenco kaj regxos!" Cxi tiu okazajxo estis signifa okazajxo, ne nur al la popoloj de la tagoj de Jesuo Kristo sur la tero, sed al cxiuj kristanoj tra la historio. Gxi estas signifa cxar gxi estas la rakonto de la Regxo, kiu venis kiel humila servisto sur azeno, ne dancanta cxevalo, ne en regxaj vestoj, sed en la vesto de la malricxa kaj humila homo. Jesuo Kristo ne venis por konkeri perforte kiel surteraj regxoj, sed per amo, graco, kompato kaj Sia ofero por Sia popolo. La Lia ne estas regno de armeoj kaj brilego, sed de humileco kaj servanteco. Li konkeras ne popolojn, sed korojn kaj mensojn. Lia mesagxo estas tio de paco kun Dio, ne de portempa paco. Se Jesuo farus triumfan eniron en niajn korojn, Li regas tie en paco kaj amo. Kiel Liaj sekvantoj, ni eksponas tiujn samajn kvalitojn, kaj la mondo vidas la veran Regxon vivantan kaj regxantan en triumfo en ni. Permesu al Li rajdi daure majeste en via vivo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment