Saturday, February 7, 2015

DONU AL DIO LA GLORON!

Estimataj, DONU AL DIO LA GLORON! "Kaj en difinita tago Herodo, vestita en regxaj vestoj, sidis sur tribunala segxo kaj deklamis al ili. Kaj la popolo kriis: Gxi estas vocxo de dio, kaj ne de homo. Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis" (Agoj 12:21-23). Regxo Herodo Agripa I kiu regis inter p.K. 37 kaj 44 mortis mistere. La skribinto de la libro de la Agoj de la Apostoloj raportis lian hitorion je la dek dua cxapitro de la libro. La regxo ne estis favorkora al "la homoj de Tiro kaj Cidon" (verskilo 20). Akirante la favoron de unu de liaj fidelaj servantoj, ili venis por pacigxi kun li. Dum la paca kunveno, li faris paroladon kiu igis la homojn laudi lin kaj ecx atribui al li la oficon de dio. La Sankta Biblio diras ke iu angelo de la Eternulo frapis lin pro tio ke li ne redonis al Dio la laudon. Vermoj mangxis lin kaj li mortis (verskiloj 21-23). Iu ekster-biblia rakonto klarigis plibone ke "...fortegaj doloroj ekkaptis lin tuj kaj li mortis post kvin tagoj." Lia cxefa ofendo estis ke li ne donis al Dio la gloron. Regxo Nebukadnecar de Babel estis forpusxita el sia alta ofico kaj mangxis herbojn kiel bovoj dum sep jaroj cxar li ne donis al Dio la gloron por sia atingoj (vidu: Daniel 4:26-34). Nur Dio scias pri la nombro da homoj kiujn Li jam frapis pro la ofendo de nedonado al Li de gloro por tio kion Li jam faris je iliaj vivoj au tio kion Li jam faris je vivoj de aliaj homoj per ili. Spiritaj vermoj "mangxas" tiajn homojn nuntempe, kaj ili estos detruitaj se ili ne pentus. La Eternulo diras, "Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj"(Jesaja 42:8). Vi devas scii ke "Dio kontraustaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon" (1 Petro 5:5). Kiel vi atribuas la gloron de Dio al vi mem? Cxu vi memoras redoni la gloron al Li kiam homoj donas al vi tian gloron? Donu al Dio la gloron! Lasu Liajn benojn, ne Liajn malbenojn, esti viaj. "Al [Dio] estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen" (2 Petro 3:18). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment