Saturday, March 7, 2015

KIU ESTAS VIA KOLEGO?

Estimataj, KIU ESTAS VIA KOLEGO? "Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn" (1 Korintanoj 15:33). Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene: Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon" (2 Kronikoj 20:37). Regxo Jehosxafat de Judujo estis unu el la bonaj regxoj kiuj faris bone sekvante la vojojn de la Eternulo. La skribintoj de la Sankta Skribo skribis bonajxojn pri li kaj lia regno. Dio kompense benis lin cxeestante kun li kaj igante lin prospera (vidu: 2 Kronikoj 17:1-5). Li havis sukcesojn je cxiuj siaj militaj agadoj (versiklo 10; 2 Kronikoj 20). Pro la paco kiun Dio donis al li, li konstruis multajn kastelojn kaj grenurbojn en Judujo, krom la bravaj militistoj kiujn li havis (vidu: 2 Kronikoj 17:12-19). Tamen, li kunigxis kun malvirtaj regxoj, Regxoj Ahxab kaj Ahxazja de Izrael (vidu: 2 Kronikoj 18:1; 20:35). Cxi tio faris lin havi edzan ligon kun ili. Li kunigis sin al ili je milito, kaj provis komerci kun ili. Cxiu el cxi tiuj kunigxoj havis malbonajn rezultojn je Jehosxafat. Oni preskau mortigis lin je la milito (2 Kronikoj 18); la partnereco kun Ahxazja malsukcesis mizere (2 Kronikoj 20:37); kaj la edza kunigxo renovigis idolecon kaj malvirtecon en Judujo. Efektive, Atalja, la filino de Ahxab kiu edzigis la filon de Jehosxafat, poste preskau ekstermis la tutan regxan sangolinion de Jehosxafat. Sxi faris grandajn abomenajxojn je la lando antau ol Dio intervenis (vidu: 2 Kronikoj 22:10-23:15). Kia granda sinsekvo de malbona kunigxo! Multaj homoj nuntempe jam faris malbonajn rezultojn je si pro homoj kun kiuj ili kunigxas. Multaj el tiaj homoj estas bonaj homoj, sed iliaj kolegoj ne estas bonaj. Kelkaj el homoj jam farigxis koruptitaj pro siaj kolegoj. Krome, kiel Dio povas beni tiajn partnerecojn? Dio emfaze diris al Jehosxafat ke Li detruos tian partnerecon, kaj Li faris tiele! (2 Kronikoj 20:37). Li jam antaue avertis lin, sed li ne cedis al tia averto (vidu: 2 Kronikoj 19:2). Kiuj estas viaj kolegoj? Kun kiuj vi kunlaboras je partnereco? Cxu via partnereco kun tiaj homoj alportos la benojn de Dio, au Liajn koleron kaj detruon? Kunigxu kun piaj homoj por ke vi estu pli sukcesa je cxiuj viaj klopodoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment